Al la enhavo

Ekzistas vortoj, kiuj reale pensigas

de SlavikDze, 2022-junio-05

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-junio-05 09:22:55

Nikolaj Danilevskij, "Rusio kaj Eŭropo", 1869
--------------------
"Esencas, ke Eŭropo ne agnoskas nin kiel samuloj. Ĝi vidas en Rusio kaj entute en slavoj ion fremdan al ĝi, kaj samtempe ion, kio ne povas servi por ĝi kiel simpla materialo, el kiu ĝi povus eltiri siajn proprajn profitojn, kiel ĝi eltiras ilin el Ĉinio, Indio, Afriko, la pleja parto de Ameriko ktp; t.e. kiel materialo, kiun eblus formi kaj prilabori laŭ sia modelo, kiel ĝi antaŭe esperis, kiel fakte esperis ankaŭ la germanoj, kiuj malgraŭ sia famega kosmopolitismo atendas la savon de la mondo nur flanke de la "saviga" germana civilizacio.
Tial do Eŭropo vidas en Rusio kaj en la ideo de slava unueco ne nur fremdan, sed ankaŭ malamikan esencon."
--------------------
"Дело в том, что Европа не признает нас своими. Она видит в России и в славянах вообще нечто ей чуждое, а вместе с тем такое, что не может служить для нее простым материалом, из которого она могла бы извлекать свои выгоды, как извлекает из Китая, Индии, Африки, большей части Америки и т.д.; материалом, который можно бы сформировать и обделывать по образу и подобию своему, как прежде было надеялась, как особливо надеялись немцы, которые, несмотря на препрославленный космополитизм, только от единой спасительной германской цивилизации чают спасения мира. Европа видит поэтому в Руси и в славянстве не чуждое только, но и враждебное начало."

novatago (Montri la profilon) 2022-junio-10 11:48:28

Jen tio, kion tiuj vortoj pensigis al mi: Ne estas mirinde ke naciisma sento, sen gravi ĉu ĝi estas slava, latinida aŭ ĝermanida, paroligu stultaĵojn.

Bŭaaaa: Okcidenta Eŭropo ne aprezas nian teron kaj ne volas super-ekspluati ĝin.
Büaaaa: Okcidenta Eŭropo pensas ke la alia duono de la antikva Romia Imperio volas imperii, kiel ili mem volas.
Bŭaaaa: Aliaj kulturoj pensas ke ni estas alia kulturo.

Do: KAJ KIO?

Ĝis. Novatago
blogo

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-junio-10 17:45:28

@novatago
Mi ne tute kompenis la sencon de via mesaĝo, kara kolego.
Ču vi skeptikas pri la rezonado de N. Danilevskij aŭ opinias liajn vortojn aktualaj ankaŭ nuntempe?

novatago (Montri la profilon) 2022-junio-11 08:28:16

Diskutoj pri naciismo tute ne interesiĝas al mi. Mi nur volis doni mian opinion sen plia diskuto.

Tamen, mi interesiĝas pri kulturaj malsamecoj, speciale ĉar ĉi foje ŝajne, mi nevole malklarigis mian celon. Kiel en Rusio oni skribas la sonon de infana ploraĉo? En Hispanio unu el la manieroj estas "bŭaaaaa". Mi ne certas nun ĉu estas aliaj manieroj.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-26 10:44:10

Kio okazis al la soldatoj de Napoleona Armeo, kiuj restis en Rusio.

El la granda armeo de Napoleono Bonoparto (pli ol 600 000 da soldatoj), kiuj invadis en 1812-a jaro Rusian Imperion, revenis hejmen proksimume 60 000 homoj (t.e dekono da invaduloj).
Fakte, preskaŭ duono de la napoleonaj soldatoj estis ne francoj, sed ali-landanoj (italoj, hispanoj, portugaloj, germanoj, kroatoj kaj poloj), kaj proksimume 80% da pereintoj en Napoleona Armeo pereis ne en bataloj, sed pro frosto kaj malsato.
El ĉiuj milit-kaptitoj plej bonŝancis hispanoj kaj portugaloj, ĉar rusaj estruloj, opiniante ke tiuj estis rekrutigitaj kontraŭ-vole, simple sendis ilin reen al iliaj patrujoj.
Post tiu milito preskaŭ 40 000 da eksaj napoleonaj militistoj restis en Rusio. Multaj el ili fariĝis oficiroj en la Rusia armeo; tiuj, kiuj estis pli-malpli kleraj kaj edukitaj fariĝis instruistoj; ne malmulte da poloj fariĝis "rusaj kozakoj".

acimatriyarka (Montri la profilon) 2022-oktobro-17 16:35:46

Mi ŝatas slavaj homoj kiel turka persono, sed mi ne pensas, ke slava unueco estas ebla. Hodiaŭ Rusio batalas kontraŭ Ukrainio. Antaŭ 30 jaroj, Jugoslavio disiĝis per malbona enlanda milito. Tragedioj estas ne forgesita facile.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-oktobro-20 09:47:42

@acimatriyarka
Jes, kelkaj realaj tragedioj ne forgeseblas kaj ne forgesendas...
Ne forgeseblas la genocido de armenoj fare de turkoj...
Ne forgesendas la masakroj de serboj kaj bulgaroj fare de turkaj okupantoj...
Verdire, mi dubas, ke vi reale ŝatas slavojn...
Persone mi ne ŝatas turkojn...
Mi fakte solidaras kun kurdoj, kiuj tute certe rajtas havi sian propran sendependan ŝtaton.

acimatriyarka (Montri la profilon) 2022-oktobro-20 14:09:02

@SlavikDze Mi pensas, ke vi kredis je kontraŭturka propagando.
Ekzemple, la genocido de armenoj ne ekzistas. Malvola migrigi de armenoj ekzistas. Mi ne diras "migrigi ilin estis vera". Sed, por diskuti historian eventon, necesas ĝuste nomi ĝin.

Turkoj ne estas anĝeloj. Ili ne estas monstroj. Rusoj ankaŭ ne estas anĝeloj aŭ monstroj. Neniu nacio estas senkulpa, sed ankaŭ la diablo.

Efektive, kiam mi diris "Mi ŝatas la slavojn", mi parolis por mi mem. Mi aŭskultas rusajn kantojn, mi legas rusan literaturon... Tiusence.

GoofyLorelei (Montri la profilon) 2022-oktobro-21 21:54:42

SlavikDze, mi shategas vian originalan afishon. Interesaj opinioj pri malsamaj specoj de etnismo kaj rasismo, kaj la efiko de ekonomiko al etnismo kaj rasismo.

Kaj ghi pensigas min pri la monda ekonomiko hodiau, post Europo eltiris richajhojn el Ĉinio, Indio, Afriko, kaj la plejparto de Ameriko. La gravaj pekoj de la paseo kreis senegalan mondon, kaj nun kion ni devas fari?

GoofyLorelei (Montri la profilon) 2022-oktobro-21 23:04:36

Karaj homoj, ni devas interparoli pli bone. Kiam ni malkonsentas, kiam ni parolas pri doloraj temoj, ni devas elimini antaŭjuĝon, diri la veron pri historio, kaj esti ghentile kaj bonkore.

Novatago, manifestu pli respekton al aliaj homoj. Se vi ne interesighas pri diskuto, ne partoprenu. Vi nur volis doni vian opinion sen plia diskuto? Ne. Tio ne estas kiel diskutoj funkcias. Kaj se vi volas malkonsenti kun iu, faru ghin sen moki la homon.

SlavikDze, ne estas justa por kondamni unu personon char shi estas membro de etna grupo. Mi povas vidi ke via doloro estas forta. La pekoj, kiujn vi priskribis, estis teruraj. Sed acimatriyarka estas unu homo. Shi ne mortigis armenojn au slavojn. Kaj, kiel shi diris, neniu nacio (au etna grupo) estas chiuj angheloj au chiuj monstroj. Chu vi insultos min char mi estas usona? Se ne, kial ne? Usonanoj faris terurajn agojn! Kaj ni faras terurajn agojn ankorau. Chu vi insultos chiun francon kiu afishas chi tie? Chiun germanon? Chiun ruson? Vi estis ghentile kun novatago, ech post li estis tre malghentile. Chu hispanoj estas senkulpaj? Chiu etna grupo faris terurajn agojn. Slavoj ankau. Chu mi malghustas?

Acimatriyarka, mi shategas tion, kion vi diris, pri shati slavan kulturon, kaj pri chiu nacio esti nek angheloj nek monstroj. Kaj mi shategas kiel ghentile kaj bonkore vi parolis, ec post SlavikDze insultis vin. Tamen, mi devas diri al vi ke la genocido de armenoj ja okazis. Ghi estas bone dokumentita, historia fakto, kaj mi konas armenojn. Ne forneu ilian doloron. Vi povas esti fiera pri la bonaj agoj de turkoj sen kashi la malbonajn agojn. Ni devas diri la veron pri historio.

Dankon por legi. Interparolu pli bone.

Reen al la supro