Al la enhavo

ĉu via lingvo ekzistas tonoj

de derverwandte, 2008-novembro-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

derverwandte (Montri la profilon) 2008-novembro-23 02:05:01

okulumo.gif en mia lingvo ekzistas 4 tonoj.kaj via lingvo?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-23 02:51:05

La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-23 17:41:07

Same pri la hispana lingvo.

RiotNrrd:La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-23 17:48:14

Ankaŭ pri la franca.

Miaopinie oni povas diri la samon pri plejparte el la eŭropaj lingvoj.

sigkalis (Montri la profilon) 2008-novembro-26 12:35:22

La litova ne havas tonojn.

Stephan S (Montri la profilon) 2008-decembro-05 20:23:04

Ĉu iu Eŭropa lingvo havas tonojn? Mi pensas, ke neniu...

Polako (Montri la profilon) 2008-decembro-05 20:43:56

La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).
ankaŭ pri la portugala

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-05 20:51:31

Polako:
La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).
ankaŭ pri la portugala
eble pli facilos diri en kiuj lingvoj estas tonoj anstataŭ listigi ĉi tie 5000 mesaĝojn, ĉu ne? lango.gif

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-11 11:04:02

Stephan S:Ĉu iu Eŭropa lingvo havas tonojn? Mi pensas, ke neniu...
Norvegaj, Svedaj, Litovaj, Serbaj, Kroataj, Bosnaj kaj Slovenaj dialektoj povas havi peĉojn akcentojn, kaj Limburga (http://eo.wikipedia.org/wiki/Limburga_lingvo) havas klara tonojn, ekz.:

[stæɪ˦˨˧n] stei~n "ŝtono"
[stæɪ˦˨n] stei\n "ŝtonoj"
(el http://en.wikipedia.org/wiki/Limburgish#Tone).

diogotux (Montri la profilon) 2008-decembro-14 19:42:23

Polako:ankaŭ pri la portugala
Ne konsentite.

Kompreneble ne ĉiuj lingvoj havas tonojn same kiel ĉina lingvo havas, sed por la portugala, MI diras, ĝi HAVAS tonojn.

Se mia denaska lingvo ne havas tonojn, do mi demandas al iu informi "tio estas problemo" en portugala:

"Isto é um problema."

Kaj, demandi "ĉu tio estas problemo?"

"Isto é um problema?"

Kiel vi vidas, la literoj estas samaj, escepte de la finpunkto (.) anstataŭita de demandpunkto en la dua frazo (?). Kaj tiel sama estas la elparolo. Kio malsamigas la du frazojn estas tio, la TONO.

Do mi certigas, portugala lingvo havas tonojn. Ne unu, ne du, eble multaj. Kaj ĉiam la tono per kiu vi diras diraĵojn ŝanĝas (multe aŭ ne multe) la signifon.

Same mi dirus pri la franca, sed tiu taskon (paroli pri tio), mi lasos por francparolantoj, ĉar mi lernas ĝin sed ne ĝin bone regas.

Brakumon!

Reen al la supro