Al la enhavo

Kovarda aresto de brava bubino Darja Aslamova

de SlavikDze, 2022-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-07 07:53:09

Hieraŭ banditecaj ĝendarmoj de pseŭdo-ŝtato Kosovo arestis rusian ĵurnaliston, verkiston kaj milit-raportiston Darja Aslamova (Дарья Асламова), primitive akuzinte ŝin pri spionado.
--------------------
Jen komenca fragmento el ŝia libro "En amo, kiel en milito":

Buboj miaj!.. Ĉiufoje, pakante mian valizon por veturi al vica milito, mi provas diveni, kiu el vi denove kunvojaĝos kun mi. Niaj renkontiĝoj similas al iu regimenta ceremonio: kurta brakumo, kiso al vango kaj glaso da vodko, englutita honore de senrevena pasinteco de vica ruinigita lando.
Ni estas ordeno da aventuruloj, "masona loĝio" sen trulo kaj simboloj — resume tiuj, kiujn oni oficiale nomas milit-raportistoj.
Ni estas bando da eternaj ciganoj, kiuj bezonas konstantan ŝanĝon de aero; vaganta cirko, kiu nomadas de unu "varmega" loko al alia; maljuniĝintaj infanoj, kiuj abunde legis verkaĵojn de Fenimor Kuper kaj Majn Rid. Ni ĉiuj asimilis la simplan regulon — kie haveblas seĝo kaj glaso da vodko, tie estas nia hejmo...

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-07 09:05:13

...Kiel mi ŝatas ĉi tiun superban vagadon laŭ nia planedo, tiun spican senton de libereco! Ĉu ĉiuj aventuruloj de la mondo ne estas kreitaj ĝuste por renkonti unu la alian en ajna punkto de la Terglobo, kie apenaŭ ekodoris je milito? Ni estas kvazaŭ moneroj de diversaj landoj, kiujn oni refandis kaj kiuj havas nun la saman stampon. Ni ĉiuj distingiĝas per bubeca deziro eksvingi nian vivon kaj eĉ perdi ĝin pro io ajn aŭ iu ajn. Sed morton, samkiel ordenon, oni certe timas akcepti, ne sentante sin meritanta tion.
Etiketo de vojaĝoj laŭ sovaĝaj lokoj estas ne malpli strikta ol reguloj de iu eliteca klubo. Ĉi tie valoras kapablo drinki, malesto de patoso kaj riskeca gusto al nigra humuro. Krom-nomoj ĉi tie algluiĝas por ĉiam, kaj ofte, por retrovi la originalan nomon de iu delonga konatulo, necesas sreĉi sian memoron...

Reen al la supro