Al la enhavo

Bombado de Parizo

de IgorSokoloff, 2022-marto-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-14 09:02:25

Despere alvokante okcidentan helpon, ukrajnaj propagandistoj prezentis tre realisman filmeton pri ebla bombado de Parizo, kio klare demonstras kapablojn de ukrajnaj "fake-makers".
https://www.dailymail.co.uk/news/article-10605595/...

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-marto-14 22:47:07

Vola misinfomado kaj fikcio prezentita kiel tia ests du malsamaj aferoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-15 08:19:17

Ne ŝajnigu vin malpli komprenpova ol vi reale estas, monsieur Altebrilas.
Temas pri profesia kapablo kaj teknika ebleco krei similajn filmetojn pri kvazaŭ aŭtenta bombado de ukrajnaj urboj. Tute probablas, ke tiaj kinaĵoj baldaŭ estos prezentitaj al okcidenta spektantaro.

thyrolf (Montri la profilon) 2022-marto-15 16:57:48

Altebrilas:Vola misinfomado kaj fikcio prezentita kiel tia ests du malsamaj aferoj.
Do not feed a troll !

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-16 12:12:22

Sed kial uzatas sendifina artikolo, Herr Thyrolf?
Ĉu vi povas esti malpli svaga kaj precizigi, kiu estas tiu trolo, kies nutradon vi proponas ĉesigi?

Elchle (Montri la profilon) 2022-marto-22 23:11:01

Ĉu vi, sinjoro Sokoloff, efektive kredas vian propran aĉaĵon, kiun vi proklamas ĉi tie?
Maksimume vi kreas abomenojn al la rusa popolo, ĉar vi ne ŝajnigas esti reprezentanto de oficiala propagando.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-31 12:04:23

Cxu ekzistas dokumentoj pri humanitaraj rusaj agoj en Ukraino? (Humanitaro estas tradicia preteksto/kauxzo por helpo/invado; do, dokumentoj pri tiuj humanitaraj agoj farde Rusio estus normalaj).

Cxu estas censo de urboj/vilagxoj en Ukraino laux ilia reago al ukraina kaj rusa militaj intervenoj? (Unuopinia okcidento ne ekzistas, nek Rusio, nek Ukraino).

(Mi lasas pro tre eta informo pri Ukraino akapari 80% de la tuta informaro cxe televidnoticprogramoj en Belgio/Francio. Seninformo kaj misinformo jen du bariloj kompreni).

auxro (Montri la profilon) 2022-aprilo-03 21:50:14

IgorSokoloff:Despere alvokante okcidentan helpon, ukrajnaj propagandistoj prezentis tre realisman filmeton pri ebla bombado de Parizo, kio klare demonstras kapablojn de ukrajnaj "fake-makers".
https://www.dailymail.co.uk/news/article-10605595/...
https://youtu.be/OavheiatQwQ

Reen al la supro