Al la enhavo

"la kajero de la juna fraŭlino". La kerno de la DE-frazo estas DE

de amigueo, 2022-aprilo-14

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-14 09:51:21

El https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/superrigardo/c...
jenas ero:

."
Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:
"la kajero de la juna fraŭlino".
1. Ĉefvorto estas kajero.
2. "La" estas difina priskribo (= difinilo).
3. "De la juna fraŭlino" estas poseda priskribo.
4. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto DE.
".

Mi ne konsentas punkton 4.
"De la juna fraŭlino" estas fakte E-aux-A-vorta frazero cxar gxi kapablas modifi O-, A- aux E-vortojn.

DE estas multfunkcia prepozicio. Cxikaze, specifa fantazia prepozicio por montri posedanton estus ES.

"la kajero es la juna fraŭlino".

"la kajero es/hav la juna fraŭlino" =
"la kajero posedata/havata de la juna fraŭlino"

kie POSEDATA/HAVATA estas la kerno
kaj "de la juna fraŭlino" estas modifanto.

Komprenu ke POSEDATA/HAVATA, parafrazante na ES/HAV, ne estas A-vorto sed E-aux-A-vorto.

"de la juna fraŭlino".
Ho DE reaperis, kaj cxifoje ergativa fantazia prepozicio FA vicu gxin.

"fa la juna fraŭlino".
Denove la sama analizo de frazero.
Cxu la kerno estas FA?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-14 13:52:12

Nun mi rimarkas ke tiu emfazo pri prepozicio kerna estas ke mi pensas prepoziciojn specialaj verboj.

Reen al la supro