Al la enhavo

"la due plej agxa" vs "la dua plej agxa"

de amigueo, 2022-aprilo-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-05 08:34:47

(Ne por komencantoj)

Ĉu iu povus klarigi la bonan dirmanieron?

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

"la due plej aĝa" vs "la dua plej aĝa"

Metsis (Montri la profilon) 2022-aprilo-05 10:57:15

Mi komprenas la alineon en PMEG tiel, ke temas pri tio, al kio vi aligas la nombrovorton.

Se vi konsideras ĝin kiel unu el la priskriboj al la substantivo, vi diru
  • Ateno estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo
Se vi konsideras ĝin kiel priskribo al la vorto "plej" aŭ la adjektivo, vi diru
  • Ateno estas mia trie plej ŝatata urbo en la mondo
ĉar laŭ la gramatiko priskribo estas a-vorto nur tiam, kiam la priskribita vorto, la ĉefvorto, estas substantivo. En ĉiuj aliaj okazoj ĝi estu e-vorto.

Wennergren atentigas, ke ambaŭ taŭgas sed la adjektivaj formoj estas pli kutimaj. Tio pravas, ĉar mi trovis el Tekstaro 70 trafojn de "dua plej" kaj 31 trafojn de "tria plej" kontraŭ 23 kaj 7 trafojn de "due plej" resp. "trie plej".

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-05 11:48:20

@Metsis
Dankegon.
Plej/pli ankoraŭ donas aliajn enigmojn!

Reen al la supro