Al la enhavo

pri la "kongrueco de la tensoj" en esperanto

de Meŝig, 2022-septembro-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2022-septembro-03 16:12:36

Saluton al ĉiuj,

Mi freŝdate legis la jenan frazon:
"Ŝi timis, ke la filoj devos dividi la reĝan heredaĵon."

En la franca, la tensoj estus malsimilaj. Oni laŭvorte havus:
"Ŝi timis, ke la filoj devu dividi la reĝan heredaĵon."

Tiu kongruo inter la tensoj mi nomas "kongrueco de la tensoj" (en la franca "concordance des temps").
Ĉu vi konas artikolon/tekston/libron, kiu priskribas la esperantan kongruencon de la tensoj?

Meŝig (Montri la profilon) 2022-septembro-03 16:49:33

Mi vidas, ke estas konsiloj en la PMEG:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/ke/v...

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-03 21:34:48

Mi dubas pri:
Mi timas ke aperu alia lingvo al Volapuko.

Mi timas ke aperos alia lingvo al Volapuko.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-septembro-03 21:48:21

amigueo:Mi dubas pri:
Mi timas ke aperu alia lingvo al Volapuko.

Mi timas ke aperos alia lingvo al Volapuko.
Mi opinias, ke la taŭga frazo estas "Mi timas ke aperos alia lingvo". Ĉar la apero de alia lingvo estus fakto, realaĵo. Vi finfine timas la aperon de fakto. Mi baziĝas sur la PMEG de BErtilow, kie ekzemple troveblas: Mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos.FE.20 = Mi timas, ke estas fakto, ke mi ĝin jam ne trovos.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-04 11:40:04

Meŝig:

En la franca, la tensoj estus malsimilaj. Oni laŭvorte havus:
"Ŝi timis, ke la filoj devu dividi la reĝan heredaĵon."
En la franca, oni devus havi: "elle craignait, que les fils dussent partager l'heritage du roi".

Sed tiu tenso, "imparfait du subjonctif", ne plu estas uzata en la parola lingvo, kaj ofte aspektas ridinde. Tamen, gxi troveblas en rakontoj kaj historiaj libroj.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-septembro-04 20:33:00

Altebrilas:
Meŝig:En la franca, la tensoj estus malsimilaj. Oni laŭvorte havus:
"Ŝi timis, ke la filoj devu dividi la reĝan heredaĵon."
En la franca, oni devus havi: "elle craignait, que les fils dussent partager l'heritage du roi".

Sed tiu tenso, "imparfait du subjonctif", ne plu estas uzata en la parola lingvo, kaj ofte aspektas ridinde. Tamen, gxi troveblas en rakontoj kaj historiaj libroj.
Bone, se vi preferas, ni havus "Ŝi timis, ke la filoj devintu dividi la reĝan heredaĵon."

Sed tio ne respondas la demandon. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-05 13:38:46

Jes, tio estas konkordo de tenso, ne de modo.

Sed gxi ne ekzistas en Esperanto. Oni uzas la tenson laux la perspektivo de la cxefa subfrazo.

Sed ne konfuzu:
Oni timas, pro tio, ke io okazas / okazis / okazos
Kaj
Oni timas, ke io okazu.

En la unua kazo, la fakto estas la kauxzo de la timo. En la dua, estas la ebleco aux necerteco.

Meŝig (Montri la profilon) 2022-septembro-07 15:31:26

Altebrilas:Jes, tio estas konkordo de tenso, ne de modo.

Sed gxi ne ekzistas en Esperanto. Oni uzas la tenson laux la perspektivo de la cxefa subfrazo.

Sed ne konfuzu:
Oni timas, pro tio, ke io okazas / okazis / okazos
Kaj
Oni timas, ke io okazu.

En la unua kazo, la fakto estas la kauxzo de la timo. En la dua, estas la ebleco aux necerteco.
Mi notas vian vidpunkton. Sed laŭ la PMEG "U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata", kaj tiajn nuancojn oni retrovas en la ekzemploj de ke-frazoj, kiuj enhavas tiun finaĵon.
La finaĵo -us, kiu laŭ la PMEG "estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj" laŭ mi pli taŭgus por via ekzemplo ("oni timas, ke io okazus"). Mi cetere ĵus legis en greka mito (https://satesperanto.org/IMG/pdf/malnovaj_grekaj_m...): "Tial la duonpatrino,
kiu timis, ke la reĝo povus eviti la plenumon pro teruriĝo".

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-07 21:45:31

Vi pravas, mi trovis -us post "timis" kaj post "esperis" en la PV.

Reen al la supro