Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-30 18:35:34

Piedpilko, estas pli amuza vidi ties penalojn, kiam la golulo misjuĝas la direkton de la pilkolanĉo kaj atlete saltas aliflanken.

Lio aŭ versto?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-30 21:00:51

Lio, ĉar mi trovis ĝin en la vikipedio. Mirigas min ke 360 paŝoj de antikvaj ĉinoj egalas al 576 metroj. Ĉu la antikvaj ĉinoj estis tiel granda?

Horizontale aŭ vertikale?

juanr2099 (Montri la profilon) 2008-novembro-30 21:42:42

horizontale, kiel la grundo. Mi ŝatas havi miajn piedojn sur la tero.

televido aŭ interreto?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-novembro-30 22:06:28

Interreto, ĉar onı povas ankaŭ vıdı televıdon tıe.

QWERTY aŭ Dvorak?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-30 22:10:53

Malfacila elekto, ĉar la francaj klavaroj estas AZERTY.

Sed mi diru Dvorak. (Mi provis, sed ne sukcesis adaptiĝi. malgajo.gif)

Aŭto aŭ trajno?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-30 22:16:00

Trajno, ĉar ĝi estas pli poezia.

Skulparto aŭ pentrarto ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-01 00:08:27

Nuntempe malmultekosta fotilo faras pli bonajn bildojn ol bona pentristo, do mi elektas skulptarton.

Romo aŭ Parizo?

sergejm (Montri la profilon) 2008-decembro-01 08:08:50

horsto:Lio, ĉar mi trovis ĝin en la vikipedio. Mirigas min ke 360 paŝoj de antikvaj ĉinoj egalas al 576 metroj. Ĉu la antikvaj ĉinoj estis tiel granda?
Paŝo kiel mezurunuo kutime signifas duobla paŝo - paŝo per maldekstra kaj post dekstra piedo. Sed eĉ tiam 1,6 metra duobla paŝo estas sufuiĉe longa.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-01 14:10:05

Romo estas la "eterna urbo" kaj Parizo la "lumo-urbo". Do, mi havas tempon por Romo, kaj mi elektas Parizon ... antaŭ la nigreco !

Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-01 14:18:35

Sebasities:Peluŝa urso aŭ rusa pupo ?
Kio estas Peluŝo? Ĉu vi volis diri 'Polusa'? Ĉiukaze, ursoj estas danĝeraj, sovaĝaj bestoj, dum malnova rusa pupo en bona stato eble vendiĝos por multe da mono je aŭkcio (kaj se ne, taugos kiel donaco al iu ino), do mi elektus la pupon.

Skriboplumo aŭ krajono?

Reen al la supro