Al la enhavo

la bazaj informoj pri la tibeta, la mongola, la ujgura lingvoj.

de 呼格吉勒图, 2022-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-05 14:40:03

La tibeta lingvo
(1):

La tibeta lingvo apartenas al la sino-tibeta lingvofamilio, kaj ĉefe distribuiĝas en la tibeta aŭtonoma regiono, Siĉuan provinco, Yun'nan provinco, Ĉin'hai provinco kaj Gan'su provinco. 4,59 milionoj da uzantoj ekzistas, kaj antikva alfabeto kaj nekalkuleblaj tekstoj skribitaj en la tibeta restas.
Laŭ la esploro farita en la 50aj jaroj de la 20a jarcento, oni dividis la tibetan lingovn en tri dialektarojn:
1) dBus-gTsang dialektaro
2)Khams dialektaro
3)Amdo dialektaro.
La dBus-gTsang dialektaro vaste malsamas ol la Amdo dialektaro, kaj ne povas interŝanĝi unu kun la alia. Tamen, ene de la dialektaroj, la subdialektoj alte similas unu al la alia. Khams dialektaro pli similas al la dBus-gTsang dialektaro, kaj ambaŭ havas tonojn. Tamen ene de la Khams, subdialektoj havas relative pli grandan malsimilecon.

La valoro de studi la dialektojn de la tibeta profitas en multaj flankoj. La tibeta lingvo distribuiĝas en vasta regiono, kaj la distingo inter tiuj dialektoj estas granda. Do oni ne povas komuniki senbare kun ĉiuj tibetanoj nur per la Lhasa dialekto. Necesas ke ni mastru la distingon kaj similecon inter la Lhasa kaj aliaj dialektoj, por ke ni povos rapide kompreni la lokanan dialekton ekster la regiono Lhasa.

Ne estas la tielnomata norma tibeta lingvo. Kaj la aktuala skriba lingvo estas miksaĵo de la antikva skriba lingvo kun la aktuala parola lingvo. Por ke la tibeta kulturo povos pli bone disvastiĝi, estus pli bone ke oni promocias ke la skriba lingvo estas skribata laŭ la aktuala parola lingvo de la popoloj. Kaj por tio, oni devas plifortigi la esploron de la dialektoj , por provizii abundajn lingvajn materialojn por establi la komunan lingvon.

La dialektaro enhavas trajtojn de la antikva tibeta. Ekzemple, en la paŝtista areo, konserviĝas la aroj de konsonantoj, kiuj reprezentis la karakterizon de la antikva fonetiko. Alia ekzemple, la antikva vorto "bjis" (infano) konserviĝas en la ŝigatse kaj amdo dialektoj: en la ŝigatse dialekto, ĝi estas phi/sa\, kaj en la amdo, estas cha-ji, tamen en aliaj regionaj dialektoj jam malaperis la vorto. Gramatike, la vorto kiu estis uzata por esprimi "igi" en la antikva lingvo, "asuk"(nuna kaj futura tempo), "wjuk" (pasinta tempo), 'ĉuks"(imperativo) tute konserviĝas en la amdo dialekto, dum nur la "wjuk" en aliaj dialektoj. Ĉiuj ekzemploj estas valoraj materialoj por studi kadre de la kompara lingvistiko la dialektojn ene de la tibetan lingvo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-05 23:40:04

La tibeta lingvo
(2):
La dBus-gTsang dialektaro distribuiĝas en la dBus regiono kaj gTsang regiono en la Tibeta aŭtonoma regiono. Ĉi tiu ejo ne nur estas la origino de la tibeta etno, sed ankaŭ estis kaj estas la centro de la politiko, ekonomio, kulturo de la tibeta regiono.
La dBus-gTsang dialektaro distribuiĝas vaste, kaj havas multe da simileco kun aliaj dialektoj, kaj ankaŭ donas fortan influon al la moderna skriba tibeta lingvo. La nuna tibeta traduko, la verkado de literaturo, kaj la libroj eldonitaj de la ĉina etna eldonejo, preskaŭ surbaziĝas sur la dBus-gTsang dialektaro, ĉefe sur la Lhasa dialekto.
Ene de la dBus-gTsang dialektaro, la sub-dialektoj tre similas unu kun la aliaj, ne nur en fonetiko, sed ankaŭ en vortaro, gramatiko. Nur tre malmultaj malsamecoj inter ili. Kaj parolantoj de malsamaj sub-regionoj povas senbare interŝanĝi. Laŭ la malsameco, la dBus-gTsang dialektaro povas esti dividata en sub-grupojn: dBus sub-dialektaro kaj gTsang sub-dialektaro.
1) la dBus dialektaro:
en Lhasa, ponbu, sDot-lung-bDe-tsen, Maizhokunggar, Lhaĝali, zedang ktp.
2) la gTsang dialektaro:
en Shigatse, Gyangzê, Saga,Tingri ktp.

Respektive la Lhasa dialekto kaj la Shigatse dialekto estas la reprezentoj de la dBus kaj gTsang sub-dialektaroj, reprezentante la komunajn trajtojn de la dBus-gTsang dialektaro.
La ĝeneralaj komunaj trajtoj:

A. fonetiko de dBus-gTsang dialektaro:
1) la konsonantoj nur estas pli ol tridek. La Lhasa kaj la Shigatse nur havas 28 konsonantajn fonemojn, en kiuj ne estas aroj de konsonantoj, nur unuopaj konsonantoj. Kaj tiuj aroj de konsonantoj de la antikva epoko, jam estis simpligitaj al la unuopaj konsonantoj. Aŭ nur estas la fina konsonanto de vokaloj.
སྨན sman-----------------men--------------medikamento
མཚོ mtso----------------- tsho--------------maro
སྒྲ sgra------------------ĝa-----------------sono
ས་བཀྲ sa-bgra-------------sap\ĝa/ ----------mapo

La prefiksoj འ a kaj མ ma ankoraŭ estas prononcataj kiel nazaj konsonantoj en la sama loko en la buŝo, kiel la postaj konsonantoj kiuj tuj sekvas ilin, en kelkaj dBus sub-regionoj, tamen tute malaperas en la gTsang regiono.
ekzemple,
མགོ kapo
[dBus] ng-ko
[gTsang] ko

2) krom nazaj konsonantoj, konsonantoj ĉiuj estas senvoĉaj. En la antikva tibeta lingvo, la voĉaj konsonantoj ག ga ཇ ĝia ད da བ ba ཛ dza ཞ xia ཟ sa tute estiĝas senvoĉaj. Se estas prefiksoj aŭ superfiksoj, la konsonantoj estas prononcataj kiel ne-aspiritaj. Se ne estas prefiksoj aŭ superfiksoj, ĉiuj estas prononcataj kiel aspiritaj en gTsang regiono, dum kiel aŭ aspiritaj aŭ neaspiritaj en dBus regiono.
དགུ dgu---------ku--------------naŭ
རྗེས rĝjes-------ĝe--------------forgesi
རྡོ rdo---------to---------------ŝtono
བཟོ bzo--------so---------------fabriki
ཇ dza--------ĉa---------------teo
དེ de----------te---------------tiu
བལ་ bal--------pe---------------lano
3) en multaj regionoj ekzistas frikativoj prononcataj kiel la ĉina mandarena, q kaj j. Ili devenis el la antikva konsonantkombinoj ཀྱ གྱ ཁྱ.
དཀྱིལ dkjil --------ji ----------mezo
འཁྱགས akhjags--------qa aŭ qak --------malvarma
གྱང gjang-----------jiang------------ muro
4) la konsonantkombino སྲ sr ofte estas elparolata kiel frikativo, same kiel la esperanta Ĝ en dBus regiono, dum Ŝ en gTsang regiono.
སྲོག་srog ---------- so----------------vivo
བསྲེག་ bsreg-----------ĝa-------------bruli
སྲུང་srung ------------ĝung----------gardi
5) krom a i e u o kvin komunaj vokaloj inter la antikva kaj la moderna epokoj, ankaŭ estas ä ü ö, kiuj venis de "a u o" sekvataj de ད ས ལ ན.
སྐད་ skad.-----------kä----------sono
ལུད་lud ---------------lü------------sterko
ཚོས་ tsos--------------tsö----------pigmento
6) vokalokombinoj nur enhavas aŭ, iu, kiuj malofte aperas. Tamen en iuj dialektoj de gTsang regiono, ne nur aŭ, sed ankaŭ ua ktp, kaj pli ofte aperas.
7) ĉiuj regionoj preskaŭ havas m n ng p k l r, sep finojn, kiuj estas metataj post la vokaloj kaj kombinas kun la vokaloj, kio faras proksimume kvardek fonemojn.
8) ĉiuj regionoj havas tonojn por distingi homofonojn.Ekzemple, en la Lhasa dialekto, estas kvar tonoj, dum en Saĝa dialekto, estas kvin. La tonoj rilatas kun la longeco de la vokaloj, kaj kun la ekzisto de la finoj post la vokaloj. La longaj vokaloj ĝenerale aperas en horizonta tono, suprenirantaj tonoj, dum mallongaj vokaloj aperas en malsuprenirantaj tonoj kaj turnantaj tonoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-06 03:28:59

La tibeta lingvo
(3):

B. Vortaro de dBus-gTsang dialektaro
La bazaj manieroj de vortfarado kaj la bazaj vortaroj en la dialektoj de la tibeta, ĝenerale samas. Tamen ankoraŭ oni povas rimarki iujn lokajn trajtojn por la hostoriaj kialoj, ktp.

1) vortoj de la sama origino, tamen havas lokajn elementoj en diferencaj dialektoj. Ekzemple, gTsang dialekto havas unikajn finaĵojn por indiki adjektivojn.
【Multa】
En Gyangze, མང་གེ
En Lhasa, མང་པོ
【granda】
En Gyangze,ཆེན་འདེ
En Lhasa, ཆེན་པོ
【ĝoja】
En Gyangze,སྐྱིད་ད
En Lhasa, སྐྱིད་པོ

En la Lhasa dialekto, la finaĵo མཁན post la verbo esprimas la aganton, dum la ཡག esprimas aĵon de la verbo.
Ekzemple,
ཟ་མཁན manĝanto
འཐུང་མཁན trinkanto
ཟ་ཡག manĝaĵo
འཐུང་ཡག trinkaĵo
Post la substantivoj, oni povas aldoni nedifinitajn elementojn བཏང བརྒྱབ་ བྱས ktp por fari verbojn, kaj la elementoj estas tre produktivaj. Ekzemple,
ཡིག་ཚད་བཏང ekzameni
ཡར་རགྱས་བཏང plialtigi
སློབ་སྦྱོང་བྱས lerni
ངོ་སྤྲོད་བྱས prezenti

2) estas lokaj vortoj kiuj ne havas komunan devenon kun la ekvivalentoj de la aliaj dialektoj. Aŭ en aliaj dialektoj tute ne ekzistas la samaj konceptoj. Ekzemple,
tiuj kiuj havas komunan originon.
ཁ་ལག་ manĝaĵo
ཨ་མཆོག orelo
ལྷགས་པ vento
ཨ་ར barbo
འཁྲབ danci
བཞོན rajdi
པོའོ avo
མཐོང vidi

Tiuj kiuj ne havas komunan originon.
【iometa】
En Lhasa, ཏོག་ཙ
En Ŝighatse, ཉམ་ཙ
【tre】
En Lhasa, ཞེ་དྲགས
En Ŝighatse, ཡོ་རལངས
【infano】
En Lhasa, ཕྲུ་གུ
En Ŝighatse, བི་ས
【timi】
En Lhasa, ཞེད
En Ŝighatse, བྲེད་

3) vortoj por esprimi respekton, estas multaj, kaj formas specialan vortsistemon. Homoj de aliaj dialektaroj ne povas kompreni la dBus-gTsang dialektaron, ĝuste pro ke ĝi havas komplikan sistemon de repektvortoj.
Laŭ la niveloj, la respektvortoj povas esti dividataj en du kategoriojn, la ordinara respekta, kaj la plej alta respekta. Ekzemple,
ཁ་ལག manĝaĵo
Ordinara:ཞལ་ལག་
La plejalta: གསོལ་ཚོགས

འགྲོ་ paŝi
Ordinara ཕེབས
La plej alta ཆོཔས་བསགྱུར་གནང

རོགས་རམ་བྱས helpi
Ordinara ཕྱག་རོགས་གནང
La plej alta སཀྱབས་འཇུག་གནང

ངོ་ཤེས koni
Ordinara ངོ་མཁྱེན
La plej alta ཞལ་ཚུགས

Laŭ la vortkategorioj, la respektvortoj ekzistas en substantivo, adjektivo, verbo, kaj pronomo.

Kapo མགོ དབུ
Mano ལག་པ ཕྱག

Vi ཁྱོད ཁྱེད
Li ཁོ ཁོང

Diri བཤད གསུང
Sidi བསྡད་ བཞུགས

Rapida མགྱོགས་པོ རྩོལ་པོ
Harmonia མཐུན་པོ ཐུགས་མཐུན་པོ

La respektvortoj aperis kaj progresis pro ke la antikva tibeta socio estis hierarkia. Sed en moderna epoko, la respektvortoj estas nur uzataj por esprimi respekton, amikecon ktp. Kaj ankaŭ multaj repektvortoj, speciale tiuj plejaltaj respektvortoj, preskaŭ ĉiuj malaperis.

4) pruntvortoj havas pli ol unu originon. La plej ĉefa estas la ĉina lingvo, kaj havas longan historion.
Pruntvortoj de pli frua epoko de la ĉina lingvo:
teo. ཇ
tablo ལཅོག་ཙེ
karoto ལ་ཕུག
bastoneto ཁོས་ཙེ
polvo ཕིན

Pruntvortoj de malpli frua epoko de la ĉina lingvo:
komunisma partio གུང་ཁྲན་ཏང
sekretario ཧྲུའུ་ཅི
profesoro ཅའོ་ཧྲུའུ་

Pruntvortoj de la mongola lingvo:
kuracisto ཨམ་ཆི
ĉaro tiranta de ĉevalo ཐེར་ཀེ

Pruntvortoj de la angla kaj hindustani lingvo.
danco སྒྲན་སི dance
bileto ཀྲི་ཀ་སི tickets
radio རས་ཀྲི radio
aŭto མོ་ཊ motor
trajno རིའི་ལི rail

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-07 01:51:58

La tibeta lingvo
(4):

C. gramatiko de dBus-gTsang dialektaro
La ĝeneralaj trajtoj kaj malsamaj diferencoj en gramatiko de la dBus-gTsang dialektaro.

1) la pluralo de la substantivo kaj la pronomo. La substantivoj indikantaj homojn, uzas ཚོ por esprimi pluralon. Kaj en gTsang dialektoj, oni ankaŭ povas uzi གྲལ་

བཟོ་པ་ཚོ laboristoj
སློབ་གྲ་བ་ཚོ studentoj
གྲོགས་པོ་ཚོ amikoj

En gTsang dialektoj, oni rajtas senpere aldoni la pluralajn finaĵojn menciitajn al unu senviva aux senhoma substantivo, dum en dBus dialektoj, oni nur povas aldoni la pluralajn finaĵojn post la singulara indikilo. Ekzemple,
dBus:
Ĉi tiuj hundoj ཁྱི་འདི་ཚོ
Tiuj ĉevaloj རྟ་དེ་གྱད
Ĉi tiuj libroj དཔེ་ཆ་འདི་ཚོ
Tiuj ĉapeloj ཞྭ་མོ་དེ་གྱད

gTsang:
Hundoj ཁྱི་གྲལ་
Libroj དཔེ་ཆ་གྲལ་
Tiuj ĉevaloj རྟ་དེ་གྱད
Ĉi tiuj hundoj ཞྭ་མོ་འདི་གྲལ་

Krom la regulaj formoj de pronomoj, ankaŭ estas propraj formoj de la unua kaj la dua personaj pluralaj pronomoj, en gTsang regiono. Ekzemple,

Ni
dBus ང་ཚོ
gTsang ང་ཅག

Vi(pluralo)
dBus ཁྱོད་ཚོ
gTsang ཁྱོད་ཅག

2) tensoj de la verboj. Kvankam verbaj radikoj havas formojn por esprimi tensojn, tamen oni ankaŭ devas aldoni aldonaĵojn kaj helpajn vortetojn al la fino de la radikoj, por esprimi tensojn. En dBus, futura kaj nuna tempoj havas la samajn aldonaĵojn dum malsamajn helpajn vortetojn. Sed en gTsang, ekzistas apartaj grupoj de aldonaĵoj por la du tensoj.

(1) mi legos libron.
dBus ང་དཔེ་ཆ་བལྟ་་ཀི་ཡིན།
gTsang ང་དཔེ་ཆ་བལྟ་ཀྱི་ཡིན།

(2) li iros al Pekino.
dBus ཁོ་པེ་ཅིང་ལ་འགྲོ་ཀི་རེད།
gTsang ཁོ་པེ་ཅིང་ལ་འགྲོ་ཀྱི་སྦེད།

(3) mi estas leganta libron.
dBus ང་དཔེ་ཆ་ལྟ་ཀི་ཡོད།
gTsang ང་དཔེ་ཆ་ལྟ་ཀི་ཡོད།

(4) li estas kuiranta.
dBus ཁོས་ཁ་ལག་བཟོ་ཀི་འདུག།
gTsang ཁོས་ཁ་ལག་བཟོ་ཀི་ནུག།

(5) mi legis libron
dBus ངས་དཔེ་ཆ་བལྟས་པ་ཡིན།
gTsang ངས་དཔེ་ཆ་བལྟས་པ་ཡིན།

(6) li rakontis rakonton.
dBus ཁོས་སྒུང་གཅིག་བཤད་པ་རེད།
gTsang ཁོས་སྒུང་གཅིག་བཤད་བ་སྦེད།

3)Oni uzas finaĵon སོང་ por esprimi pasintan agon kiun la parolanto persone vidis. Dum dBus ཤག kaj gTsang ནིག por esprimi la rezulton de la pasinta ago kiun la parolanto trovis post kiam la ago jam finiĝis.

Persone vidis la agon okazantan en la pasinta tempo:
ཁོ་ཁརོམ་ལ་ཕྱིན་སོང་།
Li iris urben.
མོརང་གིས་ཡི་གེ་བྲིས་སོང་།
Ŝi skribis leteron.

Ne vidis la agon okazantan tiam tamen vidis la rezulton de la ago post la okazo de la ago.
ཁོ་ཁྲོམ་ལ་ཕྱིན་ཤག། (dBus)
ཁོ་ཁྲོམ་ལ་ཕྱིན་ནིག། (gTsang)
(mi trovis ke) li iris urben.
ངའི་སྨྱུ་གུ་བརླགས་ཤག། (dBus)
བདག་གི་སྨྱུ་གུ་བོར་ནིག། (gTsang)
Mia plumo perdiĝis.

4)kunigataj estas du verboj, la antaŭa de kiuj estas la celo de la posta, dum la posta de kiuj estas verboj kiel "iri" kaj "veni".
Ekzemple,
Mi iros labori.
dBus ང་ངལ་རྩོལ་བྱེད་གག་འགྲོ་གི་ཡིན།
gTsang ང་ངལ་རྩོལ་བྱེད་ལ་འགྲོ་ཀྱི་ཡིན།

5) inter verboj kiel "igi" "farigi", kaj alia verbo, oni uzas རུ
ཁོ་ཚོར་ལུས་རྩལ་རཙེ་རུ་བཅུག་དགོས་རེད།
Oni devas igi ilin ekzerci.
ནད་པ་ལ་ཆང་འཐུང་རུ་བཅུག་རྒྱུ་ཡོག་མ་རེད།
Oni ne povas igi malsanulon drinki.

6) en la demanda frazo respondata de jes aŭ ne, oni ĝenerale aldonas helpajn vortetojn de demando al la fino de la frazo. En dBus, oni uzas པས གས ངས dum en gTsang, སྦ་ ན ད ང ག
dBus:
ཁྱེད་རང་ཚག་པར་ལྟ་གས།?
Ĉu vi legas gazeton?

ཁོང་ཚག་པར་་ལྟ་གི་འདུག་གས།?
Ĉu li estas leganta gazeton?

ཁྱེད་རང་ཚག་པར་བལྟས་པས།?
Ĉu vi jam legis gazeton?

ཁོང་ཚག་པར་ལྟ་གི་རེད་་པས།?
Ĉu li legos gazeton?

gTsang:
ཁྱོད་རང་ལཧའི་ས་བ་སྦ།?
Ĉu vi venis de Lhasa?

ཁྱེད་རང་ཚག་པར་ལཏ་གི་ཡོད་ད།?
Ĉu vi estas leganta gazeton?

རང་་ལུག་ཤ་དགའ་བནུག་ག?
Ĉu vi ŝatas manĝi ŝafaĵon ?

7) por esprimi ordonon, oni uzas kaj imperativon de verboj, kaj helpajn vortetojn al la fino de frazo. En dBus, oni aldonas དང ཤིག ཤོག , dum en gTsang, བྱིས ཞོག
dBus:
ཡར་ལོངས། མར་སྡོད།
Starigu! Sidiĝu!
ཁྱེད་རང་་འདིར་་ཕེབས་དང།
Bonvolu veni ĉie tien.
འདི་གྱད་ཁྱེད་རང་ཚོས་ཟོས་ཤོག།
Vi (pluralo) manĝu ĉi tiujn.

gTsang:
ཡར་ལོངས། མར་སྡོད།
Starigu! Sidiĝu!
ནི་གྱད་ཁྱོད་ཅག་གིས་ཟོས་ཞོག
Vi (pluralo) manĝu ĉi tiujn
རང་སྐད་ཆ་མ་ཤོད།
Vi ne parolu!

8) subjekto kiu estas transitiva verbo de futura aŭ nuntempa tenso, ĝenerale ne estas sekvata de la helpa vorteto eragativa བྱེད་སྒྲ
La subjekto de la verboj "trovi"རྙེད་ "akiri" རག་ aŭ ཐོབ ktp kiuj estas senvolaj transitivaj verboj, nur povas esti sekvata de la poseda helpa vorteto ལ་སྒྲ་ anstataŭ བྱེད་སྒྲ་ ekzemple,
Mi manĝos.
ང་ཁ་ལག་ཟ་གི་ཡིན།
Rosan estas leganta libron.
བློ་བཟང་དཔེ་ཆ་ལྟ་གི་འདུག
Mi trovis unu skribilon
ངར་སྨྱུ་གུ་གཅིག་རྙེད་བྱུང་།
Ili venkis en la futbalo-ludo.
དེ་རིང་་པོའོ་ལོག་ཁོང་ཚོར་ཐོབ་སོང་།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-08 05:44:04

La tibeta lingvo
(5):
La Amdo dialektaro

La Amdo dialektaro distribuiĝas en Gannan, Tian'zhu tibeta aŭtonoma regiono en Gan'su provinco; "Nordo de Maro" tibeta aŭtonoma regiono, "Okcidento de Maro" mongola kaj Khazaka aŭtonoma regiono, Huang'nan tibeta aŭtonoma regiono, Golog tibeta aŭtonoma regiono en Qin'hai provinco, kaj Ngawa aŭtonoma prefekturo en Si'ĉuan provinco. Krome, en kelkaj paŝtistaj regionoj en Tibeta altebenaĵo, oni ankaŭ parolas la Amdo dialektaron. Plejparte de la Amdo parolanta regionoj estas paŝtistaj regionoj, sed ankaŭ agrikulturaj regionoj.
Amdo dialektaro distribuiĝas vaste geografie, tamen diferenco interna estas mapli granda, kaj homoj el du Amdo regionoj povas interkomuniki unu kun la alia senbare. Oni povas dividi la Amdo dialektaron en du subgrupojn,
1)la paŝtista subdialektaro,el kiu ni elektos la dialekton de Dzeku kiel reprezentanto.
2)la agrikultura subdialektaro, el kiu ni elektos la dialekton de Ledu kiel reprezentanto.

La ĝeneralaj trajtoj de la Amdo dialektaro estas :
A.Fonetiko
1) estas multaj pluralkonsonantoj. En la paŝtistaj regionoj, ĝenerale estas sepdek ĝis okdek pluralkonsonantoj, kaj maksimume ĝis cent. Dum en la agrikulturaj regionoj ĝenerale estas tridek ĝis kvardek, minimume estas dudek kaj kelkaj, ekzemple, en la Labrang dialekto, estas 18 pluralkonsonantoj.
La pluralkonsonantoj kutime estas formataj per du konsonantoj, kaj malmulte de ili estas per tri konsonantoj. Pro la konservataj pluralkonsonantoj, oni povas dedukti ke en la antikva epoko, oni elparolis laŭ la vico de prefikso, superskribaĵo, baza skribaĵo, subskribaĵo kaj postskribaĵo. Ekzemple, en Dzeku dialekto,

[pluralkonsonantoj kun du konsonantoj]
ekzemplo. དཔེ
donaci འབུལ་
sago མདའ
bubalo མཛོ
ĵuro མནའ
rizo འབྲས
glui འབྱར
fajro མྱེ
sendi (personon) མངག
kreski (en kvanto) འཕར་
rando མཐའ
lago མཚོ
rabi འཕྲོག
dento de lundo མཆེ་བ
reno མཁལ་མ
sufiĉa འདང
amasiĝi འཛོམ
demandi འདྲི
ĉielarko འཇའ
tiri འཐེན
asembleo འཚོགས
tumulto འཁྲུགས
malvarma འཁྱགས
turni འཁོར་
montri བསྟན
kalkuli བརྩིས
haro སྤུ
liveri སྤྲད་
protekti བསྐྱབས
malfermi ཕྱེ
fosi བརྐོས་
aldoni བསྣན་
freneza བསྨྱོས
sidi བསྡད་
envolvi བྲཛིས
ebria བཟི
saĝo བློ་
aranĝi བསྒྲིག་
sensentema སྤྲིད་
ok བྲགྱད
razi བཞར
ĉevalo རྟ
herbo རྩྭ

[pluralkonsonantoj kun tri konsonantoj]
porti sur dorso བཀལ་
distribuigi བགོས
urbo མཁར་
forĝisto མགར་བ

En la dialekto en Gandzi aŭtonoma prefekturo en Si'ĉuan provinco, estas dek pluralkonsonantoj kun tri konsonantoj.
rizo འབྲས
gluiĝi འབྱར
publiko སྤྱི
nubo སྤྲིན་
serpento སྦྲུལ་
glui སྦྱར
plumo སྒྲོ་
etendi བཀྲམ
vango སྤྲས་
ornami འགྲམ་པ

2) ĉiuj voĉaj konsonantoj ĝenerale ne aperas sole, tamen formas pluralkonsonantojn kun la antaŭmetataj konsonantoj. Ili nur sole aperas en agrikulturaj regionoj kie malmultaj eatas la pluralkonsonantoj, ekzemple, en Labrang regiono.
3) En tiuj regionoj kie la dialektoj havas la antaŭmetataj konsonantoj p- m- n- v- r- ŝ- x- ĥ- ktp, la postmetataj nazaj konsonantoj havas distingojn de voĉa kaj senvoĉa. Tamen tie kie la dialektoj havas nur antaŭmetataj konsonantoj n- h-, ne ekzistas la distingoj inter voĉa kaj senvoĉa, kaj ĉiuj estas elparolataj kiel hm- hn- hñ- hŋ- ; aŭ aliloke, ili havas distingojn de voĉa kaj senvoĉa, kiuj formas paron, kaj ĉiu el la paro povas sole aperas.
4) la frikativoj sur lango en iu loko havas du grupojn, nome, tcr tcrh dzr kaj c ch j, elparolataj same kiel tiuj en la mandarena: "zhi (senvoĉa kaj senasipirita) chi (aspirita) zhi(voĉa kaj senaspirita)" kaj "j (senvoĉa kaj senasipirita) q (aspirita) j(voĉa kaj senaspirita)"
5) Estas ĝenerale ses aŭ sep singularaj vokaloj. Krom la komunaj a e i o u, ankaŭ estas ə.
E a o ə povas esti kunigita kun konsonantaj finaĵoj m n p l k r, ktp, dum i u ne povas konekti ajnajn konsonantajn finaĵojn. Ekzemple, en la Dzeku dialekto,
དོམ urso
ཐོན atingi
ཚོང komerco
སོབ་ krispa
བོད tibeta etno
ཐོག tondro
འཐོར disapartiĝo
རས tuko
པཙུམས fermiĝi
སྤྲིན་ nubo
བུ filo
ནུབ okcidento
ཏིལ sezamo
ལུག་ ŝafo
ཕུར་ tordi
དངུལ mono
7) en agrikulturaj regionoj, kie malmultiĝas la pluralkonsonantoj kaj konsonantaj finaĵoj, la vokaloj plimultiĝas. Ekzemple, en Hwa'Lon regiono, estas 10 volakoj, dum nur 19 pluralkonsonantoj, kaj tri finaĵoj konsonantaj.
8) En la tibeta, ĝenerale ne estas pluralvokaloj, tamen en iometaj regionoj aperas tiuj pluralvolakoj, plejparto de kiuj estas pruntvortoj de la ĉina lingvo.
9) Ne tonoj en la Amdo dialektaro, kiu estas la plej elstara trajto. Ĉar en la amdo, la pluralkonsonantoj povas helpi distingi la vortojn kaj homofonoj estas malpli multaj ol en tiuj kiuj ne plu havas pluralkonsonantoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-08 10:48:08

La tibeta lingvo
(6):
La Amdo dialektaro

B. Vortaro de Amdo dialektaro
Vortaro kaj vortfarado en malsamaj dialektaroj preskaŭ samas. Komunaj vortoj de sama origino okupas 70-80 procento de la tuta vortprovizo. Tamen, ankaŭ estas malsamecoj kiuj reprezentas la lokajn karakterizojn. Ĉi tiuj malsamecoj ne nur aperas en ne-samoriginaj vortoj, sed ankaŭ en samoriginaj vortoj kun iom malsamaj formoj, prononcoj kaj nuancoj de signifo.
1) Originoj kaj signifoj komplete samas kun la dBus-gTsang dialektaro, kun tamen malsamaj neinterŝanĝeblaj prononcoj. Ekzemple:
foto དཔར་
【Dzeku prononco】hwar
【Lhasa prononco】pa- \
flugi འཕུར་
【Dzeku prononco】mphər
【Lhasa prononco】phir\
lano བལ་
【Dzeku prononco】wa
【Lhasa prononco】phæ:/
haro sur kapo སྐྲ་
【Dzeku prononco】ʃdʒa
【Lhasa prononco】dʒa\
simio སྤྲེའུ་
【Dzeku prononco】ʃwi
【Lhasa prononco】piu-\
medikamento སྨན་
【Dzeku prononco】ʃman
【Lhasa prononco】mæn\

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-08 13:23:32

La tibeta lingvo
(7):
La Amdo dialektaro

B. Vortaro de Amdo dialektaro
2) Parto de derivataj vortoj havas la samajn radikojn kun la dBus-gTsang dialektaro, tamen havas malsamajn suplementajn partojn. ekzemple:
ruĝa:
【Dzeku】དམར་རོ
【Lhasa】དམར་པོ
nebulo
【Dzeku】སྨུགས་ག
【Lhasa】 སྨྱུགས་པ
trunko
【Dzeku】སྡོང་ངོ
【Lhasa】སྡོང་པོ
klara
【Dzeku】གསལ་བོ
【Lhasa】གསལ་པོ
bovo
【Dzeku】གླང་ངུ
【Lhasa】གླང་གོག
domo
【Dzeku】 ཁང་བ
【Lhasa】ཁང་པ
porko
【Dzeku】ཕག
【Lhasa】ཕག་པ
koloro
【Dzeku】མདོག
【Lhasa】མདོག་ཁ
korpo
【Dzeku】གཟུགས
【Lhasa】 གཟུགས་གོ
nubo
【Dzeku】སྤྲིན་
【Lhasa】སྤྲིན་པ
kolo
【Dzeku】སྐེ་ཐི
【Lhasa】སྐེ

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-09 02:51:06

La tibeta lingvo
(8):
La Amdo dialektaro

B. Vortaro de Amdo dialektaro
3)Unu de la du radikoj de kombinovorto, havas saman originon kun la dBus-gTsang dialektaro, la alia ne. Ekzemple:
globo de okulo
【Dzeku】སྨྱིག་རྡོག
【Lhasa】མིག་རིལ་
ŝvito
【Dzeku】རྔུལ་ཆུ
【Lhasa】རྔུལ་ནག
kalkano
【Dzeku】ཕྱི་རྟིང
【Lhasa】རྟིང་ག
flegmo
【Dzeku】ཁ་ལུད་
【Lhasa】ལུད་པ

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-09 11:05:47

La tibeta lingvo
(9):
La Amdo dialektaro

B. Vortaro de Amdo dialektaro
4) parto de la vortaro tute ne havas komunan originon kun la dBus-gTsang dialektaro.
vidi
【Dzeku】རིག་【Lhasa】མཐོང་
timi
【Dzeku】སྐྲག་【Lhasa】ཞེད
perdi
【Dzeku】བོར་【Lhasa】བརླགས་
laŭtlegi
【Dzeku】འདོན【Lhasa】ཀློག་
dika
【Dzeku】ཚོན་པོ【Lhasa】རྒྱགས་པ
orelo
【Dzeku】རྣ【Lhasa】ཨ་མཆོག
barbo
【Dzeku】ཁ་སྤུ【Lhasa】ཨ་ར
kolo
【Dzeku】སྐེ་【Lhasa】མཇིང་པ
atingi
【Dzeku】ཐོན【Lhasa】འབྱོར
doni
【Dzeku】སྦྱིན་【Lhasa】སྟེར
fenestro
【Dzeku】བཀྲ་མ【Lhasa】སྒེ་ཁུང
pantalono
【Dzeku】འོག་འབུས【Lhasa】གོས་ཐུང
glacio
【Dzeku】དར་【Lhasa】འཁྱགས་པ
nova
【Dzeku】སོ་མ【Lhasa】གསར་པ

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 01:11:42

La tibeta lingvo
(10):
La Amdo dialektaro

B. Vortaro de Amdo dialektaro
5) la pruntvortoj el la ĉina lingvo estas pli ol tiuj en la dBus-gTsang dialektaro. Ĉar la regiono Amdo estas najbara kun tie kie la ĉinoj loĝas, do ili havas pli proksiman rilaton historie. Ĝenerale, la pruntvortoj el la ĉina lingvo de la agrikulturaj regionoj estas pli ol tiuj en la paŝtistaj regionoj. Ekzemple, en Ledu dialekto:
ŝuo el la ĉina 鞋
mantuko el la ĉina 帕子
teo el la ĉina 泡茶
fungo el la ĉina 蘑菇
dika botelo el la ĉina 罐子
tirkesto el la ĉina 抽屉
poŝlampo el la ĉina 手电筒
vazo el la ĉina 花瓶
koridoro el la ĉina 走廊
anaso el la ĉina 鸭子
kajero el la ĉina 本子
telefono el la ĉina 电话
veturilo el la ĉina 汽车
benzino el la ĉina 汽油
socio el la ĉina 社会
registaro el la ĉina 政府
politikoj el la ĉina 政策
provinco el la ĉina 省
delegitoj el la ĉina 代表

Reen al la supro