Al la enhavo

Ĉu en la frazoj "Marko batas Julia. Jam Julia ne kantas, sed ploras.", la uzado de "jam" korektas?

de xu_codes, 2022-septembro-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

xu_codes (Montri la profilon) 2022-septembro-15 09:15:48

La originalaj frazoj estas el la tria ĉapitro de la libro Lingua Latina Per Se Illustrata:
Mārcus Iūliam pulsat. Iam Iūlia nōn cantat, sed plōrat: ...
Ĵus tiam mi eksciis ke la esperanta vorto "jam" estas prenita de la latina vorto "iam".
Mi tamen ne fidemas, ke oni povas uzi la vorton "jam" en esperanto tiamaniere, kiel la eqvivalenta vorto "iam" en la latina.
Mi preferas traduki "iam" kiel "nun" en ĉi tiu kunteksto miaopinie.

Metsis (Montri la profilon) 2022-septembro-16 13:58:16

Se vi legas la ĉapitron pri la vorto "jam" en PMEG, vi notos, ke la baza signifo de "jam" estas, ke antaŭe okazis ia ŝanĝo. Baze de tio estas tre uzoj de nura "jam":

1. la malo de "ankoraŭ"
2. "jam" emfazas la ŝanĝon
3. "jam" sole montras la ŝanĝon

Se vi havas post "jam" nean vorton, la signifo ŝanĝiĝas. En pasinta kaj nuna tempo "jam ne" egalas al "ne plu". En venonta tempo "jam ne" emfazas, ke atendata aŭ dezirata ago ne okazos. Mi pensas, ke oni uzas pli "ne plu" ol "jam ne", aŭ kiam temas pri venonta tempo, oni pli ofte diras "certe ne" aŭ ion similan anstataŭ "jam".

Zamenhof konsilis, ke oni ne uzu "ne jam" sed "ankoraŭ ne" (pli pri la kialo en tiu artikolo en PMEG).

Do mi opinias, ke "jam" ne taŭgas en ĉi tiu kunteksto, sed via ideo uzi "nun" sonas pli bona.

PS. Notu, ke oni korektas misskribojn aŭ erarojn, sed demandas, ĉu io estas ĝusta aŭ taŭga.

xu_codes (Montri la profilon) 2022-septembro-17 07:51:01

Dankon!
Dank' al via klarigo, Mi nun havas pli bonan komprenon pri la vorto "jam" kaj rilataj vortoj.

----

Mi volis esprimi "estas korekta" en la titolo.
Ŝajnas, ke oni ne povas turni "esti korekta" en la solan vorton "korekti", ĉar la vorto "korekti" jam havas proprajn signifojn, kaj la signifoj de ĝia adjektiva formo estas derivita de la verba formo mem.

Reen al la supro