Al la enhavo

mi ludas per amiko, do amiko perhavas mian ludon.

de amigueo, 2022-aprilo-05

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-05 15:22:32

(Ne por komencantoj)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/r...

1. mi nagxas en maro, do maro enhavas mian nagxon.
2. mi ludas per amiko, do amiko perhavas mian ludon.

Mi ne komprenas kial
"amiko peras mian ludon"
estas la tauxga frazo!

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 05:54:17

amigueo:(Ne por komencantoj)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/r...

1. mi nagxas en maro, do maro enhavas mian nagxon.
2. mi ludas per amiko, do amiko perhavas mian ludon.

Mi ne komprenas kial
"amiko peras mian ludon"
estas la tauxga frazo!
"Amiko peras mian ludon" signifas ke la amiko interhelpas min kiam mi ludas, ekz. mi ludas tenison kaj la amiko servas al mi ĵetante la pilkojn.

El PMEG:
Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de ĉiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.
Ĉu en via nacia lingvo mankas la vorto kiun oni povas traduki per "peri"?

thyrolf (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 08:40:19

la ekstreme komplika kaj nekomprenebla Amigueranto progresas per grandaj paŝoj !

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 10:05:20

@StefKo.

Mi komprenas PERI.
Mi ne komprenas la regulon per kiu PER donis PERI.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 12:10:03

amigueo:@StefKo.

Mi komprenas PERI.
Mi ne komprenas la regulon per kiu PER donis PERI.
Se PMEG estas por vi aŭtoritata, legu:
Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni finaĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaŭe, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgaŭo, ĉirkaŭi, ĝisi, treege, unuigi, pliiĝi k.t.p.
Kio estas ebligita, eblas. Por kio konsideri tion, des pli estas komprenebla?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 14:26:31

StefKo:
amigueo:@StefKo.

Mi komprenas PERI.
Mi ne komprenas la regulon per kiu PER donis PERI.
Se PMEG estas por vi aŭtoritata [...]
Kio estas ebligita, eblas. Por kio konsideri tion, des pli estas komprenebla?
@StefKo
Dankon, kara StefKo,
Mi komprenas rolvortetojn iĝi vortradikoj (kialo, morgaŭo, dumi ktp) kaj eble mi ade preteratentis idiomecon grandparte de tiuj iĝoj, proe mi ŝokiĝas kiam mi rimarkas PERI idioma.

1. Riparo per martelo = riparo pera je martelo = riparo kiu "peras" martelon (tiu estas laŭ mi, la regula PERI; kaj la idioma PERI estas -- en la vortaroj de Esperanto). Kiu estas pera? La riparo aŭ la martelo? Ambaŭ? Modelo de SENI laŭas mian preferon: Domo sen fenestroj = domo sena je fenestroj = domo kiu senas fenestrojn.

2. Studo idiomecon de aliaj vortetoj-vortradikoj... Ho interesa tasko!

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 15:37:14

thyrolf:la ekstreme komplika kaj nekomprenebla Amigueranto [...] !
Vi pravas ke proponoj krudaj, diskutindaj kaj nestabilaj estas pli komplikite ol simplaj, koheraj kaj ĉarmaj ekzemploj eĉ pli bone se literaturaj.
Evidente ke simpligoj iom post iom funkcias en normala esperanto:
ekz
1/ ĝenerala uzo de infinitivo post rolvortetoj,
2/ senseksigo de radikoj ekz bov- kat- simi- kuz-, sed la demarŝo daŭras kontraŭ lastaj resistoj ekz LI.
3/ ĝenera uzo de DA por ĉiuj kvantoj: "miliono de amikoj" iĝas "miliono da amikoj", "iom de peno" iĝas "iom da peno".
4/ gramatiko aŭtoktona estas pli kaj pli normala: prepozicio iĝis rolvorteto, infinitivo iĝis i-vorto ktp.

Sed tio prenis dekjarojn. Estas kvazaŭ diskreta eca IDO venkus ene de esperanto, per lenta kuirado, milimetro post milimetro.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-06 17:40:20

Riparo per martelo = riparo kiu "peras" martelon
Ne! Riparo per martelo = riparo kiun peras martelo!

Metsis (Montri la profilon) 2022-aprilo-07 06:31:41

Notu, se temas pri komerco, anstataŭ "peri" oni uzas la verbon "mekleri" kaj tiam "peranto" estas "mekleristo".

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-07 07:42:22

Metsis:Notu, se temas pri komerco, anstataŭ "peri" oni uzas la verbon "mekleri" kaj tiam "peranto" estas "mekleristo".
Dankon Metsis,
tio klarigas gravan uzon de PERI.

Reen al la supro