Al la enhavo

Ankaux

de Altebrilas, 2022-junio-23

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-23 23:12:53

Mi havas ankaux katon (krom hundo)

Ankaux mi (krom mia najbaro) havas katon

Kiel fakuloj pri E-gramatiko analizas tiujn frazojn? Kiu estas vortkategorio de "ankaux "?
Cxu gxi estas adverbo? Tiukaze kial gxi estas ligita al nomo, kaj ne al verbo aux adjektivo?

Cxu "krom" estas prepozicio aux konjunkcio? Cxu en la unua frazo oni devas havi "(?)krom hundon"

Ne por komencantoj - escepte gramatikemegaj!

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-24 06:48:23

ankaŭ - en la pola ĝi estas partikulo inkluzivanta. Oni povas anstataŭgi ĝin per kaj kaj krome. Tiel:

Mi havas ankaŭ katon = Kaj katon mi havas = Krome mi havas katon.

Mi pensas ke la frazoj estas ĝustaj ankaŭ en Esperanto.

En E. (laŭ PMEG) ĝi estas e-vorteca vorteto.

Ĉu en la franca estas ĝustaj (laŭ Google translate):

J'ai aussi un chat.
Et j'ai un chat.
En plus, j'ai un chat.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-24 11:10:13

Jes, ili estas korektaj.

J'ai aussi un chat. Mi havas ankaux katon

Et j'ai un chat. Kaj mi havas katon (aldone al jam elvokitaj bestoj, problemoj, advantagxoj, ecoj, ks.)

En plus, j'ai un chat. Plie, mi havas katon.

Cxu pmeg klarigas kio estas e-vorteco?

Mankas Chomsky-a analizo pri vortkategorioj en esperanto kaj iliaj kombinajxoj.

Adverboj estas cxioajnujo, kien oni metas cxiujn vortojn, kiujn oni ne povas meti aliien.

Ankaux la vortetoj aux partikloj kiel mem, cxi, ajn, kiuj modifas la signifon de gramatikaj vortetoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-24 13:48:58

Dankon Altebrilas por lancxi cxi temon. Dankon al StefKo por partopreno.

Mi ne interesuxas vortkategoriojn, sed cxefe transformojn inter vortoj.

Ekze,
Kio povas transformi KAJn ANKAUX, KROM aux KUN? Mi jam parolis pri transformo inter SEN kaj NE (dauxrigote).

En la familio de KAJ estas ankaux/kaj/krome KUN.
1.
se
KROME = ANKAUX?
kaj
ANKAUXE = KROM?
kaj
KAJ = ANKAUX
den
KAJE = KROM?

2.
en la euxska
kanti kaj = pro kanti.
mi intencas postvorton KAJ = ??

se
antauxvorto KAJ = ANKAUX
den
postvorto KAJ = KROM?

"mi ludas kaj gitaron" okej.
"mi ludas gitaron kaj" = "mi ludas ne nur gitaron"

mi komprenas ke
dubraka KAJ igxas unubrakaj ANKAUX kaj KROM kaj?

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-24 13:59:20

PMEG:
Vortetoj
Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn,
gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn: (...)
E-vortecaj vortetoj - la nocio sencas same kiel E-ecaj vortetoj. Ili rolas en frazo kvazaŭ ili estus E-vortoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-24 22:50:22

Kio estas baza ideo? Cxu "kvankam" aux "po" estas pli baza ol "kato" aux "panjo" ? Tiu nocio aspektas subjektive kaj malprecize.

Laux mi estas leksikaj kaj gramatikaj vortoj. Mi nomas la lastajn tiel, cxar ili aperas en gramatikoj kaj estas en limigita nombro.

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-25 13:39:14

Altebrilas:Kio estas baza ideo? Cxu "kvankam" aux "po" estas pli baza ol "kato" aux "panjo" ? Tiu nocio aspektas subjektive kaj malprecize.

Laux mi estas leksikaj kaj gramatikaj vortoj. Mi nomas la lastajn tiel, cxar ili aperas en gramatikoj kaj estas en limigita nombro.
El PMEG:
Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉeffrazan ideon.
Plue estas unu paĝo de la klarigo. Ĉu tio senco ne estas precize difinita?

En la pola choć, chociaż (esp. kvankam) rolas duoble: kiel partikulo kaj konjunkcio. Oni nomas ĝin: subordigilo (konjunkcio suborordigita) allasanta(?) kaj partikulo fortiga.

Kia estas ties analogaĵo en la franca? Google translate skribas: cependant, bien que. Kiel vi nomas ilin? Ĉu esperanta senco de kvankam estas alia?

Po - en la pola ankaŭ ekzistas po kaj sencas same kiel esperanta po. Oni nomas ĝin prepozicio, sed en la pola ĝi havas pli multajn funkciojn kiuj parte rilatas al esperantaj prepozicioj post, sur, en, ktp..

Metsis (Montri la profilon) 2022-junio-25 19:11:54

"Krom" estas prepozicio aŭ rolvorteto, kiu montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Ĝi povas roli kiel escepta "krom" aŭ aldona "krom". "Krom" estas ankaŭ morfemo en la "aldona" rolo. Legu pli en PMEG.

Ĉiuj jenaj ekzemploj estas Zamenhofaj.

Escepta krom

Escepta "krom" montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

En pozitiva frazo la senco de escepta "krom" estas negativa, ekskluziva.

● Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. = Petro ne estis tie.

En negativa frazo la senco de escepta krom estas pozitiva, inkluziva.

● La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. = Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

En tiaj frazoj troviĝas nea vorto kiel "ne", iu el la neni-tabelvortoj aŭ "sen" (substrekigita supre).

Aldona krom

Aldona "krom" montras ion, kio ja validas.

● Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.

En tiaj frazoj troviĝas vortoj kiel "ankaŭ, alia, ankoraŭ, eĉ" (substrekigita supre).

Risko de miskompreno

Ekzistas risko de miskompreno, se la frazo estas pozitiva sed mankas iu el tiuj lastmenciitaj vortoj ("ankaŭ…"). Pli pri tiu temo en PMEG.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-26 13:59:09

Mi pardonpetas, mi forgesis citilojn.

Kio estas "baza ideo"? Estas gxia difino, kiun mi petis. Kompreneble, difino de "po" aux "kvankam" estas facile trovebla.

En la franca :
Cependant : tamen, adverbo
Malgré : malgraux, prepozicio
Bien que, Quoique : kvankam, subjunkcio (fr. Conjonction de subordination)
("*Malgré que " estas evitinda kiel subjunkcio)

Notinde, ke en eo unu radiko suficxus: malgrauxe, malgraux, malgraux ke

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-26 14:21:15

Metsis:"Krom" estas prepozicio aŭ rolvorteto, kiu montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Ĝi povas roli kiel escepta "krom" aŭ aldona "krom". "Krom" estas ankaŭ morfemo en la "aldona" rolo. Legu pli en PMEG.

Ĉiuj jenaj ekzemploj estas Zamenhofaj.

Escepta krom

Escepta "krom" montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

En pozitiva frazo la senco de escepta "krom" estas negativa, ekskluziva.

● Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro (Z). = Petro ne estis tie.

En negativa frazo la senco de escepta krom estas pozitiva, inkluziva.

● La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. = Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

En tiaj frazoj troviĝas nea vorto kiel "ne", iu el la neni-tabelvortoj aŭ "sen" (substrekigita supre).

Aldona krom

Aldona "krom" montras ion, kio ja validas.

● Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.

En tiaj frazoj troviĝas vortoj kiel "ankaŭ, alia, ankoraŭ, eĉ" (substrekigita supre).

Risko de miskompreno

Ekzistas risko de miskompreno, sed la frazo estas pozitiva sed mankas iu el tiuj lastmenciitaj vortoj ("ankaŭ…"). Pli pri tiu temo en PMEG.
Laŭ mi, tiu blablabla pri KROM estas tre perdiga!
Sufiĉus diri ke KROM estas adicia.

Reen al la supro