Al la enhavo

La situacio de la japanalingva edukado en la Mongola-parolataj regionoj

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-12

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-20 22:59:01

3. la necesa psikologia subteno por la motivo de lernado

Homoj povas vekigi sian dormantan kapablon kiam ili fokusas sin al la celo dum lernado, kaj la lernado povas esti aktiva kaj vigla aktivado. Tamen la vigla pasio havas tempolimon, kaj ĝi plifridiĝas iom post iom. Sed kontraste, la imaga kapablo de homo estas senlima. Do ankaŭ kun la instigo de la motivo de lernado, rilatas, liveri al la lernantoj la punkton ke ili mastru efike la senliman imagon kaj potencan parolon, dum la lernado.

3.1 la graveco de laŭdo
Delonge, la mongoloj pensas ke beboj estas la dono de dioj. Ili komune dankas al la dioj ĉar en ilia opinio, "la bebo elektis mian familion el tiom multaj familioj tutmonde, kaj naskiĝis ĉi tien, estas honoro de mia familio, kio estas dankinda kaj dankenda". Same kun tio, el tiom multaj lingvoj tutmonde, la japanalingvo estas elektita kiel la lerna celo, do la japanalingvaj instruistoj devus laŭdi kun la dankema koro la lernantojn per la japanaj frazoj "bone farite!" "vi progresas rapide!" ktp, kio bone instigos la pluan pasion de la lernantoj. La laŭdo de instruistoj al la lernantoj estas bona medikamento de enuigeco de lernado, kaj inverse, la poentoj de la lernantoj ankaŭ estas unu takso de la instruistoj. La lernantoj havas altajn poentojn, kio montras ke la instruistoj probable instruas bone.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-20 23:22:17

3.2 pri la ĉirkaŭa medio de lernanto

Mi (la aŭtoro) kiel instruisto en Mongolio, estas spertoriĉa kaj mi volas prezenti iun de miaj spertoj.
La nova semestro de Universitatoj en Mongolio komencas en Septembro dum en Japanio, en Aprilo. Mi memoras ke iam estis 27 lernantoj en mia klaso, el kiuj unu studento sciis nenion pri la japana lingvo kaj devis lerni ekde nulo. Li estis diligenta, demandante ĉiujn kiujn li ne komprenis kaj ripetante dufoje ĝis trifoje ĉiujn kiujn li lernis. Do fine, li iĝis la pinto de la klaso, kaj diplomiĝis kun bonaj poentoj, ricevante ŝancon lerni en Japanio.

Kaj alia studento, kiuj estis lerta en kurso komence, havante pasion de lernado. Tamen iutagon abrupte li ne povis kapti la kurson, pasi la ekzamenojn. Ĉar li sidis dum iu tempo la malantaŭjn sidejojn, kaj mi surpriziĝis pri lia ŝanĝo en lernado.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 01:47:42

La lernantoj havas siajn sidejojn; la ŝanĝo de sidejoj, eblas kaŭzi iomgrade ŝanĝon de psikologia stato. El tio, oni povas vidi la gravecon de la decido de la sidejo en kurso.

Aldone, estas grave ke elspezu pli da tempo por tiuj kiuj ne tiom lertas je lernado. La instruistoj faru ekvilibron inter lernantoj de malsamaj niveloj. Konklude, la instruistoj donas ne nur sciojn sed ankaŭ esperon, kuraĝon, kaj la konon pri tio, kiel oni devus konduti en la socio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 01:56:06

3.3 la metodo kaj la normo de takso.

Por taksi ĉu la enhavo instruita estas liverita al la lernantoj, ekzamenoj necesas. En la enketo, "ĉu vi ŝatas ekzamenojn?", 66% de la lernantoj respondis "jes". En la enketo, "kiom da fojoj da ekzamenoj en unu monato, vi preferas ?", 33% respondis "du fojoj", 19% "tri fojoj" kaj 35% "kvar fojoj". Kaj duono de tiuj kiuj respondis kvar fojoj, estas studentoj en Grado Unu en Universitatoj. Do oni diris ke la lernantoj en Mongolio ŝatas la ekzamenojn pli ol tiuj en Japanio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 13:03:16

4. konkludo kaj perspektivo

Kun la progreso de la lernado de la japanalingvo, la impreso al la lingvo ŝanĝiĝas.

la studentoj en diversaj gradoj pensas ke la japanalingvo estas :

Grado Unu
43% bela; 8% familiara; 26% malfacila; 3% facila; 8% riĉa; 9% dura; 3% mola;
Grado Du
38% bela; 9% familiara; 18% malfacila; 3% facila; 23% riĉa; 3% dura; 6% mola;
Grado Tri:
31% bela; 17% familiara; 21% malfacila; 5% facila; 16% riĉa; 2% dura; 8% mola;
Grado Kvar:
18% bela; 18% familiara; 30% malfacila; 4% facila; 19% riĉa; 0% dura; 11% mola;

Reen al la supro