Al la enhavo

Ĉu Eo faris/faras vin pliinteligenta? Kiel vi tion scias?

de amigueo, 2022-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 11:31:03

Hipotezo estas ke per lingvo simpla kiel Esperanto oni povas esti pli inteligenta. Ĉu vi pensas ke tio veras? Male? Tio dependas de multaj aliaj faktoroj...?

Mi ne parolas pri la interna ideo de Eo, pri la senmona reklampasio. Kion mi/ni povas fari por Eo? Tio povas pliinteligentigi per kunlaboro, ĉar kunlabori pri io ajn pliinteligentigas onin. Mi aŭdis ke en Eo ne estas insultoj, ĉar ĝi estas lingvo de paco kaj amikeco. Ĉu en Eo ne estas filmoj teruraj, por timigi homojn?

Oni povas ŝpari cerbon por pli utilaj aferoj se oni uzas lingvon kiu estas tute regula. La libro por funde lerni la francajn verbojn havas 300 paĝojn. Diable! Kial ili ne estas ĉiuj verboj regulaj kiel en Eo? Ĉu cerbo kiu ŝparis resursojn dankal lingvo regula estas rezulte pli inteligenta? Aŭ ĉu male ĝi estas pli naiva, malkompleksa, rigida? Malregula lingvo instruas nin ke lingvo estas konvencio, kaj ne estas natura leĝo por decidi ke nuna tempo devas fini per -as. Nur kapriĉo aŭ akcidento kaj interkunsento aŭ tradicio. Ĉu gramatiko tute regula lasas resursojn cerbajn por pli abunda kaj nuanca vortaro?
Ĉu anglaparolantoj uzas pli da diversaj konceptoj (eble tio estas mesuro de inteligento, ĉu?), ĉar ilia cerbo ne stokas tiom grandan gramatikan diverson kiom la latina aŭ la pola, aŭ ne tiom grandan grafikan diverson kiom la ĉina?
Malfacile decidi prie, ĉar la abundo de vortoj en vortaro ankaŭ dependas de scienca reserĉo kaj de loka diverso. La angla per Usono, ricevis dum la lastaj 100 jaroj, abundan vortaron prisciencan, kaj la angla etendiĝas sur la mondo kun abundaj variantoj lokaj kiuj povas aperi en unu sama vortaro de angla lingvo.
Ĉu la vortoj plikurtaj permesas plifacilan kunmetadon ol la longaj vortoj, kaj do, lingvo kun plikurtaj vortoj helpas parolantojn pli inteligentaj?
Kial la angla havas nur dir 40 fonemojn, kaj ne 300, tio kio helpus la vortojn plikurtaj kaj nuancplenaj? Ĉu la cerbo kapabla instante distingi inter 300 fonemoj estas pli inteligenta ol tiu kiu distingas nur inter 40 fonemoj?

Ĉu Eo faris/faras vin pliinteligenta? Kiel vi tion scias?

Ĉu lerni ajnan lingvon farus vin ankaŭ pliinteligenta? Ĉu lerni plimalfacilan lingvon farus vi eĉ pli inteligenta? Ĉu lerni lingvon pli regula ol Eo farus vin pliinteligenta, eĉ.
Rimarku ke poloj estas elstaraj lingvistoj kaj poliglotoj. Ĉu la pola estas malfacila lingvo? Ankaŭ por la infanoj?

Kiuj lingvoj farus vin pliinteligenta kiam infano? Kaj kiam adoltulo?

Reen al la supro