Al la enhavo

Kion signifas "do" ĉi tie?

de reza_k, 2022-aprilo-30

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

reza_k (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 05:49:19

Saluton ĉiuj,
La patro, ..., kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando. (La Klarvido de Hoctor Hodler, en "Esperanto", 1345 (4), Aprilo 2020)
Ĉu "do" signifas "tiam"n en la kunteksto?

Frano (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 06:22:37

"sekve"
"tio estas"

https://vortaro.net/#do_kdc

reza_k (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 09:23:34

Frano:"sekve"
"tio estas"

https://vortaro.net/#do_kdc
Mi jam kontrolis Vortaron (fakte mi ĉiam kontrolas ĝin), sed kiam vi diris ke ĝi signifas "sekve"n tuj mi komprenis signifon de la frazo. Estus bonega se Vortaron havus sinonimojn por ĉiuj vortoj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-01 20:04:45

@ reza_k:

Legu (el PIV):
sekve. Kiel natura aŭ logika sekvo: ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti Z; li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, sekve li estu sankta por vi! Z; vi min konas, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas Z; estas necese, ke ili ambaŭ oficiale (k sekve heredige) aliĝu al komunumo liberpensa[/i] Z; sekve de tio ni decidas, ke […]. ☞ do.
Rimarku "☞ do" en la citaĵo. La rimarko en PIV estas: "Vidu vorto(j)n de la sama semantika kampo"

Reen al la supro