Al la enhavo

Ĉu IGI SIN respondas al IĜI?

de StefKo, 2022-julio-27

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-27 18:46:17

Mi tralegis la versaĵon De L. Z. Malamikeco de la nacioj

Malamikeco de la nacioj,
Falu, falu, jam temp' estas;
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas,


kaj turnis mian atenton al la vorto kununuigi sin.

Ĉu vi rimarkas nuancojn inter vortoj, ekz.: EKsidi, sidIĜi, sidIGi SIN?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-28 07:01:06

Aldonajxo. StefKo, bv konsideru cxu
estas rilato inter via demando dubo diskutigilo
kaj mia jen:
"senti sin grava = senti grava".
Cxu?

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-28 07:58:30

En la ĉapitro pri iĝ-verboj en PMEG Wennergen klarigas, ke malsimileco inter "sidiĝi" kaj "sidi sin/eksidi" aŭ "moviĝi" kaj "movi sin" estas, ke la iĝ-formoj principe diras nenion pri eventuala kaŭzanto de la ago, kvankam oni ofte subkomprenas, ke la aganto mem kaŭzas tion. Kontraŭe la aliaj formoj montras tion pli klare.

Mi ne certas, kiom da parolantoj scias pri tiu malsimileco, do povas esti, ke multaj uzas unu aŭ alian formon nur parkere.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-28 10:26:10

Cxu ne estas tutsimple cxar Zamenhof bezonis po ok silaboj en cxiu verso?

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-28 10:30:19

amigueo:Aldonajxo. StefKo, bv konsideru cxu
estas rilato inter via demando dubo diskutigilo
kaj mia jen:
"senti sin grava = senti grava".
Cxu?
Vi havas en via nacia lingvo (la franca?) la vortojn sentir kaj se sentir, ĉu ne?
Kiam ni uzas senti, la stimulo, impulso, motivo, sensaĵo alvenas al nia cerbo el ekstero. La faktoroj kaŭzantaj senton estas, en certa grado objektivaj. Aliajn homojn, probable, ankaŭ stimulos la faktorojn. Kaze de la formo refleksiva, la senso kreiĝas ene de nia cerbo, do estas, en certa grado, malobjektiva. Tiuj faktoroj povas ne stimuli aliajn homojn. En iliaj cerboj ne kreiĝos la samaj sentoj.

Senti grava

Senti estas verbo transitiva (oni sentas ion), do devas esti senti gravan. Se vi uzas senti grava, tio aspektas ero de ia frazo, kvazaŭ la frazo estus subkomprenata, ekz. Mi sentas ke vi estas grava persono.

Senti sin grava

Senti sin estas verbo refleksiva. La komplemento, objekto de la ago senti estas si (en tiu ĉi kazo). En aliaj kazoj estas aliaj: Vi sentas vin, mi sentas min, k.t.p. Kiam mi diras: Mi sentas min grava tio signifas ke mi havas la senton, mi rigardas min kiel ia persono grava, malgraŭ aliaj povas pensi alie.

Do viaj frazoj ne estas samaj.

Tiel mi pensas.

Estus io alia se vi demandus, kia estas diferenco inter la frazoj:

Mi sentas ke mi estas grava kaj
Mi sentas min grava

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-28 19:36:00

Mi trovis respondon de L. Zamenhof(!) al mia demando (en “Lingvaj respondoj”):
Pri ≪SIDIĜI≫ KAJ ≪EKSIDI≫.

Vi estas prava: anstataŭ ≪sidiĝu≫ estus pli bone diri ≪sidigu vin≫ aŭ ≪eksidu≫; tamen ĉar la formo ≪sidiĝu≫ jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperanlistoj, tial ĝi fariĝis jam ≪esperantismo≫ kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, – en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.

Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-28 22:29:37

StefKo:
Senti grava
Estas analoge:
Mi sentas gaji
Mi sentas min gaji

Cxu verbo SENTI malsame kondutas al VOLI?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-29 11:33:26

igi sin vs igxi.

-ug/-ugx por signifi intenco/senintenco
estus komplemente de igi sin vs igxi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-29 12:31:51

Se vi multobligas afiksojn, vi malsimpligas la lingvon, cxar lernantoj devas parkerigi pli da elementoj (t.e. formon kaj signifon) por kompreni parolantojn.

Tio ja ebligas pli mallongajn frazojn, sed pro la pliofteco de miskomprenoj, ili devas esti ripetitaj kaj klarigitaj.

Finfine, ne certas, ke estus malpli da klopodo, ecx por la parolanto.

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-31 12:25:56

amigueo:
StefKo:Senti grava
Estas analoge:
Mi sentas gaji
Mi sentas min gaji

Ĉu verbo SENTI malsame kondutas al VOLI?
El Lingvaj respondoj de L.Z.
Pri infinitivo post verbo.

Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple « mi amas danci »), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj « por », « antaŭ (ol) », « anstataŭ », kaj ke en ĉiuj okazoj. kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple : « li foriris, ne preminte lian manon » aŭ « sen premado de lia mano » anstataŭ « sen premi lian manon »). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.

Reen al la supro