Al la enhavo

Kirilika (Кирица) Alfabeto kaj Esperanto

de ceigered, 2008-novembro-28

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-28 13:55:02

Sal' amikoj!
Mi volas sci, ĉu ajnulo uzas la kirilikan alfabeton (Кирилица/Азбука/Cyrillique) por skribi esperanton?

Ekzemplo:
Сал' амикой!
Ми волас сци, чу айнуло узас ла кириликан алфабетон (Kirilica/Azbuka/Sirilik) пор скриби есперантон?


La supraj literoj fonetike egalas iliajn malsupra amikojn (almenaŭ kun bulgara skribo), tiel ĉu tio estus uzita?

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-28 14:47:04

ceigered:Sal' amikoj!
Mi volas sci, ĉu ajnulo uzas la kirilikan alfabeton..?
Киал нэ, камарадо? Serioze, la Esperanta alfabeto estas parto de la "netuŝeblaj" fundamentoj - kaj la kirilika alfabeto havas nek "j" nek "h"!

Tamen, estus interese scii, kiel rusanoj instruas pri 'h' kaj 'j'. Eble rusa-parolantaj povos diri.

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-29 06:43:10

Miland:Киал нэ, камарадо? Serioze, la Esperanta alfabeto estas parto de la "netuŝeblaj" fundamentoj - kaj la kirilika alfabeto havas nek "j" nek "h"!
Ha ha, mia eraro, mi ĵus tuŝis la 'netuŝeblajn' fundamentojn ridego.gif (Mi estas ribelulo!).

Kirika alfabeto havas 'j' kaj 'h', sed simila angla kaj hispana, la reguloj de prononco estas diferencaj. Rusoj kaj Ukrainoj ne prononcas Г aŭ Е simile, ekzemploj:
HELPO
ГЕЛПО - En ukraina kirilika, ĝi estas 'helpo', sed en rusa, ĝi estas 'gjelpo'
ХЭЛПО - En rusa, 'ĥelpo', en ukraina Э ne ekzistas lango.gif

kaj 'J' = Й, en rusa tiu ĉi litero estas nur malantaŭ vokalo, sed en bulgara tiu ĉi povas esti antaŭ 'o' (йо = rusa ё), kaj ĝi reflektas eblajn uzojn.

Kaj, 'kirilika esperanto' povas ĉiam esti por amuzo ridulo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2008-novembro-29 10:52:53

La celo de la movado estas por plifaciligi komunikadon. Uzi du alfabetoj malplifaciligus ĝin. Se vi volas uzi la kirilikan por via propra amuzo, do ĝuu ... sed ne por komunikado kun aliaj kiu ne scipovas.

Mi povas legi tion, sed ne tiom facile kiom per ĉi tiu latina alfabeto.

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-29 12:06:39

Iĉo:La celo de la movado estas por plifaciligi komunikadon. Uzi du alfabetoj malplifaciligus ĝin. Se vi volas uzi la kirilikan por via propra amuzo, do ĝuu ... sed ne por komunikado kun aliaj kiu ne scipovas.

Mi povas legi tion, sed ne tiom facile kiom per ĉi tiu latina alfabeto.
Prava, por oficiala komuniko, du alfabetoj ne estas facile lerni. Sed, por maloficiala uzoj simila amuzo aŭ edukado de kelkaj slavaj studentoj, unu kirilika alfabeto (adaptito por de Esperanto) 'stus bona se ĝi ne invadus norma komuniko kie ĝi eble vundus komprenpovo.

(Persone, mi preferas kirilika pli ol latina, sed tio estas partia vidpunkto)

ora knabo (Montri la profilon) 2008-novembro-29 18:25:01

la kirila alfabeto kiun oni uzas en serbio, montenegro... havas ĉiujn sonojn krom ĥ kaj ŭ. Sed laŭ mi, oni povas facile nur skribi ĉapelojn super ili. Mi uzis kirilajn literojn por skribi esperante kiam mi interskribis kun unu rusa studento - tre amuze ridulo.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-29 21:56:49

Би не естас ла унуа, киу скрибас Есперантон пер ла цирила алфабето. Виду тиуйн паџойн:

Vi ne estas la unua, kiu skribas Esperanton per la cirila alfabeto. Vidu tiujn paĝojn:

Cirila transliterumo de esperanto
[url=http://retpaĝo.xxxxxxxx.jp/cirila.html]CIRILA ESPERANTO[/url]

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-30 05:16:45

Dank' Mutusen kaj Ora Knabo, mi vidas ke la serba alfabeto estas tre simila mia metodo de skribo esperanto en kirilika, sed diference, ĝi uzas 'џ' pli ol 'дж'... Ĝi estus bona por studentoj aŭ interesitaj personoj. Sed, por internacia komuniko, la kirilika alfabeto ŝajnas malfacila (sed ĝi estas prave tre facila).

Sed por Rusoj, Serboj, Montenegroj, Blankarusoj*, Bulgaroj, Ukrainoj, Makedonoj, Kazaĥoj, Taĝikoj, Uzbekoj, Mongoloj, k.t.p., kirilika alfabeto estus bone.

*Mi intencis 'Беларусь'.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-13 10:37:26

Kiel rusanoj instruas pri "j"? j = й
diferenco inter h kaj ĥ ne tre gravas ambaŭ en rusa estas skribataj per "x"

Espi (Montri la profilon) 2008-decembro-13 17:46:29

Pro Dio, tiom da multaj vortkreitaĵoj por unu alfabeto! demando.gif
Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?

Amike
Espi

Reen al la supro