Al la enhavo

Sia aŭ Lia?

de sudanglo, 2022-julio-21

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-25 22:32:37

La frazo #4 estas korekta en la franca:elle parle de mourir. Sed la pronomo si estas evitinda, des pli oni ne scias kiun rolon gxi havas en la frazo.

#1 aspektas nekorekte.

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2022-julio-26 08:50:56

sudanglo:Antaŭnelonge, verkante foruman mesaĝon mi unue uzis sia, sed poste redaktis tion al lia.

La koncerna frazo estis - Kaj finfine li decidis rezigni pri la torento da sensencaĵoj, per kiu li perverse bombardas la Forumon - penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al la tordiĝoj de lia menso.

Karaj forumanoj, kion diras via lingvosento pri tio? Per kiu argumento vi pravigus liasia.
Interese! Tio ŝajnas simila al la PMEG ekzemplo:
Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Ĉi tie siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.
Tiam oni uzas "sia" ĉar:
[...] ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta frazparto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj [...]
Mi pensas ke la "-iĝ" afikso ankoraǔ ne specifas efektive la subjekton, do, eble oni povas apliki la saman rezonon por "sia" en via ekzemplo?

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-26 10:01:21

Redaktita 2022-07-28

StefKo:Du ekzemploj:

1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro morto de ??? patro.
2. Petro havis la patron. La patro mortis, do Petro ploras pro morto de ??? patro.

Kiujn pronomojn vi uzos?
Eble mi eraras, sed…

2. La subjekto de la dua frazo en la dua kompleksa frazo ("do Petro ploras…") estas Petro. Ĉar temas pri morto de la patro de Petro, de la subjekto, oni diru "sia".
 
      2. Petro havis la patron. La patro mortis, do Petro ploras pro morto de sia patro.

1. Tio estas pli malfacila el la du ekzemploj. La dua kompleksa frazo ("Johano ploras…") havas la sekvan strukturon:

      (Johano + senca objekto "morto de la patro") kaj (Petro + senca objekto "morto de la patro")

en kiuj temas pri la unu kaj sama patro. Por indiki la objekton de antaŭa frazo oni uzas la tabelvortojn "tiu, tio" aŭ ĉi-okaze "ties".
 
      1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro ties morto.

Notu, por pli klare montri ke temas pri du ĉeffrazoj kun malsamaj subjektoj, mi preferas, ke oni uzu komon, alivorte skribu "…de sia patro, kaj ankaŭ Petro…"

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-26 13:22:41

Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.
Yes Eldanar, in that case the subject is missing (we don't know who is doing the carrying) though it is unlikely that the Ŝi who is doing the observing is also the one doing the carrying.

PMEG's argument has some force because she could easily be watching the enportado of someone else's luggage.

But we certainly know the subject of the tordiĝado. The 'de' has a different function in the two sentences. This becomes immediately clear when we expand to a subfrazo containing a verb. iu enportis la kofrojn (object) versus lia menso (subject) tordiĝas.

Now since even S-ro A wouldn't be so perverse as to want to adapt Esperanto to the twisted nature of somebody else's mind, I think the argument from clarity (to avoid the risk of miscomprehension) carries little weight.

Actually I think that the section of PMEG which you have picked up on is not the most relevant.

Perhaps, and I only say perhaps, PMEG's advice is to be found in the Sia section Perverba priskribo.PMEG says there En perverba priskribo de objekto la uzo estas tamen varia, kaj la reguloj ne estas tute fiksitaj.

I haven't got the answer as to why I was prompted to change sia to lia. I was just guided by my own lingvo-sento.

I was thinking something like - Li volas revizii kaj adapti Esperanton, ke ĝi estu konforma al lia (tordita) menso.

Posta skribo: eble la afero dependas de kio estas subkomprenata

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-27 11:25:54

Mi demandis pri la formo de la pronomoj ne pro nescio ĉar mi ne havas dubojn kiujn uzi en la frazoj.
Ĉu uzi TIES ĉu LIA? Mi preferas uzi en similaj frazoj LIA (la frazo 2).

Tion diras PMEG:
Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝiailia). Ties estas uzata ĉefe por almontri antaŭan subfrazon, aŭ kunlabore kun kies:

Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Ties montras la subjekton de la antaŭa kiu-frazo.
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ties almontras la antaŭan kies.

Ties estas ankaŭ uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj aŭ aferoj. Tiam prefere tio, kio antaŭe aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, ŝia, ĝia, dum alia persono, aĵo aŭ grupo estu reprezentata per ties:

La infano ludiŝ kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia kapo, lia kapo aŭ ŝia kapo.

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-28 08:01:49

StefKo:Mi demandis pri la formo de la pronomoj ne pro nescio ĉar mi ne havas dubojn kiujn uzi en la frazoj.
Ĉu uzi TIES ĉu LIA? Mi preferas uzi en similaj frazoj LIA (la frazo 2).
Ĉu vi miksis la nombrojn?

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-28 09:43:41

Metsis:
StefKo:Mi demandis pri la formo de la pronomoj ne pro nescio ĉar mi ne havas dubojn kiujn uzi en la frazoj.
Ĉu uzi TIES ĉu LIA? Mi preferas uzi en similaj frazoj LIA (la frazo 2).
Ĉu vi miksis la nombrojn?
Dankon, Metsis, vi pravas! Mi intermiksis la nombrojn. En la dua frazo, evidente ĝusta estas la pronomo SIA kaj en la unua - LIA.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-28 10:13:19

1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro morto de ties patro.
Cxu Petro priploras la morton de la avo de Johano?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-28 10:48:31

Altebrilas:
1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro morto de ties patro.
Cxu Petro priploras la morton de la avo de Johano?
("Johano ploras pro morto de plor-si-a patro"

Tiu estas simpla rimedo por klarigi subjekton si per verbo.)

Vi pravas, Altebrilas.
Avo de Johano!
Solvo:
"ankaŭ Petro ploras samtial/samproe/samkial"
"ankaŭ Petro ploras ankaux tial"

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-28 14:32:15

A k B estas amikoj. A priploras sian patron jxusmortinti.
Ankaux B priploras
a. sammorton
b. la morton de sia amikpatro.
c. kiel esprimi ke ili priploras samion sed malsamion cxar kialo de tiu sxajna koincido estas la rilato inter ili?
d. kondolence ankaux B priploras priamikan morton.

Reen al la supro