Al la enhavo

Kiel traduki veturadgvidaĵojn por la apo "Waze" kantante

de OFR185683, 2022-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

OFR185683 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-24 20:07:48

Saluton, cxiuj!
Mi faras projekton de traduki veturadgvidajxojn de la aŭtad-gvid-apo “Waze” en Esperanton!
Pli specife, en la angla, mi sxategas la vocxon “Boy Band” (EO: “Knabmuzikistaro”), kiu onin donas la veturadgvidajxojn kantante ridulo.gif
Waze lasas onin fari siajn proprajn vocxojn, kaj registri cxiujn necesajn dirajxojn por doni la instruojn mem.
Do, mi volas fari “Esperanta Knabmuzikistaro” vocxon!

Miaj celoj por la traduko estas:
1. Doni la veturadinstruojn klare kaj sekure
2. Soni bone kaj muzike
3. Soni laux eble plej simile al la angla “Boy Band” vocxo

Jen kelkaj frazoj pri kiuj mi ne tute certas kiel kanttraduki. Estas multaj, sed mi tre dankus helpon pri iuj el ili. Dankon!

“Let's get started - drive safe!”
Boy Band says this “Let’s get starteddrive saaafe”.
Mi ne povas pensi pri bona traduko kiu povas uzi la saman melodion. “Ni komencu - konduktu sekure” estas multe tro longe.

“We’re ready to roll. Drive safe!”
Cxu oni povas diri “ni pretas ruligxi?”

“All set. Let’s hit the road.”
Kiel oni dirus “let’s hit the road”? Eble “sur la vojon/sxoseon ni iru” aux “ni iru vojen/sxoseen”? Certe ne “ni batu la vojon” haha okulumo.gif

“Take the first/second/third/fourth/fifth/sixth/seventh exit” (de la trafikrondo):
Estas malfacile trovi bonan tradukon kiu estas suficxe mallonga por kanti kiel la “Boy Band” vocxo gxin kantas.
Kelkaj ebloj estas:
“Eliru laux la unua/dua/tria/ktp. elirejo”
“Auxtu laux la (numero)a elirejo”
“Auxtu laux elejo (numero)”

Mi plej sxatas “auxtu laux elejo (numero)” cxar gxi plej mallongas, sed se vi auxdus “auxtu laux elejo unu” konduktante, cxu vi komprenus gxin, kaj taksus gxin senchava? Cxu en Esperanto oni povas diri tion? Mi pli sxatas “elejo unu” ol “la unua elejo” cxar gxi pli mallongas, sed cxu sonas, ke estas elejo kiu nomigxas “Elejo Unu”, kaj cxu tio konfuzus vin? Cxu vi havas pli bonan/alian manieron por diri “take the first exit”?

“Make a U-turn”
Mi nek scias ecx kiel oni dirus cxi tion en Esperanto, nek kiel kanti gxin.
Eble:
“Renversu vian veturaddirekton”
“Renversu vian auxton”
“Renversigxu per la U-vojkurbigxo”
Aliaj?

“Keep/turn/exit left/right”
Mi pensas “Dauxrigu (mal)dekstre”, “iru (mal)dekstren”, kaj “eliru (mal)dekstren”. Cxu tiuj sonas bonaj? Mi ne povis trovi pli bonan vorton por “turn” ol “iri (direkto)-en”.

“Continue straight”
Cxu simple “dauxrigu antauxen” bonas?

“X reported ahead”
Eble simple “X vidita antauxe”, sed cxu ekzistas pli bona vorto por “reported”? Aldone, cxu “ahead” povas esti “antauxe”, aux cxu tio sonas tro simile al “pasintece, antauxe, ja okazinte”? Cxu ekzistas alia vorto por “ahead”/”in front”?

"Crash reported ahead"
Eble "koliziaĵo"?

"Red light camera reported ahead"
Eble "ruĝ-trafiklum-kamaro"?

"Speed camera reported ahead"
Eble "rapideckamaro"?

“Rerouting”
Eble “rekalkulante la kurson”?

Mi multe dankus helpon pri iuj el cxi tiuj!

PS Pardonu cxiujn el la krokodilajxoj! Haha okulumo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2022-septembro-02 15:46:09

Let's get started - drive safe!
Ni eku - Stiru saĝe
Take the first/second/third/fourth/fifth/sixth/seventh exit
Prenu la unuan eliron (eliran vojon /eblon); Devojiĝu laŭ la unua/dua/tria eblo
Keep/turn/exit left/right
Tenu dekstre;Turniĝu/Stiru/Devojiĝu maldekstren
Continue straight
Antaŭen, ankoraŭ; Daurigu antaŭen
X reported ahead
Avizo de X; Averto pri X
Speed camera reported ahead
Atendu baldaŭ rapid-gvatan kameraon

sudanglo (Montri la profilon) 2022-septembro-02 15:55:51

“Rerouting”
Eble “rekalkulante la kurson”
Jes, tre bone

OFR185683 (Montri la profilon) 2022-novembro-23 17:15:59

Ŭaŭ, mi ĵus vidis vian respondon nun!!! Dankegon, tio tre helpas min! Dankon pro doni tian plenan respondon ridulo.gif

Reen al la supro