Al la enhavo

Kiel mi povus akiri gxis 8000 vortojn en esperanto

de amigueo, 2022-julio-11

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-11 12:23:09

Cxu vi konas metodojn?

Plibone se lerno malpezigas kaj gxojigas la lernanton!

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-11 21:40:54

Cxu vi enkalkulas tiujn, kiujn vi inventis?

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-12 07:52:27

Eble en aliaj lingvoj plie gravas, kiom da vortoj vi akiras, sed en Esperanto estas alie. Laŭ la Zagreba metodo sufiĉas ĉ. 500 morfemoj plus la pre- kaj postfiksoj. Per tiuj 500 radikoj vi jam povas esprimi multajn aferojn. Ne kredu nur min, sed konatiĝu kun la tekstoj en UEA-facila.

Kion mi trovas zorgigema, estas, ke estas parolantoj, kiuj ne uzas sufiĉe simplan lingvon, por ke ĉiuj komprenu ilian mesaĝon, sed anstataŭe klopodas esprimi sin tro komplike. Kvazaŭ la maniero esprimi ion estus pli valora ol la mesaĝo mem.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-12 12:31:27

Mi estas tute favora al la "bona lingvo" de Claude Piron.

Mi ecx sxatus, ke oni kreu, en tiu forumo, fadenon por traduki "bonesperanten" tekstojn senutile komplikajn aux uzantajn rarajn radikojn.

Tio povas funkcii kiel konkurso, kaj trajnilo por verki tekstojn facile kompreneblaj por komencantoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-12 16:49:19

Altebrilas:Mi estas tute favora al la "bona lingvo" de Claude Piron.

Mi ecx sxatus, ke oni kreu, en tiu forumo, fadenon por traduki "bonesperanten" tekstojn senutile komplikajn aux uzantajn rarajn radikojn.

Tio povas funkcii kiel konkurso, kaj trajnilo por verki tekstojn facile kompreneblaj por komencantoj.
Mi apogas tiun iniciaton. MAL anstataŭas milojn de radikoj, kaj analoge, pli inteligenta kombino de radikoj anstataŭas milojn de radikoj.

Por bone konservi larĝan vortstokon, oni bezonas stilon. Ekz ne ripeti saman vorton en unu paragrafo. Esperanto povas tion imiti per diversa kombino de radikoj, ĉiam estas pluraj manieroj diri ion, kaj ĉiuj nuance malsamaj. Kiam vi estas politikisto, nuancoj plej gravas.

Parafrazi, parateksti, tio estas la baza ludo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-12 22:22:09

MAL ne anstatauxas tiujn radikojn, gxi nur igas ilin ne nepraj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-15 18:28:13

Mi pensas ke ĉi temo estas profunde ligita al temo lerni vortaron sisteme,
ne hazarde dum legado per konteksto aŭ per vortarkonsulto,
sed sisteme.

Mi vizitis babadum.com. Oni povas tie lerni (ĉu lerni?) 1500 vortojn, per diversaj perbildaj ludoj.
Oni ne trovas frazojn tie, nur na substantivoj, adjektivoj, verboj. Lerni parkere listojn de vortoj, ne estas facile nek utile por komunike.
Sed tio taŭga por homo povas esti maltaŭga por alia.

Ĉu estas sistemo aŭ metodo kiu helpas akiri 8000, 16000 vortojn en esperanto?

Mi malŝatas babaduman metodon ĉar ĝi implicas multajn ripetojn ĝis la fina venko aŭ enmemorigo.
Oni maŝinigas cerbon. Sed, ne estas ununura maniero utiligi la metodon babadum.
Iu rekomendis uzi ĝin nur 3-5 minutojn ĉiutage, ne plu, kaj ne klopodi aŭ strebi lerni. Nur pura amuziĝo.

Kiam mi trovas vorton Schüssel 10 fojojn jam, kaj mi ankoraŭ ne ellernis ĝin, tio malstimulas min.
Tio instigas min repensi mian metodon uzi babadum.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-15 18:36:04

Imagu ke memoro estas maŝino, kaj ĝi havas diversajn procesojn. Oni uzas ĝin intuicie, kaj multfoje oni misuzas ĝin.
Resume, oni laboras kontraŭ sia propra maŝino enmemorigi, elmemorigi kaj forgesi.

La identeco de ciu homo multe dependas de memoro. Se memoraĵo malaperas, identeco ŝanĝiĝas, se memoraĵo aperas, identeco ŝanĝiĝas.
Kutimo ankaŭ estas memoraĵo. Eĉ maniero manaĝeri memoron estas kutimo aŭ kapablo, do memoraĵo.

Mi volas neripeti Schüssel ankoraŭ kelkajn fojojn antaŭ enmemorigo aŭ rezigno. Kion mi povus provi?

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-16 13:02:44

Ĉu vi enkalkulas tiujn, kiujn vi inventis?
Bone dirite, Altebrilas.

Kial li sin ĝenu per lernado de vortoj kiuj jam ekzistas en Esperanto (aŭ estas korekte formitaj laŭ la reguloj), kiam li jam (tro) senĝene uzas siajn proprajn ne-Esperantajn inventaĵojn?

Tamen, eble, Amigueo finfine volas fariĝi Esperantisto.

Kaj finfine li decidis rezigni pri la torento da sensencaĵoj, per kiu li perverse bombardas la Forumon - penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al tordiĝoj de lia menso.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-16 13:36:33

Mi petas vian helpon:
Kiel vi difinfas "vorto"n en via denasklingvo?
Kiel vi kalkulas vortojn ?
Ĉu diferencaj formoj de sama koncepto kalkuliĝas kiel unu vorto aŭ pluraj vortoj ?
Ekzemple, en la hispana lingvo, ĉu "comer" "como" "comiste" "comieran"... estas unu vorto aŭ pluraj vortoj ?

Reen al la supro