Al la enhavo

kompara KIEL/KIA

de amigueo, 2022-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-30 16:49:26

1. haroj kiaj plumoj de korbo
2. (tiel) grandaj kiel la viaj

Ĉu vi konsentas?

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-31 10:41:27

Kio estas plumo de korbo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-31 17:13:57

Korva nigra plumo por teksi korbojn.

1. haroj (tiaj) kiaj (estas) plumoj de korvo
2. ~(tiel) grandaj kiel (estas) la viaj

Se oni aldonas subkomprenatajn vortojn, oni pli bone vidas la strukturon de la subfrazo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-01 20:21:49

Korvo!
Dankon Altebrilas. Do, mi komprenas ke kompara KIA/KIEL havas sian logikon, plivideblan se oni kompletigas la frazon.

Reen al la supro