Al la enhavo

Ĝi estas ou Tio estas

de tung07, 2022-septembro-01

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Français

tung07 (Montri la profilon) 2022-septembro-01 16:31:17

Bonjour à tous,

Je bute sur un problème. Lorsque l'on veut dire : " C'est ..."
Quand utilise-t-on "Ĝi estas" et non pas "Tio estas ou Tiu estas"
Quelles est la différence entre eux ?

Merci

Metsis (Montri la profilon) 2022-septembro-02 12:21:18

"Ĝi" estas pronomo, kiun oni uzas pri objektoj aŭ estaĵoj, kies sekson oni ne bezonas precigizi. Ofte "ĝi" rolas kiel subjekto, sed ankaŭ kiel objekto, kiam oni ne bezonas montri lokon.
 
  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi (= la tranĉilo) estas akra.
  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia (= de la infano) pupo.
  • Mi ne scias kie mi lasis la bastonon, ĉu vi ĝin (= la bastonon) ne vidis?
 
"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon". "Tio" enhavas la ideon pri loko kaj oni povas kontrastigi du aferojn kun "ĉi tio" kaj "tio", alivorte pli proksimume al mi resp. malpli proksimume al mi.
 
  • Tio estas tre facila.
  • Kion tio signifas?
  • Ni memoru pri tio, ke…
 
Ankaŭ "tiu" estas tabelvorto. Simile al "tio" ĝi ankaŭ enhavas la ideon pri loko. Oni uzas "tiun" kiel determinanto al la sekva substantivo ("Tiu libro havas sesdek paĝojn"). Kutime oni forlasas la sekvan substantivon aparte tiam, kiam ĝi estas homo ("Ĉu vi parolas pri tiu, kiu sidas…?"), sed ankaŭ tiam, kiam oni ĵus menciis la aferon ("Ĉu vi preferas la hajkojn de Buson aŭ tiujn de Issa?").

Laŭ la gramatiko oni povas havi nur unu substantivo aŭ listo de tiuj en frazo en nominativo kaj sen prepozicio, se la verbo ne estas kopulo. Ĉar "tio" jam estas substantivo, tio indikas iun ne-eksplicite menciitan aferon. Se vi mencias la aferon, uzu "tiun". Ekzemple "Tio estas tre facila.", sed "Tiu afero estas tre facila."

Oni ankaŭ uzas la tabelvortojn "tiu" kaj "ties", kiam oni parolas pri personoj, kiuj ne rolis kiel subjekto en antaŭa frazo aŭ parto de frazo.
 
  • Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis. (tiu = Isaak)
  • En la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-02 13:10:47

Saluton, Metsis!

"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon"

"Signifi" estas transitiva verbo, sed cxu akuzativo indas esti en la citilojn? Cxu mi skribus:

"Post" signifas "*malantauxen" ?

"Post" signifas "malantaux"(-n) estus pli tauxga.

Cxu vere pluraj nominativoj ne eblas en la sama subfrazo? Cxu Doktoro Zamenhof estas la auxtoro de tiu aserto?

Tamen Doktoro, Zamenhof kaj auxtoro estas tiaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-02 13:14:32

"Tio" ankaux povas indiki la situacion:

Tio estas bedauxrinda

Aux, pli simple:

Estas bedauxrinde (atentu la adverban finajxon!)

Aux, ecx pli simple:

Bedauxrindas.

Metsis (Montri la profilon) 2022-septembro-06 12:16:38

Altebrilas:Saluton, Metsis!

"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon"

"Signifi" estas transitiva verbo, sed cxu akuzativo indas esti en la citilojn?
Mi kopiis la esprimon el PIV. Mi pensas, ke la ideo estas emfazi, ke "tio" = "tiu afero".

Altebrilas:
Cxu vere pluraj nominativoj ne eblas en la sama subfrazo? Cxu Doktoro Zamenhof estas la auxtoro de tiu aserto?

Tamen Doktoro, Zamenhof kaj auxtoro estas tiaj.
Ŝajnas, ke mi skribis malklare. Ekzemple en la angla oni konstruas kunmetaĵojn per simple havi plurajn substantivojn post unu la alian. Ekz. I reserved a hotel room, kion oni ne traduku en Esperanton per Mi antaŭmendis hotelon ĉambron.

tung07 (Montri la profilon) 2022-oktobro-08 09:09:08

ok merci pour les explications

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-09 16:01:40

Sed oni povas diri:

"Mi rezervis hotelan cxambron"

Aux:

"Mi rezervis hotelcxambron"

Metsis (Montri la profilon) 2022-oktobro-10 08:34:48

Mi ne trovas ĉi tie la afiŝon skribita de la alinomo Nornen, sed la kerna ideo estas, ke en principo oni povas krei "kunmetaĵojn" laŭ tri manieroj:
 
  • la ĝermana: hotelĉambro
  • la latinida: ĉambro de hotelo
  • la slava: hotela ĉambro
Ofte iu maniero estas establiĝinta kaj aliaj estas dusencaj. Ĉu ekzemple "papera sako" estas sako por paperoj aŭ sako el papero? Estas bona ideo kontroli en Tekstaro kiel frekvenca esprimo estas. Por tiu supremenciita kunmetaĵo (atentante kazojn kaj nombron) mi trovis:
 
  • hotelĉambro: 23 trafojn
  • ĉambro de hotelo: 1
  • hotela ĉambro: 12
Do por hotelĉambro la establiĝinta formo ja estas hotelĉambro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-10 09:42:08

Establigxinta formo estas preferinda, cxefe por bele verki kaj se oni havas tempon por trovi gxin, sed ne estas deviga. Cxiuj formoj estas uzeblaj. Esperantisto ne devas senti sin bremsata en sia esprimo per la timo ne uzi la gxustan formon.

Papersako povas esti ia ajn sako kiu iel ajn rilatas kun papero, kaj se tio ne suficxe klaras en iu kunteksto, cxiam eblas aldoni vorton aux vorteron por precizigi la signifon: sako el papero, sako por paperoj, porpapera sako, ktp.

Esperanto estas preciza lingvo, kaj suficxe fleksebla por adaptigxi al cxiuj situacioj.

ito (Montri la profilon) 2022-oktobro-22 02:30:54

Mi uzas "tio", "tiu" kaj "ĝi" diferencigante jene:

---
La patrino de Petro rakontis fabelon al li. Petro dirus jene:

- "Ĝi(= la fabelo) estis amuza."



- "Tio(, ke mia mia patrino rakontis) estis amuza."

---
Heleno diris: "Mi vidis belan floron en la ĉambro hieraŭ." Kaj ŝi plie dirus jene:

"Ĝi(=la floro) estas vere bela)."



"Tio(= la diraĵo de Heleno) estas vero/vera."

---
Karlo diris al Eva: "Mi portas en la mano donacaĵon al vi."
Eva demandis: "Kio estas ĝi?"
Karlo prezentis ĝin kaj demandis: "Ĝi estas kolĉeno. Jen, ĉu ĉi tiu plaĉas al vi?"
Eva prenis ĝin kaj diris: "Kia bela kolĉeno ĉi tiu estas!"

Reen al la supro