Al la enhavo

'vidvibraj okuloj' kion signifas?

de inpefess, 2022-junio-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

inpefess (Montri la profilon) 2022-junio-27 13:50:27

Mi legas nun la libron 'La Fermita Urbo' de István Nemere, kaj mi trovis la frazon 'vidvibraj okuloj', kaj mi ne povas ec de kunteksto elŝuti la precizan signifon. Ĉu iu povas min helpi?

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-27 15:42:02

Okuloj kiuj vibrigas vidon. Pro tiko, larmoj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-27 15:59:39

Placxus al mi legi viajn komentojn pri la romano.
Antauxdankon, inpefess.

Metsis (Montri la profilon) 2022-junio-28 05:18:02

Ĉar estas "vibraj" kaj ne "vibrigaj", la okuloj mem vibras, t.e. "iras kaj reiras trans fiksa punkto" (el PIV). Sed vi pravas, la esprimo estas konfuziva, ĉar miaopinie jam "vibraj okuloj" esprimas sencon, ke la okuloj vibras. Kion signifas la antaŭa parto "vido" ĉi tie? Unu ebla, sed ne verŝajna interpreto estas, ke la aŭtoro miksis la vorton kun la angla wide, larĝa. Alia eblo, kaj tio estas laŭ mi pli verŝajna, estas, ke la vorto "vido" estas nur por klarigi, ke la vido estas fiksita sur ion.

Ĉu vi povas montri pli da kunteksto?

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-28 06:01:25

vibra 1 Prezentanta vibrojn: vibra movado
vido 1 Unuopa ago de iu, kiu vidas
Se ni kunmetas la vortojn vido kaj vibro kie vido signifas agon, kion ni ricevas? Okuloj vibrantaj kiam ili vidas (rigardas)?

El PMEG:
Kombino aŭ priskribo?
Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj kun A-vorto kaj O-vorto:
(...)

Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu “hazarde” estas sovaĝa. Ĉu tio estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco, kiun karakterizas sovaĝeco.

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-02 11:46:42

Vidvibraj okuloj. La rigardo ne estis fiksa, sed saltis tien kaj re-en

Reen al la supro