Al la enhavo

Sia aŭ Lia?

de sudanglo, 2022-julio-21

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-21 10:06:52

Antaŭnelonge, verkante foruman mesaĝon mi unue uzis sia, sed poste redaktis tion al lia.

La koncerna frazo estis - Kaj finfine li decidis rezigni pri la torento da sensencaĵoj, per kiu li perverse bombardas la Forumon - penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al la tordiĝoj de lia menso.

Karaj forumanoj, kion diras via lingvosento pri tio? Per kiu argumento vi pravigus liasia.

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-21 10:54:02

Ĉar la subjekto estas LI do "LI penas adapti ĝin (la lingvon) al la tordiĝoj de SIA menso"! Se oni uzus LIA, tio signifus ke temas pri menso de alia persono pri kiu ni nenion scias.

Kiel kuriozaĵo mi aldonas ke en la pola, por ĉiuj personoj oni uzas unu vorton - SIN (pole się). Nur se temas pri aliaj personoj oni uzas: MIN, VIN, SIN ... (pole: mnie, cię/ciebie, ...).
Esperante estus: mi lavas sin, vi lavas sin, li lavas sin, ...

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-21 11:24:33

Jes, tiel mi probable pensis, kaj pro tio unue elektis sia.

Sed Stefko, kio estas subjekto de la aga vorto tordiĝoj? Ĉu ne lia menso tordiĝas?

PMEG diras Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-21 11:38:56

sudanglo:Jes, tiel mi probable pensis, kaj pro tio unue elektis sia.

Sed Stefko, kio estas subjekto de la aga vorto tordiĝoj? Ĉu ne lia menso tordiĝas?

PMEG diras Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:
En la frazo ne estas tordiĝas sed tordiĝoj kaj tio ne estas predikato, do kia subjekto?

Ni mallongigu la frazon:

Li decidis rezigni pri la torento da sensencaĵoj, penante adapti ĝin (la lingvon) al la tordiĝoj de SIA (do de la persono, LI, kiu agas) menso.

Ĉu ĝi havas sencon? Jes!

Tiu ĉi problemo (uzado de la pronomoj refleksivaj) estas jam multfoje pridiskutita.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-21 11:42:10

"Kaj finfine li decidis rezigni pri la torento da sensencaĵoj, per kiu li perverse bombardas la Forumon - penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al la tordiĝoj de lia menso."

Tiu estas merita frazo. Mia sinteno estas:
"...penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al la trodiĝo de sia menso" kie Sl estas subjekto de frazo (ADAPTI).

Mi jam metis alian ekzemplon:
La reĝo ordonis servanton vesti sun (servanto vestu la reĝon kiu ordonis).

kaj: Sxi scias ke si eraras.

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-21 16:15:59

Mi samopinias kun Stefko: sia.

Jen mia analizo:

Mi reskribas la kompleksan frazon tiel, ke la simplaj frazoj estas videblaj. (Sudanglo, se vi permesas, mi ankaŭ ŝanĝus verbon en la unua frazo.)
  • Kaj finfine li decidis ĉesi torenti per sensencaĵoj,
  • per kiu li perverse bombardas la Forumon penante revizii la lingvon kaj adapti ĝin al la tordiĝoj de sia menso.
La unua estas ĉeffrazo kun la subjekto "li". La dua estas subfrazo kun la subjekto "li". Notu, ke Esperanto havas neniun regulon kiel interpreti, ĉu temas pri la sama "li". Ni nur supozas, ke estas tiel, kaj tio estas lingva kontrakto en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. (Bonvole, Amigueo, ne inventu ion.)

Kio eble kaŭzis la heziton, estas la longeco de la subfrazo, sed fakte post "per kiu" estas nur unu ne-infinitiva verbo, "bombardas". Tio estas la predikato de la frazo. La du aliaj verboj, "revizii" kaj "adapti", havas la saman subjekton ol la predikato de la frazo. Vi povas testi tion per demandi, kiu penas revizii kaj adapti.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-21 21:42:52

Laux la nuna modo de inkluziva skribado, kiu postulas, ke cxiu estu gramatike traktata laux siaj propraj deziroj - sub minaco de ofendigxo, estus logike uzi la posesivojn proponitajn de la interesulo.

Sensxerce, mi proponas alian ekzemplon:
Petro ploras pri la morto de sia patro
Cxu oni devas skribi "lia patro", pretekste ke ne estis Petro mem kiu mortis?

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-22 19:21:47

Du ekzemploj:

1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro morto de ??? patro.
2. Petro havis la patron. La patro mortis, do Petro ploras pro morto de ??? patro.

Kiujn pronomojn vi uzos?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-23 09:58:45

StefKo:Du ekzemploj:

1. Johano estas amiko de Petro. La patro de Johano mortis. Johano ploras pro morto de sia patro kaj ankaŭ Petro ploras pro morto de ??? patro.
2. Petro havis la patron. La patro mortis, do Petro ploras pro morto de ??? patro.

Kiujn pronomojn vi uzos?
...ankaŭ Petro ploras pro morto de siaamika patro.

Tamen mi komprenas la gxeneralan ideon:
...ankaŭ Petro ploras pro morto de empati-sia patro.

...Petro ploras pro morto de ankaux identigxsi (kiam poste ankaux sia amiko mortis).

(speciale por filmoj. Kia estas nia relato kun roluloj? Ili faras nin senti duamane!)

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-23 15:38:32

1. Petro ploras pri morti sia patro
2. Petro ploras pri la morto de sia patro
3. Sxi parolas pri sia morto.
4. Sxi parolas pri (si) morti.

Punktoj 1 kaj 4 lancxas alian temon.

Reen al la supro