Al la enhavo

Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin.

de amigueo, 2022-septembro-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-01 20:43:27

(ne por komencantoj)

Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin.

Tio ne estas propono sed renkonto vorton tre utilan. Mi ĝis nun uzis prozodian rimedon por anstataŭi ĝin. Kaj skribe? "MI konas ĝin. Mi KONAS ĝin. Mi konas ĜIN."
Sed nun JA. Ja ja mi uzos ekde nun.
Ĉu taŭge?

Metsis (Montri la profilon) 2022-septembro-02 10:44:05

"Ja" estas emfaza vorto, kiu sole (sen nea vorto) insistas pri la vereco de la diraĵo. Kun nea vorto ĝi akcentas la neadon. Ofte oni metas "ja" antaŭ la ĉefverbon ("Mi ja konas ĝin"), sed alij emfazoj ankaŭ eblas ("En la mondo ekzistas ja Dio.") Kun nea vorto "ja" staras ĵus antaŭ tio ("La floroj ja ne povoscias paroli!").

Sume ĉiuj "Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin." taŭgas.

PS. Kion signifas "pozoda"? Mi trovis ĝin nek en PIV nek en ReVo?

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-03 06:37:04

@ Metsis

prozodia, tio estas la maniero prononci, laŭ melodio.

Reen al la supro