Al la enhavo

"Diri" kaj "paroli" - konfuzantaj vortoj?

de StefKo, 2022-aprilo-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-11 11:57:21

Ĉu vi orientiĝas pri sencoj de tiuj ĉi vortoj? Kiam mi tralegis pri ili en PIV, mi afliktiĝis: “tio estas malklara!” Kiu estas kapabla ekkoni kaj apliki la vortojn laŭ la reguloj?

Kial tio estas tiel konfuzita por mi?

En mia nacia lingvo la afero estas simpla kaj mi neniam hezitas.

Mi uzas „paroli” (pole: rozmawiać) tiam, kiam ekzistas ia interparolanto, konversacianto. Tiam ni interparolas. Kiam mi voĉe komunikas sencohavajn vortojn kaj la interparolantoj, konversaciantoj, ne ekzistas kaj mi ne atendas ian respondon tiam mi uzas „diri” (pole: mówić).

Do mi ne povus diri tiel (ekzemploj el PIV):

La faktoj, la ciferoj parolas per si mem;
Paroli maljustajn vortojn, sensencaĵon, flataĵojn;
Ekzistas tiaj homoj, kiuj parolas, antaŭ ol ili pensas.


En tiu ĉi tri ekzemploj mi uzus la vorton diri.

Kion vi pensas pri tio?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-12 13:24:49

Jen teorio.
Paroli, diri, rakonti...
estas preskaux samaj escepte de nuancoj kaj fokusoj.
Oni povus kunmeti cxiun signifon per baza radiko kaj rolvortetoj.
Cxu?

Koni, scii, rimarkinti...
Demandi, peti, postuli, ordoni...
Kiuj aliaj ekzemploj?

Reen al la supro