Al la enhavo

La situacio de la japanalingva edukado en la Mongola-parolataj regionoj

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-12

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:16:42

1.3.2 Pri la aŭskulta kapablo:

grado 1:
1% tre bone posedas la japanalingvon
12% bone posedas la lingvon
32% iomgrade posedas
35% ne tiom bone posedas
20% apenaŭ posedas
0% posedas nenion

grado2:
3% tre bone posedas la japanalingvon
15% bone posedas la lingvon
37% iomgrade posedas
37% ne tiom bone posedas
7% apenaŭ posedas
1% posedas nenion

grado3:
7% tre bone posedas la japanalingvon
25% bone posedas la lingvon
35% iomgrade posedas
20% ne tiom bone posedas
11% apenaŭ posedas
2% posedas nenion

grado4:
10% tre bone posedas la japanalingvon
38% bone posedas la lingvon
33% iomgrade posedas
14% ne tiom bone posedas
5% apenaŭ posedas
0% posedas nenion

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:34:35

Tamen, pri la enketo "ĉu vi iam volis rezigni la lernadon? Se jes, kiuj estis la kialoj? "
18% de la respondantoj diris ke ili volis rezigni pro la malfacileco de la ekzamenoj. Se la lernantoj ne havas bonajn poentojn en ekzamenoj, ilia motivo de lernado malpliiĝas kaj iom post iom perdas memkonfidon kaj entuziasmon. Ili emas dependi sur la instruistoj anstataŭ sole studi. Do por solvi la problemojn dum lernado, plibonus ke la lernantoj periode petu konsulton el la instruistoj, kio estas tre grava kaj nemalhavebla.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:38:50

Pri "ĉu vi pensas ke la japanalingvo estas malfacila?" 48% de la studentoj en grado 4, respondis "jes".

grado 1:
3% tre malfacila
46% malfacila
45% ne tiom malfacila
6% tute ne malfacila

grado 2:
4% tre malfacila
52% malfacila
34% ne tiom malfacila
10% tute ne malfacila

grado 3:
6% tre malfacila
36% malfacila
51% ne tiom malfacila
7% tute ne malfacila

grado 4:
14% tre malfacila
48% malfacile
33% ne tiom malfacila
5% tute ne malfacila

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:48:09

Oni povas vidi laŭ la supra listo, ke kun la progreso de la grado, pliiĝas tiuj kiuj pensas ke la japana estas malfacila. Pri "kiu de la japanalingvo, estas la plej malfacila?", 49% respondis "kanji (ĉinaj signoj)". En la japanaj revuoj kaj gazetoj, kanji okupas la 90% de la enhavo. Ekzemple, en ekzamenoj de la lingvokapablo, kaj por apliko por universitatoj, estas malfacile pasi la ekzamenojn se la lernantoj ne povas kompreni la Kanji.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:53:58

2. la lernado de la lernantoj

2.1 la problemoj kiujn la lernantoj alfrontas

Komence de la lernado de la japana, la lernantoj sentas tre interesaj kaj feliĉaj. Tamen kun la progreso de la gradoj, la malfacilaĵoj de la lingvo aperas. Kelkaj en la klaso ne povas atingi la postulon de la lernado, pro kio, ilia pasio malpliiĝas. Ili ekmalŝatas la lingvon, tamen ne eblas rezigni la lernadon. Celante solvi la problemojn, oni lernas ne nur la lingvon, sed ankaŭ la kulturon, la pensmanieron de japanoj, kio relative pli bone instigas la entuziasmon de la lernado.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 02:31:01

Ekzemple, oni povus tuŝi ne nur la japanajn muzikojn kaj dramojn, sed ankaŭ la ĉyadou (arton de teo), vestaĵojn, dancon, mangaojn, animaciojn, Kabuki ktp. La lernantoj devas ŝanĝi el la ekstera motivo, ke "mi devas ricevi kursojn", ĝis la el-interna motivo ke "mi vere interesiĝas pri la lingvo". Akiri kontenton psikologie de la lernado, povas alporti pli rapidan progreson.

Kompare kun la lernado en Japanio, havas grandan diferencon la lernado en fremdlandoj, kio montras ke la medio de la japana lingvo estas necesa. La lernantoj lernantaj lingvon en fremdlandoj ne ne havas sufiĉan ŝancon por praktike uzi la lingvon, kaj la instruado de la lingvo ankaŭ estas limigita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 04:09:44

Kiel la lernantoj en fremdlandoj povas tuŝi la lingvon ĉiutage, estas la ĉefa problemo. Do antaŭ ĉio, la lernantoj en fremdlandoj, povus krei medion kiel eble plej multe, per kio, ĉiutage aŭskulti japanajn novaĵojn, kantojn, por ke la oreloj alkutimiĝu kun la lingvo; kaj ili devus klopodi atingi la celon de tio, senpere kompreni la enhavon anstataŭ traduki unue, kaj fine ili povas posedi la korektan lego- kaj aŭskulto-manieron. Nome, kiel eble plej senpere tuŝu la japanalingvon "freŝan", ripete kaj fine enmemorigu la enhavon de lernado, estas grave. Ene de tiuj kiuj venis kaj restas en Japanio dum tri aŭ kvar jaroj, ankoraŭ estas tiuj kiuj ne povas paroli, tamen povas iomgrade kompreni la lingvon. Laŭ la rezulto de la observo, ili unue tradukas la parolon de la parolantoj en sian denasklingvon, kaj poste tradukas sian parolon kiun ili volas diri, al la japanalingvo, kio barigas la interparolon, kaj ofte kaŭzis tion, ke ilia parolo ne povas glate elbuŝiĝi.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 04:10:23

Estas ankaŭ alia baro, la sento de honto. La lernantoj emas senti hontaj kiam ili faras erarojn, kio barigas la interparolon. La kapablo de tio, ke oni ankoraŭ aktive parolas eĉ se faras erarojn, estas grava por progreso. La alparolatoj, kaj instruistoj kaj kunlernantoj, sentos feliĉaj pro ke vi povas paroli la lingvon kiun ili ankaŭ komprenas, per kio, la interparolo nature komencos. Paroli la fremdlingvojn estas ne hontinda afero, tamen estas la evidento de moderneco kaj progreseco.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 04:27:32

La lernado de fremdlingvoj, estas kunigo de ambaŭ instruistoj kaj lernantoj, kaj la kuna progreso de la ambaŭaj flankoj. Se la instruistoj konsumas multon da energio por prepari kaj instrui, la lernantoj tamen ne faras necesajn anticipan lernadon kaj praktikon post la kurso, la rezulto ne eblas boniĝi.

Pri "kiom da horoj ĉiutage vi lernas hejme?", 35% respondis "2 horoj". Roma urbo ne estis konstruita dum unu tago, kompreneble, lerni ĉiutage estas grava afero. Kvankam oni diris ke ĉiutage lerni en la sama tempo kaj ejo, estas grave, tamen el la perspektivo de la tutvivo, lernado estas okazaĵo ĉie ajn, ĉiam ajn. Ĉiuokaze, defiu la malfacilaĵojn ekzemple,Kanji kaj legado, kaj elspezu tempon, alkutimiĝu al la regula lernado, kaj fine la bona rezulto aperos. Antaŭenmarŝi laŭ sia paŝo kaj ritmo, estas grave.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 04:30:24

2.2 Pri la instruistoj

Instruistoj havas pasion kiu transdonas sin al la lernantoj, kiuj respektos la instruistojn elkore, kaj pro tio ekŝatos la japanalingvon. Aldone, post kiam la lernantoj rekonas la interesecon kaj mirindecon de la japana, ili nature propagandas la japanan ĉar ili konsideras la lingvon kaj siajn instruistojn fierindaj.
En la enketo pri "kiam vi pensas ke estas bone lerni la japanan?", 31% de la lernantoj diris ke estas tiam kiam ili renkontis bonajn instruistojn, kaj ili ekkomprenis la bonecon de la japana per la helpo de la instruistoj.La instruistoj estas la proksimaj amikoj de lernantoj. Ili estas nemalhaveble gravaj. Se la instruistoj estas paciencaj kaj afablaj, kaj volas aŭskulti la parolon de lernantoj, la lernantoj estas pli kuraĝaj paroli kaj ne timas fari erarojn; kaj probable havas pli da entuziasmo.

Reen al la supro