Al la enhavo

Homoj pensas multeN antaŭ agi.

de amigueo, 2022-majo-12

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-12 10:57:03

(Ne por komencantoj)

Homoj pensas multeN antaŭ agi.

Jes, tiu N estas erara. Sed tamen... tiu MULTE estas rekta objekto de la verbo!
Kial ne MULTEN?

Konsiderante ke PRI regas PENSI:
1. Homoj pripensas multeN antaux agi.
2. Homoj pensas pri multe antaux agi.

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-12 13:40:29

Laux sama argumento: Mi volas dormin.

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-13 08:04:12

<suspir'>

En Esperanto oni rigardas "mult/" kiel priskribon de maniero de la ago de la verbo, ne kiel rektan objekton al la verbo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-13 10:54:27

Metsis:<suspir'>

En Esperanto oni rigardas "mult/" kiel priskribon de maniero de la ago de la verbo, ne kiel rektan objekton al la verbo.
Mmm.
Multon mangxi kaj multe mangxi.

Tamen.
Multo da homoj atendas multon da tempo antaux ambasado,
kaj,
Multe da homoj atendas multeN da tempo antaux ambasado.

Denove N estas erara, tamen...

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-13 17:47:43

Metsis:<suspir'>

En Esperanto oni rigardas "mult/" kiel priskribon de maniero de la ago de la verbo, ne kiel rektan objekton al la verbo.
Tiu interpretado ŝajnas al mi stranga.

Multe da homoj ĉeestis. -> "multe da homoj" estas la subjekto.

Mi vidis multe da homoj. -> "multe da homoj" estas la objekto.

Mi parolis pri multe da homoj. -> "multe da homoj" estas la dependanto/argumento de "pri".

Se "multe" priskribas la manieron de la ago de la verbo, kion priskribas ĝi en la lasta ekzemplo?

Multe da homoj kuras rapide.

Ĉu ĉi tie kaj "multe" kaj "rapide" priskribas la manieron de la ago de la verbo (t.e. de la kurado)?

- - - -

Ŝajnas, ke ankaŭ Bertilow permesas, ke kvantaj adverboj rolas kiel substantivecaj subjektoj kaj objektoj.

PMEG:Kvantaj E-vortoj plej ofte aperas en frazoj kvazaŭ ili estus O-vortoj rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaŭ nur pri multe, kelke, sufiĉe kaj variantoj de ili:
Kaj li nombras ilin inter la objektoj mankantaj n-marikilon:
Objekto sen N-finaĵo«
Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto, citaĵo, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambaŭ, I-verbo, ke-frazo aŭ demanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-13 20:38:05

nornen:
Mi parolis pri multe da homoj. -> "multa da homoj" estas la dependanto/argumento de "pri".
1. Mi "konsentas".
a. De multaj jaroj, uzo de "ROLVORTO + -E" estas normala. Sen sukere, cxe parke...
b. Ecx "ADJEKTIVO + -E" (longa tempe, granda kvante...)
c. -n estas "rolvorto". Do, "multen" sxajnas "logika".
d. Akumulo de rolvortoj estas tute komprenebla. Pri sen sukere (rilate al nehavo de sukero aux rilat nehav sukere). Sur tablen aux al sur table. Cxu akceptinda uzo?

2. Dualeco de "multe da homoj".
a. Mi vidis multeN da homoj.
aux
Mi vidis multe da homojN.
Diferenco estas fokuso sur MULTE aux fokuso sur HOMOJ.
b. DA permesas tiun dualecon aux dufokuson. Oni povas percepti gxin MULTE-DA aux DA-HOMOJ. Subtila nuanco estas inter la du aspektoj de DA. Multaj estas blindaj al la unua (ili abomenas da-ismon kaj diras "restas multe"), kaj aliaj al la dua (tial ili preferas diri "restas multe da").
c. Kompromeso estus "multen da homojn" aux "multe da homoj" aux lasi liberon uzi unuan aux duan fokuson.
d. Aliaj rolvortoj havas specialan konduton. Ekz CXIRKAUX TRI TORTOJ. "Cxirkaux" modifas TRI.

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-14 07:41:27

nornen:
Metsis:<suspir'>

En Esperanto oni rigardas "mult/" kiel priskribon de maniero de la ago de la verbo, ne kiel rektan objekton al la verbo.
Tiu interpretado ŝajnas al mi stranga.
Mi komentis la originalan frazon "Homoj pensas multeN antaŭ agi.", en kiu "mult/" rilatas al la verbo kaj ĉi tial estu "multe". La sencan objekton de la verbo "pensi" oni esprimas per la prepozicio "pri".

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-14 11:36:58

Metsis:. La sencan objekton de la verbo "pensi" oni esprimas per la prepozicio "pri".
Tiukaze MULTEN povas signifi MULTAN TEMPON aux MULTAn TEMPEn.
Tiuj -n markas la tiklan aferon de cxi temfadeno: Kial -n kondutas pri -e malsame al la aliaj rolvortoj? Estas unua respondo: cxar -e mem estas iel rolvorto. Sed tamen...

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-14 13:21:30

Pmeg:
Objekto sen N-finaĵo«
Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto, citaĵo, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambaŭ, I-verbo, ke-frazo aŭ demanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.
Malpliigi tiajn ambiguojn estas logike, per prezeto -n.
"Iu diras keN kelkaj volas preniN multeN trok malmulte. Mi respondas cxuN ili pravas." Tiuj N eraras, tamen...

Reen al la supro