Al la enhavo

UK 2024 en Tanzanio: kion vi opinius?

de Meŝig, 2022-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-29 19:36:19

Saluton al ĉiuj.

Eblas, ke la UK 2024 okazos en Tanzanio. Kion vi opinius pri la afero? Ĉu vi konsiderus partopreni?

M.

Metsis (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-30 09:51:11

Se UEA volas esti universala, jam estas temp', ke UK okazu en Afriko, sed mi samopinias kun Osmo Buller, kiu en intervjuo "Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA" en Libera folio kontraŭas Tanzanion. Oni forte kritikas UEA-on pri tio, ke UEA ne kondamnis Rusion pro la atako kontraŭ Ukrainio. Tio estas kontraŭ la principoj de UEA. Alia principo estas, ke dum UK ĉiuj asocioj ene de UEA povas havi siajn kunvenojn. Tio ne eblas al samseksumuloj en Tanzanio. Do la demando laŭtas, ĉu UEA forlasu eĉ unu plian sian principon aŭ ne.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-30 12:40:58

IJK jam okazis en Togolando, kie la situacio pri GLAT-rajtoj simple aĉas.

Sed male de Tanzanio, ŝajne Togolando ne havas leĝon kontraŭ "reklamado de samseksemeco".

Tia leĝo ja signifas ke LSG (Ligo de Samseksamaj Esperantistoj) ne povus libere kunveni. Neakcepteble.

novatago (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-31 11:02:58

Metsis:Oni forte kritikas UEA-on pri tio, ke UEA ne kondamnis Rusion pro la atako kontraŭ Ukrainio. Tio estas kontraŭ la principoj de UEA.
Mi tute ne emas diskuti. Tamen, ja estas amuza tion, ke vi ŝajne eĉ ne metis la vidon sur la teksto, al kiu vi mem metis ligilon:

Osmo Buller:Kompreneble ili rajtas kaj mi ankaŭ esperas, ke ili tion faras en sia propra medio, sed ili ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado, krom se temas pri ”la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, kiu laŭ la statuto estas la escepto al la neŭtraleco de UEA.
Do, se UEA, laŭ siaj statutoj, estas neŭtrala (krom en lingvaj aferoj), kiel eblas ke UEA kontraŭas la principojn sur kies statutoj baziĝas?

Ĝis. Novatago
http://novatagejo.home.blog

Frano (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-31 12:44:30

novatago:
Osmo Buller:Kompreneble ili rajtas kaj mi ankaŭ esperas, ke ili tion faras en sia propra medio, sed ili ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado, krom se temas pri ”la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, kiu laŭ la statuto estas la escepto al la neŭtraleco de UEA.
Do, se UEA, laŭ siaj statutoj, estas neŭtrala (krom en lingvaj aferoj), kiel eblas ke UEA kontraŭas la principojn sur kies statutoj baziĝas?
Ĉu iu konas tiujn lingvajn problemojn en internaciaj rilatoj ? Kaj kion UEA faris por solvi ilin (dum la tuta tempo de UEA ekzistado)?

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-02 12:28:01

@Zam_franca
Saluton, Zamĉik. Sed kial vi tiel zorgas pri GLAT-uloj? Ĉu vi estas "kviro"?

Reen al la supro