Al la enhavo

Lernu-a gramatiko pri DA

de sudanglo, 2022-julio-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2022-julio-21 10:35:13

Mi trovis tie kondamnon pri uzo de DA.

Specife, la esprimo 'manko da'. Sed mi trovas tute ordinara Manko da mono estas la problemo

Cetere, ĝi plendas pri 'DA-ismo', dirante In spoken Esperanto, an incorrect usage of da has become widespread; it may be referred to as "da-ism". In this usage, da is not followed by an expression whose role it can mark.

Ekzemple - Ĉu vi volas akvon en via viskio. Dankon, iomete da.

Tio starigas filozofian problemon. Se io estas vaste uzata en la parolata lingvo, ĉu tio povas esti 'ne korekta'.

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-21 11:16:09

Se mi aŭdus la frazon: Dankon, iomete da kiel respondon al mia demando, mi komprenus ĝin tiel:

Dankon, iomete da akvo

Do en la frazo akvo estus subkomprenata sed la frazo devus havi ian kuntekston kiu permesus kompreni la subkomprenatan vorton. Tie ĉi ĝi havas tian kuntekston. La frazo povus esti pli mallonga, sen da: Dankon, iomete.

El PMEG:
Da-ismo
En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:
• *Mi havas multe da.*
• *Kiom da vi volas?*
Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.
• *Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.*
Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:
• Mi havas multe da mono. → *Mi havas multe da.*
• Kiom da viando vi volas? → *Kiom da vi volas?*
En la dua uzado via demando estas demando pri ĝusteco (ne korekteco!) de la subkompreno en lingvo parola - kiom da kaj kiam.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-21 13:54:10

Manko da mono, Seno da mono...
Ĉu DE estus pli aŭ ankaŭ ĝusta?

Mi observis la ĝeneraliĝon de uzo de DA kiam antaŭe oni uzis DE.
Ekz miliono de amikoj iĝis miliono da amikoj.

Ĉu Manko aŭ Seno implicas kvanton?
Abundo da akvo. Plejmulto da arboj. Malpermeso da bruo.

Manko si mono? Seno na mono?

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-21 14:33:50

Laŭ PMEG estas du kondiĉoj por uzi "da" (originala emfazo):
PMEG:
  • La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando “kiom?”.
  • La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.
Mi ĵus skribis en alian demandon ekzemplon, kiu montras, ke ambaŭ kondiĉoj devas validi.
  • La peco de kuko estas bona.
  • Mi vidis pecon da ĉielo.
Sed kiel PMEG konstatas, "manko" neniam esprimas neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron. Ĉi tial oni ĉiam diru "manko de".

Kiam temas pri da-ismo, mi samopinias kun Wennergren. Devas temi pri miskompreno, ke "da" iel apartenus al la antaŭa esprimo, ne al la posta. Eble helpas pensi, ke "da" estas prepozicia montrilo por partitivo.

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-21 14:34:15

Reen al la supro