Al la enhavo

Demandoj de prononco kaj mia akĉento.

de ceigered, 2008-novembro-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-26 06:58:37

G'day!
Nun mi provas perfektigi mian prononcon de Esperanto. Tiu ago estas tre fremda por mi, ĉar la 'rula' R (rolling R). Mi volas diri la anglan R (kiel en la angla vorto 'rabbit', kiu estas 'kuniklo'). Mi ankaŭ volas prononci la literon 'u' kiel la Aŭstraliana 'u' (http://en.wikipedia.org/wiki/Close_central_rounded...). Ĉu tio estas akceptebla?

Dankon por la tuta viaj komentoj kaj helpo.

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-27 04:30:10

ceigered:Sal!
Nun mi provas perfektigi mian prononcon de Esperanto. Tiu ago estas tre fremda por mi, ĉar la 'rula' R (rolling R). Mi volas diri la anglan R (kiel en la angla vorto 'rabbit', kiu estas 'kuniklo'). Mi ankaŭ volas prononci la literon 'u' kiel la Aŭstraliana 'u' (http://en.wikipedia.org/wiki/Close_central_rounded...). Ĉu tio estas akceptebla?

Dankon por la tuta viaj komentoj kaj helpo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-27 04:54:02

ceigered:Mi volas diri la anglan R (kiel en la angla vorto 'rabbit', kiu estas 'kuniklo'). Mi ankaŭ volas prononci la literon 'u' kiel la Aŭstraliana 'u' (http://en.wikipedia.org/wiki/Close_central_rounded...). Ĉu tio estas akceptebla?
La angla "r" estas akceptebla (mi ankaŭ prononcas ĝin tiel). Eble ne perfekte, sed sufiĉe bone.

La esperanta "u" estas pli aparta - ĝi devus esti prononcita tiel, kiel usona televida novaĵisto* prononcus la vokalan sonon en la angla vorto "boot" aŭ "food".

---------------------------
* Usonaj televidaj novaĵistoj tipe prononcas la usonan anglan uzante tre normita akcento.

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-27 07:30:05

Dankon RiotNrrd, tre helpema! Mi komprenas ke le litero 'u' bezonas esti prononcita severe.
Mi bedaŭras mian malbonan 'Temo' - Devus esti 'Demandoj pri prononcoj kaj akĉentoj' ridulo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2008-novembro-27 14:04:59

ceigered:G'day!
Nun mi provas perfektigi mian prononcon de Esperanto. Tiu ago estas tre fremda por mi, ĉar la 'rula' R (rolling R). Mi volas diri la anglan R (kiel en la angla vorto 'rabbit', kiu estas 'kuniklo'). Mi ankaŭ volas prononci la literon 'u' kiel la Aŭstraliana 'u' (http://en.wikipedia.org/wiki/Close_central_rounded...). Ĉu tio estas akceptebla?

Dankon por la tuta viaj komentoj kaj helpo.
Ankaŭ mi estas aŭstraliano, do mi tute komprenas kion vi pridiris. La anglan R estas tute akceptebla kondiĉe ke vi ĈIAM eldiras ĝin kiam ĝi aperas en vortoj kaj ke ĝi ne aŭdiĝeblas kiel alia esperanta sono. Ni en Aŭstralio ne eldiras "R" krom kiam vokalo sekvas (ekzemple: por "card", ni diras ion kiel "kaad", sed por "karto" ni devas prononci la "r"). Mi lernis la rulan R-n, nur pro estetikaj kialoj ... la anglan r aŭdiĝas "tro angla" laŭ mi.

Same kun la aŭstralia "oo"-sono. Ĝi ne konfuziĝemas kun aliaj vokaloj (ĉar estas nur 5), do la ferma, centra, rondita vokalo ne estus problemo.

Se vi volas ŝanĝi vian akcento, diru la esperantan "u" pli simile al la "oo" en "foot" ol en "boot" ... aŭ eble iom pli longe ol en "foot". Kaj pensu pri "r" kiel la pigra aŭstrala prononco de "tt" en "gotta", ĉar tiu estas teknike "r" kun unu frapeto. Ekzemple, pensi pri "karto" kiel "cudder-tor", kaj eldiri la "-er" tre mallonga. "Tre" estas iom kiel "today", sed mallongigita "o" (kaj "ay" pli simila al "eh" en "meh" [= ne gravas]).

Bonŝancon!

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-28 08:32:57

Dankon, Iĉo ridulo.gif
Mi komprenas kio vi diras, kaj mi nun prononcos kaj R-n kaj U-n simila la rekomendita R kaj U. Estas tro malfacile uzi la 'ʉ'*-n vokalon en Aŭstralia Angla kiam ĉiuj esperantistoj uzas 'u'*-n, kaj, simile, la rula R estas pli bona ol la angla R kiam Esperanto estas parolata.

*(Tiuj ĉi simboloj estas parton de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA/IPA) - Vikipediu ĝin se vi ne komprenas lango.gif)

Reen al la supro