Al la enhavo

elliberi prizonon vs alliberi Sxengenspacon

de amigueo, 2022-aprilo-28

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-28 15:13:29

(Ne por komencantoj)

Komparu:
elliberi prizonon.
alliberi tuteuxropon.

Libero estas koncepto kompleksa.
Cxu rilatas al povo?
Sed se oni povas cxion fari sed nenion decidi, kio estas onia libero?
Povo decidi kaj fari?
Cxu ideala Libero estas alia nomo por Dio?
Kaj kiam oni jam decidis, cxu tiu ankoraux restas libera?

Lasu ni cxi profundon libera kaj rigardu du kvalitojn de libero:
Sugarfree = libera el sukero.
Tio estas "sensukera" sed diferenco inter SENSUKERA kaj SUKERLIBERA enormas kiam prias vendi pli da varojn.
Senhezite, mi plivolas acxeti sukerliberajxon ol sensukerajxon (konsumisma devizo: "ju pli acxata, des pli libera el mizero"). Mia sano gravas. Cxu kaj mia plezuro?

Elliberi plezuron.
Doloro utilas vekigxi, mi deziras vekigxi. Ne decas morti sen iom vekigxinti. Do mi elliberigxu plezuron.
Ne, forgesu tion. Mi volis diri:
Vivu suker-elliberon!
Sed cxu eblas industriaj nutrajxoj liberaj el...?

Mia lando estas prizono, ho mi revas pri ellibero tiun prizonon.
Cxu vere? Igxu refugxinto el tiu landacxo!
Mi volas diri ke mi revas mian landon en Sxengenspaco.
Por vi, altira kaj eltira plilibero estas ke via lando alliberu Sxengenspacon.

Cxu vi legantoj komprenas utilon de ALLIBERO kaj ELLIBERO?
Por homo al kiu sukero estis malpermesita malhalala, "sukerlibera" signifas SUKERHAVA, male ol por homo al kiu sukero kauxzis malsanon (SENSUKERA).

Depende de konteksto ni komprenu signifon de SUKERLIBERA. Kelkfoje tio estas SUKERHAVA, kaj kelkfoje SENSUKERA.

Ni finfine alliberas uzi ALLIBERO kaj ELLIBERO kaj elliberas gxenan ambiguon. Cxu?

Reen al la supro