Al la enhavo

mi mem = mi ajn.

de amigueo, 2022-majo-31

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-31 06:42:21

(Ne por komencantoj)
1.
mi mem kantis (mi kaj ne alia).
mi kantis melm (senhelpe).
blanka mem cxemizo (kaj ne alikolora)

MELM estas fantazia.

2.
mi mem = mi ajn.
cxu?
mi ajn kapdoloras pro ondoj (la mavefikoj de ondoj estas oftaj, prenu min kiel ekzemplon)

mi mem kapdoloras pro ondoj (kaj ne alia).
cxu?

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-03 10:36:54

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

mem (dusignifa)
1. (tiu kaj ne alia)
2. (senhelpa)

Sed cxu vere?
a. Sxi prononcis tiel mem.
b. Hi farbis la auxton blanka mem.

)))))(((((((
Mi bedauxras ke la sekvaj mesagxoj fugxis la temon MEM/AJN.
La derivitaj temoj havas lokon en aliaj temfadenoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-04 10:36:16

[mi mem kapdoloras pro ondoj]

Tio igxas Orwell-eska: la kulpulo ne estas la kompanio, kiu malrespektis normojn, aux la normisto, kiu faris ilin nesuficxajn, sed vi mem.

Eble Putin dirus, ke la civiluloj mortas mem pro milito...

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-04 16:48:28

Altebrilas:[mi mem kapdoloras pro ondoj]

Tio igxas Orwell-eska: la kulpulo ne estas la kompanio, kiu malrespektis normojn, aux la normisto, kiu faris ilin nesuficxajn, sed vi mem.

Eble Putin dirus, ke la civiluloj mortas mem pro milito...
1. La senco de "mi mem kapdoloras pro ondoj" eble ne estas klara. Mi volis diri ke "mi kaj ne alia" havas kapdoloron pro ondoj. Mi dirus "mi kapdoloras pro ondoj", laux via sprita kompreno.

2. Pri Putin.
(Mi respondas en pli tauxga temfadeno).

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-05 22:54:09

Mi kaj ne [iu] alia = nur mi?

"mi kapdoloras pro ondoj" sxajnas efektive la plej simpla maniero esprimigxi.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-06 12:31:35

Altebrilas:Mi kaj ne [iu] alia = nur mi?

"mi kapdoloras pro ondoj" sxajnas efektive la plej simpla maniero esprimigxi.
Jes, estas simple, sed se mi volas emfazi ke estas mi kaj ne alia, mi havas kelkajn rimedojn:

Prozodie, pliforte prononci la vorton MI.
Parafrazi: Estas mi kiu kapdoloras pro ondoj.
Uzi MEM: "Mi mem kapdoloras pro ondoj". Sed tio kolizias la ambiguan signifon de MEM.

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-07 09:41:15

Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-07 11:48:33

StefKo:Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?
Mi sxatus ke doloro en esperanto estus gramatike pli simpla. La signifa komplekso eble kauxzas gramatikan konfuzon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-09 14:23:55

amigueo:
StefKo:Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?
Mi sxatus ke doloro en esperanto estus gramatike pli simpla. La signifa komplekso eble kauxzas gramatikan konfuzon.
En prahistorio, la gramatiko estis ege simpla: frapego sur la kapon perfekte esprimis la ideon. ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-11 16:06:55

Interesanste ke Dolori estas lanĉi alarmon al iu.

Piedo doloras min (ĝi alarmas min).
Iu kiu frapas mian kapon ne kapablas dolori min, ne rekte, nur mia kapo povas sendi tian mesaĝon al mi.
Sed kiam mi identiĝas al rolulo de filmo, kaj ri suferas. Tiam... Ri doloras min.
Ria korpo estas provizore mia korpo, ria vivo estas mia vivo. Do, ri doloras min kaj, kelkfoje, ri plezuras min.

Iomete, ri vivas min.

Reen al la supro