Al la enhavo

Ĉu IGI SIN respondas al IĜI?

de StefKo, 2022-julio-27

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-31 14:08:18

StefKo:
amigueo:Estas analoge:
Mi sentas gaji
Mi sentas min gaji

Ĉu verbo SENTI malsame kondutas al VOLI?
El Lingvaj respondoj de L.Z.
Pri infinitivo post verbo.

Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple « mi amas danci »), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj « por », « antaŭ (ol) », « anstataŭ », kaj ke en ĉiuj okazoj. kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple : « li foriris, ne preminte lian manon » aŭ « sen premado de lia mano » anstataŭ « sen premi lian manon »). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.
Dankon StefKo

Eo evoluis kaj fine akceptis frazon Kanti sen respiri.
Mia demando estas pri malsamkonduto de infinitivo post verboj voli kaj auxdi.
1. Hi volas salti.
2. Ni auxdas salti.
Cxu la subkomprenataj subjektoj de salti estas malsamaj?
1. Hi volas sin salti.
2. Ni auxdas iun salti.

Reen al la supro