Al la enhavo

Aŭto bela e turnigi kapojn.

de amigueo, 2022-septembro-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-03 21:44:25

(Ne por komencantoj)

Aŭto bela e turnigi kapojn.

Mia inspiro estas en Mundeze.
Aŭto tiel bela, ke ĝi turnigas kapojn kaj do, ve, akcidentigas ofte.

Eble ne necesas novvorto!
Aŭto bela turnigi kapojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-04 11:26:26

Fakte, la defio estas kiel traduki "belle à faire tourner les têtes " en esperanto. Vidindas, kiel aliaj lingvojn tradukas gxin.

Kaj en esperanto mem, ne estas prepozicio por esprimi konsekvencon. Gxi esprimeblas nur kaze de troigo, sed per alia sintakso:
Tiel bela, ke...

Mi sxatus disponi pri ilo por:

La auxto akcidentis X urgxa riparo.
La regxo konkeris landon X miloj de mortintoj
La knabo ne lernis la lecionon, X ke la instruisto punis lin.

Kompreneble, X estas por tia prepozicio, kiu signifus "kun konsekvenco de" aux "kun konsekvenco ke", sed pli mallonga ol 6 silaboj.

Tio estus utila en longaj frazoj kaj... eble incitus homojn pli ofte pripensi la konsekvencojn de siaj agoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-08 08:32:52

Altebrilas:Fakte, la defio estas kiel traduki "belle à faire tourner les têtes " en esperanto. Vidindas, kiel aliaj lingvojn tradukas gxin.

Kaj en esperanto mem, ne estas prepozicio por esprimi konsekvencon. Gxi esprimeblas nur kaze de troigo, sed per alia sintakso:
Tiel bela, ke...

Mi sxatus disponi pri ilo por:

La auxto akcidentis X urgxa riparo.
La regxo konkeris landon X miloj de mortintoj
La knabo ne lernis la lecionon, X ke la instruisto punis lin.

Kompreneble, X estas por tia prepozicio, kiu signifus "kun konsekvenco de" aux "kun konsekvenco ke", sed pli mallonga ol 6 silaboj.

Tio estus utila en longaj frazoj kaj... eble incitus homojn pli ofte pripensi la konsekvencojn de siaj agoj.
La aŭto akcidentis ef urĝa riparo.
La reĝo konkeris landon ef miloj de mortintoj.
La knabo ne lernis ef puno.

Reen al la supro