Al la enhavo

studi la "malkaj simpatiojn" inter la partoprenantoj

de amigueo, 2022-majo-17

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-17 08:43:21

(Ne por komencantoj)

"studi la "malkaj simpatiojn" inter la partoprenantoj"

"Kaj mi sxatus postspekti la konkurson, por studi la "malkaj simpatiojn" inter la partoprenantoj landoj."

Kio?
Estas gxi provo koncizigi:
"simpatio kaj malsimpatio"
aux
"bona aux ne bona".

Fusxe?

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-17 08:50:34

mal-kaj?
A mal-kaj B = nek A nek B.

ne-kaj?
A ne-kaj B = ne A aux ne B.

Estas konflikto inter la provita senco kaj la matematika senco.
Do, MALKAJ, NE-KAJ, MAL-AUX, NE-AUX
estas fusxa provo.

Kiel trovi solvon?

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-17 09:42:45

Koncizigo estas ofta motivo sercxi/akcepti novvortojn, ecx se oni perdas iom da informo (iomen da-informe aux iom-da informen)*.

*"iom da informo" "sxajnas" kompromeso konciza inter la du variantoj.

Kiel esprimi koncize:
1. "simpatio kaj malsimpatio"
aux
2. "bona aux ne bona"?

1. "simpatio kaj mal"?
2. "bona aux ne"?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-18 07:45:56

Estas du demandoj:

1. Kiel traduki komputilaj vortoj kiel NOR, NAND.

La plej bona solvo estas demandi al komputilistoj kiuj certe solvis tion.
Nek jam ekzistas. Restas demando pri "ne ambaux" / "ne cxiujn"
Ankaux staras la demandon pri distingo inter inkluziva kaj ekluziva aux:
A AUX B, sed ne ambaux
A AUX B, aux ambaux.

2. Kiel eviti ripetadon de vorto uzita kun sia malo.

La natura solvo sxajnas al mi:
Amiko aux malo
Bona aux mala
Rapide aux male
? Fermi aux mali

Mi ne scias, cxu iu jam uzis tiun verbon, sed gxi aspektas al mi logike, kun la signifo "fari la malon".

.....

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 11:27:10

Altebrilas:Estas du demandoj:
1.
a. NOR, NAND.

[...] demandi al komputilistoj [...]
b. NEK jam ekzistas.
c. Restas demando pri "ne ambaux" / "ne cxiujn"
distingo inter inkluziva kaj ekluziva "aux":
A AUX B, sed ne ambaux
A AUX B, aux ambaux.

2. Kiel eviti ripetadon de vorto uzita kun sia malo [aux sia neo].

a. La natura solvo sxajnas al mi:
amiko aux malo.
Bona aux mala.
Rapide aux male.
? Fermi aux mali.

Mi ne scias, cxu iu jam uzis tiun verbon, sed gxi aspektas al mi logike, kun la signifo "fari la malon".
.....
b. amiko kaj neo.
bona kaj nea.
rapide kaj nee.
fermi kaj nei.
??

Nenecese ke Mal kaj Ne devu analoge konduti sed... tio restas interesajxo solvinda!

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 16:40:27

Mi pripensas konvenon difini MAL.
Estas salto inter "mal-" kaj "male". Cxu bonsxanca?

Kio estas diferenco inter MAL kaj KONTRAUX?

Laux mi, tiu diferenco analogas al diferenco inter TIA kaj TIU.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 16:50:10

kajn kajl
auxn auxl

Solvo malsama al KAJ MALO/MALA/ktp (mi preferas KAJ MAL, utila en cxiuj okazoj) estas

kajn kajl
auxn auxl.

KAJLBONA = BONA KAJ MALBONA.
AUXNLIBERA = LIBERA AUX NE LIBERA.

alia varianto povas kunvivi:
KAJL BONA, KAJN LERTA,
AUXN BELA, AUXL SAGXA.

KAJL analogas al NE sintaktike.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 17:17:37

Altebrilas:Estas du demandoj:
1. Kiel traduki komputilaj vortoj kiel NOR, NAND.
La plej bona solvo estas demandi al komputilistoj .....
Mi supozas ke komputistoj prenis la anglan kaj jen NOR kaj NAND.

Atentu ke por kompreni logikajn operatorojn vi bezonas specialan notacion:
(eble vi komprenas AŬ, sed kio estas MALAŬ aŭ NEKAJ?)

A B....aŭ....kaj
--------------------
0 0 .....0.......0
0 1......1.......0
1 0......1.......0
1 1......1.......1

(kie "0" signifas NE okazas kaj "1" signifas JES okazas).

Kaj aŭo kaj kajo estas nur du el 16 logikaj pordoj por du eniroj (A kaj B).
Kiuj estas la aliaj 14 logikaj pordoj?

Unue, jen fantaziaj solvoj:
neĥaŭ >> ĤAŬ = NOR.
nekaj >> ĤAJ = NAND.

nek nek = malkaj >> ĴAJ
mal-aux >> ĴAŬ.

Due, jen rekte kompreneblaj solvoj:
neaŭ (ne A kaj ne B), nekaj (ne A aŭ ne B)
malkaj ( ?? ), malaŭ ( ?? ).

Tamen ankoraux mankas...

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 22:30:21

Mankas: mal+ne = cxo.

malne kaj = cxokaj.
malne aux = cxoaux.

cxokaj = aux.
cxoaux = kaj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-18 22:39:15

Altebrilas:. Restas demando pri "ne ambaux" / "ne cxiujn"
.....
1. ne cxiuj = mal iu.

2. A nekaj B = ne A aux ne B.

3. kiel trovi rilaton inter punktoj 1 kaj 2?

Reen al la supro