Al la enhavo

Pri la registaro de Viktor Orban: demandoj al niaj hungaraj amikoj.

de Meŝig, 2022-aprilo-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aprilo-09 19:04:42

Saluton al ĉiuj.

La partio de Viktor Orban denove gajnis la elektadon en Hungarujo. Mi estas scivolema pri la kialoj de tio, kaj serĉas sur-terenajn atestojn (mi precizas, ke mi havas neniujn antaŭjuĝojn).
Jen miaj demandoj:
- Kial tiu partio kaj sia ĉefo estas ŝatataj?
- Ĉu la agado de la registaro estas efika?

amike

Meŝ

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 08:09:53

Antaŭ mi provos (eventuale) analizi la kialoj de la venko (se ne faros tion iu hungaro) mi respondas per la demando: kial Marie le Pen estas tiel apogita de francoj? Mi pensas ke la respodo estas analoga, kun rezervo ke VO jam havas la regon de 2010 kaj nun lia rego estiĝis preskaŭ absoluta, tamen ŝajniganta demokration, tn. popoldemokratio kun totala propagando (liberaj komunikiloj ne ekzistas).
En Pollando ni parolas pri tia propagando, citante la vortojn de la estro de la publika televido: "ni publikigu tion, la malklera popolo aĉetos tion" (aĉeti en la senco akcepti, aprobi).

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 10:30:32

Dankon por via respondo, StefKo.

Mi provas respondi al tio:
"StefKo":kial Marie le Pen estas tiel apogita de francoj? Mi pensas ke la respodo estas analoga
Ŝia partio estas evidente ligita en la mensoj de la francoj kun la temoj de enmigrado kaj franca identeco. Sed:
- tiu kunligo estis troigita en la epoko kiam ŝia patro regis la partion (ĝis 2011) kaj preskaŭ ne plu estas pravigita nun. Ŝi preskaŭ ne plu proponas ion pri la temo de enmigrado en ŝia politik-programo, kaj havas tre "inkludan" vidmanieron de franca identeco.

- Mi regardis opinisondon, realigita antaŭ kelkaj tagoj, en kiu oni demandas al la elekantoj de ĉiuj kandidatoj de la venonta prezidenta balotelekto "kiuj temoj pleje gvidos vian elekton". La plej grava temo por la elektantoj de Marine Le Pen estas la aĉetpovo. Enmigrado estas nur la kvara, kaj franca identeco ne estas unu el la kvar (enmigrado estas la unua temo por la elektantoj de alia kandidato, kaj franca identeco la tria). Oni ankaŭ vidas en ĉiu opinisondo, ke des pli oni estas malriĉa, ju pli oni elektas Le Penon.

Por resumi: ŝajnas al mi, ke ŝi estas antaŭ ĉio la kandidato de la popolaj (= la plej malriĉaj) klasoj, por kiuj problemoj ligitaj kun enmigrado estas nur unu el la sekvoj de pli vasta problemo (kiun oni povas sufiĉe malprecize nomi "tutmondiĝo").

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 12:39:46

Ŝi preskaŭ ne plu proponas ion pri la temo de enmigrado en ŝia politik-programo, kaj havas tre "inkludan" vidmanieron de franca identeco.
Ne kredu je ŝia prilaborita aspekto.

Ĉu vere "ŝi preskaŭ ne plu proponas ion pri la temo de enmigrado en ŝia politik-programo"?
Tute ne!

Ŝi volas ŝanĝi la konstitucion por malpermesi ĉiun politikon kiu ebligus "la establiĝon de nombro da fremduloj sur la nacia teritorio povantan modifi la konsiston kaj identecon de la franca popolo" (« l’installation d’un nombre d’étrangers sur le territoire national de nature à modifier la composition et l’identité du peuple français »).

Ŝi ne plu asertas tion, sed ŝi ja kredas je la "granda anstataŭigo" de "indiĝenaj francoj" fare de enmigrantoj.

Por ŝi kaj ŝia partio, Francujo estas identece eŭropa lando, ne en la senco de "eŭropkontinenta" sed en la senco de blankhaŭta.

Ŝi volas enmeti en la konstitucion la principon de "nacia prefero" : laŭleĝa diskriminacio kontraŭ fremduloj!
Laŭ tiu principo, dunganto povus diskriminacii homon kaj dungi homon ne pro tio ke li estas pli kompetenta sed franca, kaj ne dungi homon ne por tio ke li estas malpli kompetenta sed fremda.

Tio estas rekte kontraŭa al la universalaj valoroj de la franca respubliko.

Ŝi volas ke geedziĝo ne ebligu "aŭtomate" la akiradon de la franca nacieco.
Ŝi volas forigi la "grundan rajton" (droit du sol) por infanoj naskitaj en Francujo de fremdaj gepatroj naskitaj ili mem en Francujo.
Tio ekzistas de 1889 kaj eĉ sub la fremdofobia reĝimo de Pétain tio ne estis farita!

Tre "inkludan" vidmanieron de la franca identeco, do? Mensogoj.

Ŝi intencas neleĝigi la islaman hiĝabon sed plu permesi ekzemple la judan kipaon. Do ne nur temas pri limigo de rajtoj, sed ankaŭ pri diskriminacio.
Ĉu tiu diskriminacio estas do "inkluda"?

Ŝi estas plu fremdofobia kaj kontraŭislamana.

Endas batali kontraŭ ŝiaj ideoj pli forte ol iam ajn, kaj ne disvastigi la mensogan bildon kiu ŝi konstruis, bildon de nedanĝera popolama politikistino.

En 2018 ŝi diris ke la nomo "«Nacia Fronto», estas portanta gloran kaj epopean historion, kiun neniun [en ŝia nove nomita partio] devas fornei".

Ĉi-tiu historio de malamo, fremdofobio kaj kontraŭo al la valoroj de la Respubliko daŭras hodiaŭ, kaj ni agu por ke tiu prezidenta elekto estu plia malvenko en ĉi-tiu malluma historio.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 15:20:01

"Zam_franca":Ŝi ne plu asertas tion, sed ŝi ja kredas je la "granda anstataŭigo" de "indiĝenaj francoj" fare de enmigrantoj.
Anstataŭigo de la indiĝenaj francoj estas fakto, kaj ŝi ĉiam rifuzis uzi tiun esprimon. Kaj la punktoj, kiujn vi citas estas nenio kaj neniel ŝanĝus tiun fakton.

"Zam_franca":Tre "inkludan" vidmanieron de la franca identeco, do? Mensogoj.
Ŝi proponas kiel kriterio por akiri la francan naciecon "esti asimilita al la nacia komunumo". Tio jam ekzistas, kaj nenion signifas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 16:20:58

Anstataŭigo de la indiĝenaj francoj estas fakto, kaj ŝi ĉiam rifuzis uzi tiun esprimon. Kaj la punktoj, kiujn vi citas estas nenio kaj neniel ŝanĝus tiun fakton.
Mensogo, denove.
https://www.lemonde.fr/les-decodeurs/article/2019/...

Malfermu viajn okulojn. Indiĝenaj francoj nenien forkuras kaj enmigrintoj estas tro malmultaj por ke oni serioze konsideru ilin kiel estontan majoritaton.

Por ŝi la "konsisto kaj identeco de la franca popolo" povas esti modifiita pro ondo de enmigrantoj. Tio respondas al la difino de tiu teorio.

Kaj senmenciante ke etna naciismo neniel havas lokon en politiko !
Ŝi proponas kiel kriterio por akiri la francan naciecon "esti asimilita al la nacia komunumo". Tio jam ekzistas, kaj nenion signifas.
Ne veras ke tio "nenion signifas", tio signifas "aliĝi al la esencaj principoj kaj valoroj de la Respubliko" kaj havi "sufiĉan konon de la francaj historio, kulturo kaj socio". Ĉio-ĉi troveblas ĉe service-public.fr : https://www.service-public.fr/particuliers/vosdroi...

Ĉu vi vere pensas ke oni trudu kondiĉojn por la akiro de la franca nacieco por 18-jara fremda junulo, kiu naskiĝis en Francujo kaj loĝadis tie dum la plejparto de sia ekzisto aŭ eĉ dum sia tuta ekzisto??
Ĉu vi komprenas ke laŭ la sama pensmaniero de Le Pen, estu ebla neniam dungi fremdulon, neniam lasi fremdulon akiri loĝejon, facile forpreni restadan permeson ("titre de séjour"), rifuzi socian helpon, eĉ sanservon al fremdulo ? Jen kion signifas "nacia prioritato"!

Do tiu fremda junulo povus esti tiel diskriminaciita - dum li naskiĝis en Francujo kaj vivis tie la plejparton de sia vivo se ne sian tutan.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 16:39:54

Simple legu 40-paĝan dokumenton ŝian (iom multe por kandidato kiu "preskaŭ ne plu proponas ion pri la temo de enmigrado"...), "kontroli enmigradon" ("contrôler l'immigration") publikigitan en 2018 (nun ŝi proponas 46-jaran leĝprojekton, "kontroli enmigradon" ("contrôler l'immigration") : https://rassemblementnational.fr/telecharger/publi...

El tiu dokumento -> "l’acquisition de la nationalité française autrement que par transmission
directe de l’un des parents ne sera en aucun cas un « droit » mais une faveur" ("la akiro de la franca nacieco alie ol per la rekta transdono de unu el la gepatroj neniukaze estos "rajto" sed "favoro"")

Do ne respondu ke tiu fremda junulo naskita en Francujo tamen akiros facile la francan naciecon.

El tiu dokumento -> "l'idée est d’inscrire des critères stricts d’assimilation, de respect de l’histoire et de la culture française (...)" ("la ideo estas enskribi striktajn kriteriojn de asimilado, de respekto de historio kaj franca kulturo (...)")

Kion "respekt(i)" nacian historion signifas ?! Nenion, kaj do ĉio kion oni volas.

Ekzemple, por Le Pen kaj ŝia partio, pori la sendependistan flankon en la alĝeria milito certe estas malrespekti la francan historion. Alivorte, alĝerianoj porantaj la sendependecon de sia devenlando foriĝu.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 16:45:27

"Zam_franca":Mensogo, denove.
Al miaj esperantistaj amikoj: oni diras, ke mi mensogas, kaj por montri ke tio ne veras, necesas uzi sufiĉe teknikan vortprovizon, kaj doni ligilojn al franclingvaj dokumentoj. Mi sekve respondos en la franca.

- 25,6 % des enfants nés en 2020 (31% en 2016) ont au moins un parent qui n’est pas né en France. Près de 90 % de ces parents sont nés hors de l’UE (même source). Sont bien entendu exclus de ces chiffres ceux qui ont des parents qui sont nés en France de parents étrangers ou d’origine étrangère, le chiffre est donc encore plus grand. Source INSEE: https://www.insee.fr/fr/statistiques/2381382#graph...

- Rappel sur la drépanocytose: le dépistage de cette maladie est réalisé en France chez les enfants dont les deux parents sont originaires d’une des zones géographiques suivantes :

Départements français d’outre-mer : Antilles, Guyane, la Réunion, Mayotte
Tous les pays d’Afrique subsaharienne et le Cap-Vert
Amérique du Sud (Brésil), Noirs d’Amérique du Nord
Inde, Océan Indien, Madagascar, Île Maurice, Comores
Afrique du Nord : Algérie, Tunisie, Maroc
Italie du Sud, Sicile, Grèce, Turquie
Moyen-Orient : Liban, Syrie, Arabie Saoudite, Yémen, Oman

39,39 % des enfants nés en France métropolitaine et Corse en 2016 ont fait l’objet d’un dépistage, et notamment 73,56 % des enfants nés en Île de France. Source à la page 65 de ce document publié par l’Association Française pour le Dépistage et la Prévention des Handicaps de l’Enfant (AFDPHE): https://depistage-neonatal.fr/wp-content/uploads/2...

Carte des chiffres pour les années 2005 à 2016: https://lesalonbeige.blogs.com/.a/6a00d83451619c69...

- Tiré du JO Sénat du 19/04/2018: demande de généralisation du dépistage de la drepanocytose tant elle est répandue en France métropolitaine. Extrait:
À ce jour son dépistage, systématique dans les outre-mer, est ciblé sur le territoire métropolitain et réservé à une certaine catégorie de la population française, jugée plus à risque que les autres, à savoir la communauté antillaise, africaine, méditerranéenne. Or, la drépanocytose est une maladie galopante qui, par le biais du métissage, s'étendra dans le monde entier. Pour information, le ciblage ethnique n'existe plus en Grande-Bretagne et quatre États aux États-Unis ont éliminé ce procédé.
source: https://www.senat.fr/questions/base/2018/qSEQ18040...

Le grand remplacement est une réalité connue de tous ceux qui ont fait un effort minimum pour se renseigner. Tu parles de propagande, mais c'est toi qui en es victime, sauf si tu es de mauvaise foi.

Concernant les mesures proposées par Marine Le Pen, ce sont des mesures préventives qui auraient pu avoir un sens dans les années 80. Mais étant donné le catactère catastrophique de la situation actuelle (nous avons eu des attentats avec des centaines de morts, et ce n'est que la partie émergée de l'iceberg), c'est cautère sur jambe de bois.

Si tu veux continuer cette discussion, je te suggère de le faire en privé, cela n'a de rapport ni avec ce fil, ni avec l'espéranto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 18:28:15

oni diras, ke mi mensogas
Pli ekzakte, mi diras ke vi disvastigas mensogojn. Pro ne sufiĉa informiĝo aŭ propra volo, mi ne scias.
Tu parles de propagande, mais c'est toi qui en es victime, sauf si tu es de mauvaise foi.
"Vi parolas pri propagando, sed vi estas viktimo de ĝi, krom se vi estas malhonesta"

Do nun mi scias : pro propra volo.

Mi invitas ĉiujn esperantistajn legantojn uzi tradukilon por legi la mesaĝon de Mesiĝ.
Si tu veux continuer cette discussion, je te suggère de le faire en privé, cela n'a de rapport ni avec ce fil, ni avec l'espéranto
"Se vi volas daŭri tiun diskuton, mi sugestas al vi fari tion private, tio temas nek pri la fadeno, nek pri Esperanto"

Tiu fadeno mem ne rilatas al Esperanto : senprobleme, kaj tio estas simple fakto. Orban, Hungarujo ne rilatas al Esperanto.
La franca ekstremdekstro rilatas al la hungara ekstremdekstro, popolistaj politikistoj el Francujo rilatas al popolistaj politikistoj el Hungarujo. Tio estas samaj fenomenoj, nur en diversaj, sed same eŭropaj landoj.
Parenteze, Le Pen financas sian kampanjon per hungara banko kaj estas politika amiko de Orban, do vere tio estas rilata.

Okej, do legante la reston de via komento, vi estas ekstremdekstrulo. Vi zorgas pri etna identeco.
Kial vi parolas Esperanton se vi esencigas, se por vi homgrupano kulpas ne pro ago sed pro aneco al tiu grupo? Via sinteno estas tute mala al la interna ideo. Zamenhof hontus scii ke homoj kiel vi, disvastigantoj de genta malamo, uzas la lingvon iniciatitan de li.
En via buŝo, Esperanto malpuriĝas - eĉ se mi rimarkas ke vi uzas la francan por montri kiu vi vere estas kaj kion vi vere pensas.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 18:42:47

"Zam-franca":Mi invitas ĉiujn esperantistajn legantojn uzi tradukilon por legi la mesaĝon de Mesiĝ.
Senprobleme, mi pruvis, ke mi ne mensogas (anstataŭigo de la indiĝenaj francoj estas realeco). Mi klarigis en mia mesaĝo kial mi uzis la francan.

"Zam_franca":Tiu fadeno mem ne rilatas al Esperanto : senprobleme, kaj tio estas simple fakto. Orban, Hungarujo ne rilatas al Esperanto.
Mi starigis tiun fadenon por informiĝi pri Hungarujo pere de Esperanto, ne por paroli en la franca pri francaj problemoj.

Reen al la supro