Al la enhavo

La situacio de la japanalingva edukado en la Mongola-parolataj regionoj

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-12

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 11:57:03

Sub ĉi tiu temo, estas du partoj.


En la unua,
Mi ĉerpas parton de unu disertacio por doktoriĝo en 2018, verkita en la japanalingvo, de Si Ri-gong, denaska mongolalingvano, studanta en Nagaoka Universitato de Teknologio en Japanio.


La ĉefpunkto de la disertacio estas ke li provis desegni instruan kaj lernan metodon de la japanalingvo, por denaskaj mongolalingvanoj en Interna Mongolio, per la mongola lingvo, anstataŭ per la ĉina lingvo. Kaj mi interesiĝas pri la kialo de lia provo, nome, la aktuala situacio en la kampo de japanalingva edukado en Interna Mongolio. Do mi ĉerpas ĉi tiun parton kaj provas prezenti la ĉefpunktojn en Esperanto.

En la dua,
"La situacio de la japanalingvon-lernantoj en (ekstera) Mongolio"
verkita de Danzannyam Burenĉimegu, de la Kultura kaj Edukada Universitato en Mongolio; eldonita en iu revuo de Saitama 埼玉 Universitato en Japanio en 2009.


La aŭtoro ĉefe priskribis la situacion de la japanalingva edukado en (ekstera) Mongolio, post la disfalo de Sovietunio, kaj la demokratiiĝo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 12:19:40

1.1.la bezono de la japanalingva lernado en la mongola parolata kampo, kaj la situacio de la japanalingva edukado.

La mongola etno, kiu loĝas en Mongolio kaj Interna mongolio en Ĉinio, havas la mongolan lingvon kiel sian denasklingvon. La mongola lingvo, kune kun la turka kaj la khazaka lingvoj, apartenas al la Altai lingvofamilio, kaj havas du tipojn de skribsistemoj, nome, la tradician (la oldan) kaj la cirilan (la rusan). La olda, kiu estis ekuzata ekde la epoko de Ĉinĝis Khan kaj kreita laŭ la tiama Ujgura alfabeto, ankoraŭ estas uzata en la aktuala 21a jarcento. Ĉi tiu tipo de skribsistemo, estas ĉefe uzata en amaskomunikiloj, edukado, eldono ktp. ĉiutaga vivo en Interna Mongolio. Malgraŭ la nombro de la silaboj, vortoj estas vertikale skribataj, kaj la skriba lingvo havas grandan breĉon kun la parola lingvo. Aliflanke, en 1940, la Popola Respubliko de Mongolio (la Ekstera Mongolio), decidis uzi la rusan alfabeton por skribi la mongolan, nome, "la novan mongolan skripton", kiu nun malsamas ol tiu en la aktuala Interna Mongolio en Ĉinio.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-13 07:03:52

Antaŭ kelkaj jaroj mi legis iu-fonte, ke en "hieroglifaj" landoj (t.e. en Ĉinio, Japanio kaj Koreio) oni jam delonge havas intencon (aŭ eble deziron) anstataŭigi siajn hieroglifajn sistemojn per literaj alfabetoj. Ĉu tio veras?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 10:20:55

SlavikDze:Antaŭ kelkaj jaroj mi legis iu-fonte, ke en "hieroglifaj" landoj (t.e. en Ĉinio, Japanio kaj Koreio) oni jam delonge havas intencon (aŭ eble deziron) anstataŭigi siajn hieroglifajn sistemojn per literaj alfabetoj. Ĉu tio veras?
Jes, tio veras. Ni provis fari tion en nia historio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 10:35:14

1.1.la bezono de la japanalingva lernado en la mongola parolata kampo, kaj la situacio de la japanalingva edukado.
Lastatempe, inter mongoloj loĝantaj en Mogolio kaj Interna Mongolio, pli kaj pli da japanalingvon-lernantoj kies celo estas lerni en Japanio, labori en Japanio aŭ en japanaj firmaoj, ktp, aperas. En Interna Mongolio, post 1979, la diplomiĝintoj de la japanalingvo, jam atingis pli ol 900. 70% de la universitatoj de Interna Mongolio, havas japanalingvajn lecionojn. Tiuj studentoj kiuj ricevis lecionojn per la mongola lingvo, devas elekti unu fremdlingvon kune kun la ĉina lingvo, kaj pli ol duono de mongolaj studentoj elektis la japanan lingvon. Tamen la lernolibroj de la japanalingvo, estas skribataj en la ĉina lingvo, kaj preskaŭ neniu en la mongola lingvo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 10:49:03

La oficiala edukado de la japanalingvo en Mongolio ( la ekstera Mongolio) komencis en 1975, en la departamento de lingvistiko en la Mongola nacia universitato. Kelkaj studentoj kies fako estis la mongola lingvo, elektis la japanalingvon kiel nedevigan subjekton. Dum la 80aj jaroj, la studentoj de la japanalingvo ankoraŭ estis malmultaj. Dum 90aj jaroj, pro la demokratiiĝo de Mongolio, lernantoj de la japanalingvo kreskis, kaj la vasta kresko aperis enirinte la 21an jarcenton. Kun la tendenco de pliamikiĝo inter Japanio kaj Mongolio, ne nur universitatoj sed ankaŭ pli kaj pli da elementaj kaj mezaj lernejoj lanĉis la japanalingvajn kursojn. En 2007, laŭ la enketo de la asocio de japanalingvaj intruistoj en Mongolio, la nombro de entoj kiuj havas la japanalingvan kurson, atingis 90. Laŭ alia enketo pri la verkado de la japanalingvaj lernolibroj celantaj la elementajn kaj mezajn lernejojn, oni povas trovi ke pliabundiĝas la japanalingva edukado cele al la gejunuloj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 10:59:53

Ĉar la lernolibroj en Mongolio, kiuj estas skribataj en la mongola lingvo, cirkulas senŝanĝe ankaŭ en Interna Mongolio, oni emas diri ke la problemo de manko de lernolibroj en la mongola lingvo en Interna Mongolio, jam estas solvita. Tamen, kiel dirite antaŭe, la lernolibroj en Mongolio celas la elementan kaj meznivelan edukadon, kaj ne tiom taŭgas por Interna Mongolio kie ĉefe la Universitatoj faras la japanalingvan edukadon, se oni konsideras tion el la perspektivo de la aĝo de studentoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 11:11:48

En Interna Mongolio, ankaŭ estas la tendenco ke la lernantoj de la japanalingvo kreskas, kun kio, problemoj en la kampo de la japanalingva edukado ankaŭ kreskas. Ĉefe estas la problemoj pri instrumetodo kaj lernolibroj. En Interna Mongolio, ĉefe populariĝas la metodo ke la instruistoj unudirekte ŝutas konon en la cerbon de la studentoj, kaj ne ekzistas sistema lernoplano. En la Universitato de Interna Mongolio, kaj la Universitato de Fremdlingvoj, la kursoj celantaj la denaskajn mongolalingvanojn kaj la denaskajn ĉinlingvanojn, estas du apartaj kaj sendependaj sistemoj. Tamen, la mongola kaj la japana ambaŭ estas la aglutinaj lingvoj, kaj SOV lingvoj. La du lingvoj similas en gramatiko, pro kio la japana lingvo devus esti la facile lernata lingvo por la mongolaj denasklingvanoj. Sed fakte, la denaskaj mongolalingvanoj havas malpli altan gradon en la kurso, kio rezultis el ke la lingvokapablo de la ĉinlingvo de la mongolaj studentoj, estas kompreneble malpli alta ol tiu de la ĉinoj. Ili devas lerni la japanan per la ĉina lingvo same kiel ĉinoj. Do, la manko de la lernolibroj kaj vortaroj en la mongola lingvo, malfaciligas la lernadon de la mongolaj studentoj, pri kio ankaŭ ofte plendis la instruistoj en aliaj universitatoj krom tiuj menciitaj en la regiono.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 13:19:15

1.2.la graveco de la denasklingvo por akiri la duan lingovn.

Lastatempe, la esploro pri la graveco de la denasklingvo por akiri la duan lingvon, plimultiĝas. La denasklingvo estas tiu kiun oni unue memoras en sia vivo, kaj kiun nun oni povas pli bone kompreni. La proceso de akiri la denasklingvon, estas ke oni tre ofte uzas tion, kaj posedas fortan konekton en si mem. Ĝi estas tia lingvo, kiun la gepatroj ĉiutage uzas, la ĉirkaŭaj homoj povas akcepti, kaj kiu forte rilatas kaj koncernas kun la fonto aŭ la origino de la parolanto. Tiel, la denasklingvo povas esti difinata el kvin flankoj: la aĝo kiam akiri ĝin, la ordo laŭ kio akiri ĝin, la kapablo de uzi ĝin, la uzofrekvenco, kaj la interna & ekstera identeco. La dua lingvo, estas la kontrasto de la denasklingvo: en la proceso de naskiĝo kaj kresko de homo en iu regiono, la unua ellernita lingvo estas la denasklingvo, kiu ankaŭ estas la komenco de la lingvolernado. Kompare kun tiu, la poste ellernataj lingvoj pro iuj bezonoj, ĉiuj apartenas al la dua lingvo. Do la dua lingvo, ankaŭ inkluzivas la trian lingvon kaj la pluajn, indikante tiujn kiujn oni eklernas kaj ekakiras post la komenco de la bebo-aĝo kaj la infanaĝo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-13 23:09:25

Pri la graveco de la denasklingvo por akiri la duan lingvon, estas elstara esploristo, la kanada lingvisto Jim Cummins, kiu proponis la teorion "lingvoj dependas unu de la aliaj".
La teorio indikas ke kvankam surface du lingvoj malsamas en prononco, skribsistemo, ktp, interne ili dependas unu de la alia reciproke. Nome, kiam iu akiris du aŭ pli da lingvoj, la lingvoj ne estas akirataj aparte, sed ili havas komunan bazon kaj interrilaton. Cummins ankaŭ diris pri la distingo inter la lingvokapablo por vivi kaj la lingvokapablo por lerni. La lingvokapablo por vivi estas la kapablo por komuniki kun homoj, kiun oni ellernas per la konekto kun ĉiutagaj konkretaj aĵoj kaj aferoj. Oni povas ellerni ĝin dum proksimume 2 jaroj. La lingvokapablo por lerni, estas tiu, per kiu oni faras fakan esploron en iu kampo, ellerninte post lernado dum almenaŭ 5~7 jaroj. La japanalingvon-lernantoj en ĉi tiu artikolo, kiu havas la ĉinlingvon kiel unu de la devigaj subjektoj, tamen atingas malsamajn nivelojn de lingvokapablo (de la ĉina), pro kio, oni ne povas diri ke ĉiuj lernantoj jam atingas la lingvokapablon por lerni (la japanan per la ĉina.) (Nome, en ĉi tiu kazo, la ĉina lingvo estas la deviga instrumenta lingvo por lerni la japanan).

Reen al la supro