Al la enhavo

Per-Esperanta Edukado

de amigueo, 2022-majo-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-17 20:24:20

Iniciatoj inspiraj.
1. Belgio. Licée Voyageur (Liceo Vojaĝanta)
"Igxu kiu vi estas".
https://youtu.be/vyf4UofvBuM
Ili ne uzas Esperanton sed...
Projekto por septembro 2022,
de la asocio Éduquer Demain (Eduki Morgaŭ).
http://www.lyceevoyageur.com/%C3%A0-propos

Grupo de ajdoj kun instruistoj vojaĝas tra Euxropo per buso. Ili diversvizitas kaj esploras por konstrui kapablojn, socirilatojn kaj didaktikan materialon. Kaj ion pli gravan: sian sin. (Ĉu nur devizo reklama aux multe pli?)
Se ili ne volas servi ŝtaton, ili devas trovi financadon. Kiel daŭrigeble lerneji sen tro demandi el familioj? Ĉu financado povus esti eduka sperto?
Pri lingvoj. Franca lingvo bone funkcias por Belgio, Francio, Luksemburgo kaj parte Svisio. Ili jam scipovas la anglan kaj la nederlandan.
Ĉu Esperanto povus praktike roli ĉe ĉi tia projekto?
Ĉu vi volus pli da detalojn pri ĉi projekto kaj ties evoluo?

Sinprezento ĉe la retejo:
(Traduko el la franca)
Kial "Liceo Vojaĝanto"?
Por renkonti la bezonon de junuloj malkovri la mondon kaj malkovri sin lige kun ĉi tiu mondo, malfermi pordojn kaj ankri sin por leviĝi sur solidaj fundamentoj.
Vojaĝado estas sendube la plej bona maniero lerni daŭrpove, lige kun la realo, la realan vivon. La veto de la Lycée Voyageur estas retrovi, por studentoj kaj instruistoj, la guston por lernado, transdono kaj laboro, danke al vojaĝoj. La Lycée Voyageur estas projekto, kiu celas ĉesigi lernejojn malkonektitajn de la realo: taksoj, horaroj, normoj ktp., nenio spegulas la realon de la venonta mondo. Konkurado, enuo, malsukceso, ĝenerala malaltiĝo de nivelo, orientiĝaj malfacilaĵoj... Ni bezonas ŝanĝon, do ni transformas la lernejon: ni forigas la konstruaĵojn kaj ni ekiras, ni devas lasi ĝin moviĝi!
La klaso, antaŭ ol esti loko, estu grupo, libere esplori la mondon. Por moviĝi, vojaĝi, malkovri kaj esplori, nia teamo imagis moveblan klasĉambron, en buso, veran lernŝipon, navon de lernado. Sed grandaj liberecoj implicas grandajn respondecojn kaj tial al aktivaj pedagogioj ni elektis aldoni la gravecon de la kadro permesanta la fluecon de lernado per aventuroj. Esti respondeca pri tio, kion ni transdonas, implicas la amon al bone farita laboro, al la celo, al la kvalito de la produktadoj. Kaj se la akcento estas metita sur vojaĝoj kaj spertoj, ĝi estas ankaŭ sur teoria scio: lingvoj, matematiko, komputiko kaj muzikteorio estas ekzemple ofertitaj kiel bazoj por humanismaj studoj kaj sciencaj studoj. Kompreneble, ni ne forgesas artajn teknikojn kaj sportajn agadojn (kiel subĉielaj kursoj, praktikoj kiel jogo, cirka arto aŭ eĉ luktosporto). Ni ankaŭ zorgas pri kuraĝigo de entreprenado, praktika atingo kaj reciproka instruado: ĉiuj instruas kaj ĉiuj lernas.
Ĉi tiu projekto estas gvidata de la belga neprofitcela organizaĵo Éduquer Demain kaj kunordigita de juna instruisto konscie cel transformi mezlernejon por pli bone prepari junulojn por la defioj de la estonteco.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-01 11:37:13

2. Eduko per konscia moviĝo.
Mi ĉiam volis lerni kaj instrui matematikon/filosofion/lingvojn/ktp per danco, ho ĉu ankaŭ vi?
Plejresuma ideo: konscia danceto por iĝi pli inteligenta.

Ekzemplo, kinesiologio estas metio:
Chantal Pellerin https://www.kinesiologue-granville.fr/education-ki....

Kiu inventis tion? (Aŭ sintezis...)
"Kinestesia Edukado" (registrita marko) estas bazita sur laboro entreprenita dum jardekoj sub la direkcio de Paul Dennison, Doktoro pri Edukaj Sciencoj de Boston University kaj lia edzino Gail (dancisto kaj artisto). Ili estis inspiritaj per malsamaj aliroj:
Danco,
Milda Gimnastiko,
Aleksandra Tekniko,
Jogo,
Ŝiacuo,
Ĉina Energio,
Kranio-Sakra Tekniko,
Tuŝo por Sano (Kinezologio),
Pedagogio (M. Montessori, A. Gesell),
Sensa Integriĝo de J. Ayres,
La teorio de multoblaj inteligentoj de H. Gardner,
Konduta optometrio (viziologio) kaj
la Bates-metodo (sanigi okulojn sen okulvitroj),
primitivaj refleksoj.

Kelkaj dokumentoj en nacilingvoj:

Angle: https://www.youtube.com/watch?v=PdQ7SFctQtI 13minuta video Paul kaj Gail Dennison, Brain Gym Playshop.
Angle: https://www.youtube.com/watch?v=TC__XkdWzEQ prezento de teknikoj 4 minutoj, danceto per kiu vi iĝas pli inteligenta
Angle: https://www.youtube.com/watch?v=Z8wPtI5bZQc 3 minutoj, danceto Brain Gym. danceto per kiu vi iĝas pli inteligenta

Hispane: https://blocs.xtec.cat/braingym/files/2013/04/BRAI... la kompleta libro "Brain Gym".

France: https://www.braingym.fr/ atentu internacian kongreson en Lacanau Francio, 29/9>>2/10/2022
Ili instruas la animaciistojn kaj instruistojn pri eduka kinestesio: https://www.braingym.fr/wp-content/uploads/2017/04...
Interesaj studoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-07 21:14:25

3.
Mi legas libron de François Taddei, "Lerni en la 21a jarcento".
La mondo transformita rapide de la artefarita inteligento kaj de la genetika ingenierio bezonas eduksistemojn taŭgajn al sia epoko.
Hi pensas ke fari bonajn demandojn ankoraŭ senrespondajn kaj plurfaka inkluziva kolektiva dumviva lernado pli gravas ol stoki konojn.
CRI Centre de Recherche Interdisciplinaire, Paris.
https://www.fondationbs.org/fr/la-fondation/les-ac...
https://u-paris.fr/festival-idees-paris/francois-t...
https://www.innovation-pedagogique.fr/auteur1338.h...

Reen al la supro