Al la enhavo

Strangaj kaj ridindaj polaj diraĵoj

de StefKo, 2022-aprilo-25

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-25 11:10:56

Strangaj kaj ridindaj polaj(?) diraĵoj

Iru al la alia ĉambro – certiĝu, ĉu vi ne estas tie.
Io estas kiel “bulko kun butero”.
Rompon de la kruroj!
Enirigi iun en frambujojn.
Elkonduki iun sur kampon.
Kiel trumpeto el pugo de kapro.
Senti menton.
Paroli pri pugo de Manjo.
Mustardo post tagmanĝo.
Ĝi konvenas kiel floro por ŝafpelto.
Nek hundo, nek lutro.
Kiel ajn vi turniĝus, la pugo ĉiam estas malantaŭe.
Li aspektas kiel duonpugo malantaŭ arbusto.
Li vestis sin kiel gardisto je Kristkorpa tago.
La sonĝo de detranĉita kapo.
Ne demandu, ĉar vi ricevos katan muzeleton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aprilo-29 11:46:04

Enirigi iun en frambujojn.
Mi ne certas ĉu la signifo estas sama, sed en la franca oni havas :
Puŝi avinjon en urtikojn.

(trapasi/malrespekti la limojn de akceptebla sinteno)

Reen al la supro