Al la enhavo

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

de 呼格吉勒图, 2022-julio-30

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-18 23:09:21

Japanaj popolrakontoj (10):

La dio kiu konektis inon kaj viron en paron.

Antaŭlonge, la dio Izumo-no-Kamisama 出雲の神様 estis fama.
La dio Izumo-no-Kamisama estis okupita ekde mateno ĝis vespero, kaj konektis miloj da inoj kaj viroj en paroj. Ĉiumatene, li cerbumis "la filo de ĉi familio, havas bonan personecon, do li estas taŭga por la filino de tiu familio. Dum, la filo de ĉi tiu familio estis riĉa, do li taŭgas por filino de malriĉa familio." ktp. En tagmezo, li iĝis senpacienca, kaj ĝis vespero, li konektis tute laŭvole kaj hazarde, sen pripenso. Do la paroj kiujn la dio Izumo konektas matene, ĝenerale povas vivi kune ĝis morto, tamen la paroj kiujn la dio Izumo konektas vespere, ofte divorcas.

La dio ankaŭ havas filinon kaj jam tridek jaraĝa ĉijare. Sed neniu petis edziĝi kun ŝi ankoraŭ. Do la filino plendis :"paĉjo, ĉu via filino estus malpli grava ol aliuloj ? Bonvolu konekti min kun iu bona viro. " Sed la dio Izumo respondis, "pardonon, fakte mi jam elektis por vi vian edzon, sed mi elektis vespere, kion mi ne kuraĝis diri al vi. "

La filino kriis, "bonvolu diri al vi kie li estas. Mi ĉiuokaze edziniĝos kun li, kvankam li estis elektita vespere. Kiu kaj kie li estas ?" "Bone. Mi promesas. Li estas malriĉulo kiu brulias lignokarbon en monto." "bone, komprenite. Mi iros al li malgraŭ la longdistanco kaj lia malriĉeco" dirinte tion, la filino pakis sian pakaĵojn, kaj ekvojaĝis.

Multajn tagojn poste, la filino alvenis al la malriĉa karbon-brulanta laboristo."mi estas tiu kiu estos via edzino. Lasu min loĝi ĉi tie." la malriĉulo surpriziĝis, aŭdinte la diron. "neeblas. Mi estis tre malriĉa; kaj vi estas tiom bela, vi devus edziniĝi kun pli bona viro."

La filino diris "ne gravas, ĉio estis decidita de la dio Izumo. Bonvolu permesi ke mi metu la pakaĵojn ĉi tie." kaj la filino iĝis la edzino de la malriĉulo.

Sed ĝuste pro du homoj nun en la domo, al ili pli mankis rizo. La edzino demandis "ne plu rizo, kion fari?" la edzo malĝoje respondis "nur toleru antaŭ ol la novaj karboj estos finigita. Ĉar ĉiun rizon mi akiris per karboj. "

La edzino elprenis erojn de oro, "aĉetu rizon per la oraj eroj." La edzo dubis, ĉar li ne rekonis ke la eroj estas oro. "kio ? ĉu ĉi tiuj eroj povas aĉeti rizon?"

Sed lia edizno diris tiel, kio montris ke eblas. Do li portis tiujn orajn erojn, malsuprenirante al la fundo de la monto. Sur la vojo al la merkato en urbeto, unu ero de oro falis en la riveron, kiam li transiris unu ponton. Li rigardis la riveron, kaj trovis ke multaj fiŝoj kiuj ŝajne pensis ke la ero estus manĝaĵo, luktis por la ero.

Al la edzo interesis tio. Li disĵetis erojn en la riveron.

La edzino vidis ke la edzo revenis sen rizo, diris kun demando, "kie estas rizo?" La edzo diris, "mi disĵetis la erojn al la fiŝoj sub la ponto." "kiel stulta vi estas! La eroj povas alporti al ni ĉion." la edzo respondis malgaje, "pardonon ke mi ĵetis vian aĵon. Sed, se tiuj flavaj aĵoj estas utilaj, mi ankaŭ posedas tiujn. Mi montros morgaŭ al vi."

la sekvantan tagon, ili iris al la karbejo de la edzo, trovante ke estis mino de oro, plena je oro. La edzino ege ĝojis, kaj diris al ŝia edzo "ĉi tiuj flavaj aĵoj nomiĝas oro, kiu povas alporti ĉion en la mondo al ni !" Ekde tiam, ili iĝis riĉaj kaj ne plu vivis kiel karbo-laboristo.

Do eĉ la paroj kiujn la dio konektis vespere, ankaŭ povas vivi feliĉe, se ili ne abandonas unu la alian senpacience antaŭ ol la bona afero okazas.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-19 22:09:01

Japanaj popolrakontoj (11):

Kiŝitigarbhoj kun ĉapelo

Antaŭlonge, loĝis geavoj, kiuj vivis per teksi ĉapelojn per bambuoj, kaj estis tre malriĉaj. Lastan tagon antaŭ la nova jaro en iu jaro, ili eĉ ne havis monon por aĉeti manĝaĵojn. Do la avo decidis vendi bambuajn ĉapelojn en la bazaro, kiu estis tre fore. Li marŝis tra la senhoma kampo, kaj fine atingis la bazaron, kiu estis plena je homoj.

Homoj estis okupitaj je aĉeti kaj prepari por la nova jaro. Do neniu aĉetis la ĉapelojn. Ĉar neniuj eliros dum la unua monato en la nova jaro, do ĉapeloj ne estis bezonotaj. La avo ne havis elekton sed revenis hejmen sen manĝaĵoj. Forlasinte la bazaron, neĝis. Kiam li denove trairis la kampon lace, li vidis ses statuojn de Kiŝitigarbhaj Bodhisattvoj, faritaj el ŝtonoj, sur kiuj estis dika neĝo. Li pensis ke "la Kiŝitigarbha Bodhisattvoj absolute sentis malvarmaj. ", viŝante la neĝon kaj metante la ĉapelojn ne venditajn sur la kapojn de la statuoj. Tamen mankis unu ĉapelo post li metis kvin, do li metis tiun kiun li surhavis sur sia kapo, sur la kapon de la sesa ŝtona statuo, kaj daŭrigis iri hejmen.

Aŭdinte la rakonton post kiam la avo atingis hejmen, la avino estis tre ĝoja: Vi faris bonan aferon al la budhisattvoj !" Tamen ĝuste pro ke la avo ne povis aĉeti manĝaĵojn el la bazaro, ili nur manĝis iom da rizo, kaj dormis.

Antaŭ tagiĝo en la sekvanta tago, oni frapis la pordon. La geavoj timis kaj treme malfermis la pordon. Konsterniĝante, ili vidis ke antaŭ la pordo estis rizo, vino, fiŝoj, ornamaĵoj por la nova jaro, novaj vestaĵoj, ktp. Ili rigardis antaŭen, ke ses budhisattvoj kun la ĉapeloj foriris fore.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-19 22:37:14

Japanaj popolrakontoj (12):

La koko kiu repagis por la helpo kun dankeco.

Antaŭlonge, unu maljuna monaĥo de iu templo revenis el ekstere per boato. Iunokte, li sonĝis ke unu koko petis helpon al li, "bonvolu aĉeti min per sesdek senn (unuo de mono, centono de jenn) kaj savu mian vivon! Ĉar mi estos mortigata kaj manĝata. "

Post la vekiĝo de la monaĥo, li pensis ke kiel stranga la sonĝo. "ĉu vere okazos tiu ?" Li diris al la juna monaĥo akompananta kun li, ke " jen estis mono, unu jenn. Aĉetu la kokon se vi vidos iun kunportantan kokon. " Post nelonge, la juna monaĥo kunportis kokon kaj 40 senn revenante. La monaĥo konsterniĝis pri la realiĝo de la sonĝo. Li donis la kokon al iu konata kaj petis ke li bredu ĝin, kaj revenis al la templo.

Post ok monatoj, la koko mortis. La monaĥo sonĝis denove en iu nokto, ke la koko diris al li "Dankon, majstro, ĝuste dank'al vi, mi povis vivi tiom longe. Kiel repago, mia animo protektos vin ĝis la 25a tago, en la sepa monato de la jaro kiam vi estos 75 jaraĝa. Vi ne mortos antaŭ tiu tago. "

La monaĥo vere vivis ĝis tiu tago, pace kaj sane. En tiu tago, li diris ke "ekde hodiaŭ, la koko ne plu protektos min. Eble mi mortos baldaŭ." Unu monaton poste, en la 25a tago de la oka monato de tiu jaro, la monaĥo forpasis.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-novembro-14 10:05:01

Japanaj popolrakontoj (13):

La simio kiu dankis pro esti helpita.

Antaŭ longatempo, estis unu servisto de la estro en Kyushyu, kies respondeco estis sendi leterojn kaj aliajn varojn laŭ la ordono de la estro. Kiam la estro akiris valoran tranĉilon de militisto, li ordonis ke la servisto alportu al la urbo Edo kaj suprendonis ĝin al la generalo.

Kiam la servisto atingis unu monton, li vidis ke aro de simioj blekis. Pensante "kio okazas?" li venis ĉe la maro.

"Oh, timiga !" li kriis, vidinte enorman polpon kiu kaptis unu simion. "mi helpu vin!" la servisto kriis kaj eltiris sian propran tranĉilon, kurante al la maro. Li tranĉis la polpon, kies haŭto tamen estis tre dura, kio damaĝis la tranĉilon. Li estis tre kolera, sed sentis senhelpata. Li abrupte rememoris ke li ankaŭ portis kun si la tranĉilon de militisto donitan de sia estro. Do li eltriris tiun, ensaltis en la maron, kaj sukcesis preni la simion el la polpo. Li tranĉis la polpon, sed surprizite la tranĉilo iĝis en duonojn. Li rapide eskapis el la maro kun la savita simio, kaj tute lacega.

"kion fari? mi damaĝis la tranĉilon de la estro!"
Tiam la simioj donis al li unu novan tranĉilon kaj blekis al li.
"Kial vi posedas tranĉilon? Strange! Sed ĉi tiu estas tre bona tranĉilo. " Do li preparis ekiri per ĉi tiu nova tranĉilo al la urbo Edo. Sed la simioj ne forlasis lin, tamen sekvis post li kviete.

Li rigardis al la simioj, kaj trovis ke la polpo sekrete alproksimiĝis al ili. Li tuj komprenis "la simioj volis ke mi mortigu la polpon per ĉi tiu tranĉilo!"

Do li denove ensaltis en la maron, kaj fine venkis per la nova tranĉilo. Onidire, ĉi tiu tranĉilo kiu estis suprendonita al la generalo, estis valoraĵo kun netaksebla valoro, heredita de la idoj de la generalo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-02 04:52:22

Japanaj popolrakontoj (14):

La kaptuko

Antaŭlonge, en vilaĝo kiu estis ĉirkaŭata de montoj, loĝis maljunulo, kiu ĉiutage tranĉis branĉojn de arboj sur monto.

Unutagon, la maljunulo finis sian laboron sur monto kaj reiris hejmen. Survoje, li trovis ke vulpo klopodis pluki frukton el arbo, sed malgraŭ lia klopodo, li malsukcesis.

"Lasu min helpi vin! Jen, manĝu!"
La vulpo dankis al la maljunulo kaj rigardis poste ke la maljunulo foriris.

Unutagon, la maljunulo aĉetis ion en la bazaro, kaj revenis hejmen malfrue. Li haste iris sur la malhela vojo, kie la vulpo atendis lin.

"ĉu vi estas tiu vulpo antaŭe?" Li demandis. Kaj ŝajne la vulpo ankaŭ svingis manojn al li.

Do la maljunulo sekvis la vulpon, kaj nelonge, ili alvenis la hejmon de la vulpo, kie nur loĝis patrino de la vulpo.

La vulpa patrino dankis al la maljunulo, kaj elprenis unu malnovan kaptukon.
"kiel malpura !" la maljunulo pensis. "sed mi akceptas, ĉar ĝi estas donacaĵo donata al mi."

Do la maljunulo akceptis la kaptukon malpuran kaj revenis hejmen.

La sekvan tagon, la maljunulo surmetis la kaptukon kaj tranĉis branĉojn sur monto. Abrupte, li aŭdis sonojn strangajn kiujn li neniam aŭdis:

"mia edzo, nur dormas ĉiutage, kaj nun dikiĝas. Li estas lacema kiam li flugas. "

La maljunulo pensis, kiu parolas ĉirkaŭe? Sed li ĉirkaŭrigardis, trovis neniun.

"mi aŭdis ke Yoshi malfortiĝas nuntempe." "tio estas pro ke li manĝis multe da fruktoj de arboj tieaj. " La maljunuloj denove aŭdis babilon. Sed li tute ne povis trovi la parolantojn.

Li serĉis ĉirkaŭ sia domo, sed neniun trovis. "ĉu tio estas pro la kaptuko?" Li demetis ĝin, kaj tute ne plu aŭdis la babilojn. Sed kiam li surmetis ĝin, li denove aŭdis babilojn de birdoj, bestoj, floroj kaj herboj. La maljunulo ĝojiĝis. Ekde tiam, li laboris pli ĝoje ol antaŭe, ĉar li povis aŭdi babilojn de animaloj. Li eĉ aŭdis la babilojn kaj la kantojn de vermoj kaj insektoj. Li ne plu sentis soleca.

Unutagon, li aŭdis ke du birdoj babilis pri tio, ke la filino de riĉulo malsaniĝis pro la arbo en la ĝardeno. "Ni flugu al la korto kaj demandu la arbon." la du birdoj diris.

La maljunulo aŭdis tion kaj haste iris al la domo de riĉulo. Li diris ke li povas kuraci la filinon kaj la riĉulo konsentis ke li loĝu en la stokejo por trovi kiu faris la filinon malsana.

Vespere, la maljunulo aŭdis ke la arbo plendis al aliaj arboj: "jes, mi faris ŝin malsana. Ĉar la riĉulo konstruis la stokejo ĉirkaŭ mia tailo, kio suferigas min. Do mi malbenis ke la filino malsaniĝu!"

La maljunulo aŭdis, kaj pensis :"jen la kialo! Do malkonstruu la stokejon kaj la filino estas savota. "

Sekvan tagon, li diris al la riĉulo ĉion, kaj la riĉulo decidis malkontrui la stokejon. La arbo denove resaniĝis, ankaŭ la filino de la riĉulo.

La riĉulo donacis multe da trezoroj al la maljunulo. Kaj por danki la vulpojn, la maljunulo aĉetis multe da manĝaĵoj kiujn ŝatas la vulpoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-februaro-11 04:07:41

【Suda Afriko】
Unkulunkulu, aŭ la tradicio de kreado de la Amazulu kaj aliaj triboj de la suda afriko.


Unkulunkulu estas ne plu konata. Li estas la unua homo kiu aperis en la komenco. Ni ne scias lian edzinon, kaj la prauloj ne diris al ni ke li havis edzinon.

Oni diris ke li sendis ĥameleonon, al kiu li diris "iru, ĥameleono, iru kaj diru: faru homojn ne morti." La ĥameleono ekiris, malrapide; ĝi iris pigre kaj prokraste sur la vojo, manĝante fruktojn de arbo, kies nomo estas Ubukvebezane.

Post longatempo, Unkulunkulu sendis lacerton post la ĥameleono, post kiam ĝi jam ekiris antaŭ longatempo. La lacerto iris rapide kun hasto, ĉar Unkulunkulu jam diris "Lacerto, kiam vi alvenas la celon, diru: faru homojn morti." Do la lacerto iris kaj diris "mi diras al vi, onidire, faru homojn morti." La lacerto revenis al Unkulunkulu, antaŭ ol la ĥameleono atingis sian celon.

Post longatempo, la ĥameleono alvenis kaj kriis "onidire, lasu homojn ne morti!" Sed homoj respondis "O! Ni aŭdis la diron de Abantu la lacerto, kiu diris al ni la vorton "onidire, lasu homojn morti!" Ni ne povas akcepti vian diron. Pro la diro de la lacerto, homoj mortos. "

Unkulunkulu donis al homoj Amatongon (la spirito de la mortintulo, la spirito eliĝanta kaj disiĝanta de la korpo). Li donis al ili kuracistojn por kuraci malsanojn, kaj futurodiristojn. Li donis al ili medikamentojn kuraci malsanojn kaŭzitajn de Itongo (la spirito kiu kaŭzis malsanojn.) Unkulunkulu diris, se persono estas influata de Itongo, vi rajtas mortigi kastritan bovidon, kaj laŭdi la Itongon. La influita persono resaniĝos."

Li diris, vi vidos ankaŭ, ke "nokte, vi sonĝos; la Itongo diros al vi kion ĝi deziras." Li diris, "ĝi ankaŭ diros al vi ke la kastrita bovido devintus esti mortigita."

La Itongo loĝas kun la bonega homo; li kiu sonĝas estas la estro de la vilaĝo. La itongo diris ke "vi mortigu kastritan bovidon, kaj la homo resaniĝos." La kastrita bovido kiu la Itongo menciis estas mortigita; kaj kvankam personoj pensis ke la homo estus mortonta, li resaniĝas, kaj klare ke la homo vere estis influata de la Itongo. La galveziko estas elprenita de la kastrita bovido, kaj la homo havas la galon ŝutitan sur lin. Ili donas laŭdon kaj diras, "por ke ni povus vidi ke tio estas pro Itongo, ni vidu tion ke li resaniĝas ĉiutage; kaj en la ĝustatempo de la tagiĝo de morgaŭ, manĝu viandon, tiel ni povas vidi ke tio estas Itongo. Aliflanke, ni ne povus agnoski en niaj koroj, ke tio estas Itongo. Ni povas diri, tio estas nur malsano. Neniu Itongo en lia korpo. Se ni vidas ke tio estas Itongo, ni povas vidi ĝin per lia resaniĝo, kaj tiel ni povas doni dankon. Kaj ni mortigos multajn bovojn, kaj laŭdos la Itongon, kaj vidas ke la Itongo de nia domo estas bona. "

Uguaise Mdunga (an Iliala).

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-februaro-11 09:25:01

【Suda Afriko】(2)
Unkulunkulu, aŭ la tradicio de kreado de la Amazulu kaj aliaj triboj de la suda afriko.


La maljunaj homoj diris ke Unkulunkulu estas la unua Umvelinqangi (elvenanto), pro ke ili diras ke li venis eksteren unue. Ili diras ke li estas la Uthlanga el kiu ĉiuj homoj elvenis. (Uthlanga estas unu de la tri nomoj de Unkulunkulu, kiu estas la Praulo aŭ praprapra...avo de ĉiuj homoj.) La maljunaj homoj diris ke Unkulunkulu kreis la unuan generacion de homoj antikvaj antaŭ longatempo. Post la morto de la unua generacio de la antikvuloj, restis tiuj kiuj estis naskitaj de tiuj en la unua generacio, nome, la gefiloj de la unua generacio, kiuj sciis la iniciaton de la mondo. Ili tamen ne sciis Unkulunkulu; ili ne vidis lin per siaj okuloj; ili aŭdis ke onidire Unkulunkulu ekzistis. Li aperis tie, el kie homoj venis el Uthlanga. Li naskis la antikvulojn antaŭ longatempo. Ili mortis kaj restigis siajn gefilojn, kiuj naskis aliajn kaj mortis. Tiel, ni aŭdis pri Unkulunkulu fine. Tio estas niaj antaŭuloj kiuj diris al ni la rakonton de Unkulunkulu kaj de la antikvuloj aŭ prauloj de antaŭlongatempo.

Diru al mi, ĉu iuj preĝas al Unkulunkulu nuntempe?

Neniu. Ili preĝas al la Amatongo; Ili admiras kaj honorigas ilin ke ili eblas reveni kaj savi ilin.

Kiu estas la Amatongo?

La Amadhlozi, homoj kiuj estas mortintaj; kiam ili mortis, ili ŝanĝiĝis denove kaj iĝis Amatongo, kaj rampis sur siaj abdomenoj. Kaj do la maljunaj homoj nomas mortintulon tiel iĝi Itongo. Ĝi estas nomita serpento; Inyandezulu estas la nomo de la serpento.

Kiam persono estas malsana, ili vizitas kuraciston diveni; kaj tio estas dirita," La Amatongo venis peti hejmbeston, ke kastrita bovido devus esti mortigota. " La viando de la mortigita bovido estas metata kune en dometo, kaj la Amatongo eble manĝas; La pordo estas fermita, kaj la homoj ne manĝu la viandon samtempe, sed en la sekvanta tago. En la vespero, knaboj dormas en la dometo kaj gardas la viandon. En la mateno, la viando estas bolita, kaj homoj kunvenas por manĝi la kapon. Ili poste disiras kaj revenas al siaj propraj vilaĝoj; kaj tiuj de la familio kie la bovido estis mortigita, restas. Kaj la brusto estas bolita, kiu estas manĝota de la estrinoj kaj de la anoj de la familio.

Ĉiuj ostoj de la bovido estas kolektataj, kaj la posedanto de la hejmbesto brulas ilin, kaj la sorĉistoj eble ne forprenas ilin, kaj aplikas medikamentojn al ili kaj vundas tiun kiu estis malsana antaŭe, kio faras lin denove malsana.

Reen al la supro