Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-21 01:23:13

La reformo de modernigo, tamen sen moderna ideologio.

En la dua duono de la 19a jarcento, Ĉinio alfrontis fremdlandajn minacojn, kaj tion ke la kaso de la registaroj diversaj nivelaj estis "malsataj". Do la reformo tiama estis la unuafoja reformo pro la el-ekstera forto, kaj unuafoja provo ŝanĝi la ekonomion el la agrikultura al la industria. Li Hong'zhang, la fama kaj polemika altnivela ministro de la tiama Qing dinastio diris ke la reformo estis la neniam ekzistinta ŝanĝo en la ĉina historio. Li proponis ke rompu la limon de tradicia ideologio, kio montris ke kiel malfacilan situacion kaj kiel grandan reziston psikologian frontis la reformo.

La historiistoj ofte bedaŭris ke Ĉinio reformis tre malfrue. Sed se ni vidas la tutan mondon, ni trovis ke la komenco de la reformo de modernigo de Ĉinio, ne estis tiom malfrua. Ĉar Usono, Germanio, kaj Japanio, ankaŭ ĵus komencis sian modernigon en la 60aj jaroj de la 19a jarcento. Ekzemple, en la jaro 1865, Usono ĵus finis la civilan militon kaj unuiĝis. Ĉirkaŭ la 60aj jaroj de la 19a jarcento, Usono nur havis 141 urbojn kiuj havis populacion de pli ol 8000, kaj la produkto de fero estis malpli ol unu milionoj da tunoj. Eŭropanoj diris ke Usono estis eta frato sekvanta post Britujo kaj Francujo. En la jaro 1865, la ministro Li Hong'zhang proponis al la imperia kortego ke establu fabrikojn de fero kaj aĉetu maŝinojn el la okcidento. En la jaro 1870, Germanio unuiĝis. Usono kaj Germanio akceptis oron kiel bazon de valuto respektive en la jaro 1879 kaj 1873.

En Japanio, Samurai detronigis la generalon kaj redonis la reĝimon al la imperiestro en la jaro 1868, kaj reformo komencis.

Post la komparo, ni povas vidi ke la reformo de Ĉinio ne estis tiom malfrua. Sed kial la reformo fine fiaskis? Eĉ kial Ĉinio ankoraŭ ne estas kompleta merkata lando nun ? La respondo estas klara por la modernaj personoj: la kontraŭstaro inter la evoluo de ekonomio kaj la stabileco de totalisma reĝimo.

Ekde la 60aj jaroj ĝis 1894, la imperia kortego havis 30 jarojn por diskuti ĉu reformi aŭ ne. Kiel ni jam vidis, la imperio nature rezistis la evoluon de socio, sed estis ĉarmita en la stabileco, eĉ senmoveco de la socio, por facile regi la regnon. Ekzemple, Ekde 1867, la imperia kortego argumentis dumlonge pri ĉu konstrui fervojojn ene de Ĉinio. Multaj konservativaj ministroj pensis ke fervojoj estis perturbo kaj damaĝo al la tradicio, kaj damaĝos la Feng Shui de dioj kaj mortintaj antaŭuloj, kio kaŭzis katastrofojn kiel punojn.

Sed alia liberala ministro, kiu tamen ankaŭ kontraŭstaris konstrui fervojojn, pensis ke post la konstruo, la cirkulado de produktaĵoj kaj personoj pliiĝas, kio disapartigis la socian strukturon, kaj kaŭzis malstabilecon. Ĉi tiu ministro havis pli liberalan penson, sed li ankoraŭ estis profunde influita de la ideologio de Konfuceismo, nome, la celo de ekonomia evoluo, ne estis prosperigi komercon kaj industriojn, sed konservi stabilecon de la reĝimo. Do stabileco ĉiam estis super la evoluo.

Do ni povas vidi ke ĉu konstrui fervojojn, estis la konkuro de la ideologioj.

Laŭ la Newyork Times en 1867, "la baro de konstrui fervojojn en la Qing imperio, estis ke popoloj montris malamikecon al ĉiuj fremdlandanoj, kaj siaj superstiĉoj."

Laŭ la historiisto Jonathan D. Spence, "multaj ĉinoj pensis ke konstrui fervojojn damaĝos la harmonion inter homoj kaj la naturo. "

En la fino de la jaro 1880, la diskuto denove aperis. Li Hong'zhang forte proponis ke konstruu fervojojn. Sed la propono ankoraŭ estis forte rezistita. Oni eĉ riproĉis lin perfidulo de la imperio kaj de la tradicioj. Sed Li ne volis rezigni, li sekrete organizis kontrui fervojon inter la mineralejo KaiPing kaj la vilaĝo Xuge Zhuang, kiu estis 11 kilometrojn longa. Post la fino de konstruo, li raportis al la imperia kortego, Ironie, la lokaj popoloj forte rezistis la fervojojn pro la granda bruo de la lokomotivoj, do ili faris la vagonaron tirata per hejmbestoj. Ĝis la jaro 1891, en la tuta Qing imperio kies areo estis 13 milionoj da kvadrataj kilometroj , nur estis 360 kilometrojn longajn fervojojn. Konstraste, Japanio jam havis pli ol 3300 kilometrojn longajn fervojojn.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-21 03:55:32

La konkuro inter la registaraj oficistoj kaj la privataj kapitalistoj

En la jaro 1872, Li Hong'zhang establis firmaon de ŝiplivero, posedatan de la registaro. Komence de la establado, al li mankis kapitalo, pro kio li proponis ke establu per la helpo de la privata kapitalo, dum superrigardu la registaro. Ili eĉ faris interkonsenton, kio signifas ke en la ĉina historio, unuafoje privataj kapitalistoj havis la egalan statuson kun la registaro. Multaj privataj kapitalistoj aliĝis en la novan firmaon. Post dek jaroj, la firmao venkis la samspecajn firmaojn posedatajn de Usonaj kaj britaj komercistoj, kio estis rigardata de Li Hong'zhang lia plej atingo en la reformo.

Pro la helpo de la privataj kapitalistoj, aperis multaj "la unuafojaj", en ŝipfaro, mineralo, teksado, ŝiplivero, kaj garantio. Ekde 1882 ĝis 1887, estis 36 firmaoj kiuj vendis akciojn.

Sed tiam, aperis la konflikto inter la registaro kaj la privataj kapitalistoj, kiuj pensis ke la registaro devis eliri el la funkciigo de la firmao. La privataj kapitalistoj volis respondeci pri ĉio de la firmao. Sed Li Hong'zhang tute ne povis akcepti. Li pensis ke la reformo celis riĉigi la landon kaj plifortigi la armeojn. Do la registaro devis posedi la firmaojn, kaj akiri la plej parton de la profito. Enkonduki privatan kapitalon estis portempa solvo, ne eterna. Do la konflikto inter la du flankoj, tute ne povis esti solvita.

En la jaro 1884, estis financa krizo en Shanghajo, la prezo de imobilitato vaste malpliiĝis. Antaŭe, la privataj akciuloj sekrete utiligis la kapitalon de la firmao aĉeti imbolititaton, kio estis malkovrita pro la financa krizo. Li Hong'zhang ordonis ke la privataj kapitalistoj eliru el la firmao, kio faris la registaron posedi ĉiujn akciojn de la firmao.

La posta historiisto Yang Xiao'kai diris en sia libro, ke la reformo komenciĝis sen radika ŝanĝo en ideologio, politiko, leĝo, sistemo ktp. Sen sendependa jurisdikcio nek protekto de homrajto, la registaro ankoraŭ sidis sur la supra pozicio. Nome la registaro estas samtempe la arbitraciulo kaj la ludanto, kio faris la privatan kapitalon ne povi normale evolui.

Pro la seniluziĝo de la privata kapitalo, la reformo denove frontis la problemon de manko de mono.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-21 09:13:57

Komparo inter Ĉinio kaj Japanio.

En la orienta Azio, Japanio estis la ununura regno kiun Ĉinio ne konkeris. En la 70aj jaroj de la 19a jarcento, la du landoj preskaŭ samtempe komencis la reformon. En la komenco de la japana reformo de la Meiji imperiestro, japanaj reformistoj ankaŭ planis utiligi "okcidentan teknologion" kune kun la "orienta moralo". Sed post la esploro en Eŭropo kaj Usono en decembro de 1871, ilia ideoogio estis tute inversigita. La ĉefministro Itou Hirobumi priskribis ke li estis ŝokita kaj pensis ke la registaro devis modernigi kaj civilizigi popolojn per edukado; la popoloj devis rompi la oldajn kutimojn kaj ŝanĝi la pasivan kaj nezorgeman sintenon al aktive partopreni en la komuna afero, ating'al riĉigi kaj plifortigi la landon.

Pro la ideologio de Itou, Japanio faris profundan reformon. Unue, ili modernigis la edukadosistemon. Due, ili faris aŭdacan reformon de konstitucio, establis parlamenton. Ili publikigis la modernan konstitucion en la jaro 1889, kaj okazigis la unuan konferencon de parlamento.

Pri ekonomio, la registaro establis departamenton de industrioj,kiuj kontrolis kaj administris ĉiujn mineralojn, konstruis fervojojn, reton de telegramo kaj lumturojn; forĝis kupron, feron kaj plumbon; produkti maŝinojn.ktp.

Dum la postaj dek jaroj, Japanio fondis fabrikojn de fero en multaj lokoj. Sed en la 80aj jaroj, kiam Li Hong'zhang forpelis la privatajn kapitalistojn el la firmao, Japanio iris male, privatigis firmaojn kaj fabrikojn. Ili klarigis ke la registaro fondis fabrikojn kaj firmaojn, kio montris al la socio ke tio povis alporti profiton, per kio ili instigis popolojn partopreni en la industriojn. La tasko de la registaro estis instigi, eduki kaj trejni popolojn kiel fondi kaj funkciigi firmaojn. Post la fino de la tasko, la firmaoj devis esti vendotaj al la popoloj je tre malalta prezo.

La historiisto Oono Kenichi diris ke escepto de fabrikoj de armiloj, ĉiuj fabrikoj de aliaj industrioj estis privatigitaj. Post tio, multaj firmaoj profitis, kio faris Japanan ekonomion rapide kreski. Post la milito inter Ĉinio kaj Japanio en la jaro 1895, Japanio ricevis 340 milionojn da taeloj da arĝento, el la Qing imperio, kiun Ili utiligis por konstrui fervojojn, evoluigi liveran industrion, ŝipfaradon, kaj maŝinofaradon, kaj la nivelo de transporto kaj industrioj elstare kreskis. Ankaŭ, Japanio faris reformon de valuto, fondante la modernan sistemon de valuto, kongruante kun la mondo.

Ekde tiam, la destinoj de Ĉinio kaj de Japanio estis deciditaj kaj disiris.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-21 09:20:57

Japanio venkis Ĉinion en la jaro 1894

La malvenko instigis ĉinojn profunde. Ĉinoj povis akcepti ke ili ne povis venki Britujon, sed ne povis akcepti esti venkita de Japanio. Ekde tiam, la intelektuloj iom post iom iĝis la kerno en la reformo, anstataŭante la registarajn oficistojn, pro kio la reformo iris al la popola socio el la mastro de la registaro.

Laŭ la libro la ekonomia historio de la moderna ĉinio, ekde 1895 ĝis 1898, estis 62 mineralejoj tutlande, kies suma kaiptalo estis 12.465 milionoj da taeloj da arĝento, kio tro superis la sumon de la antaŭaj 20 jaroj.

La plej valora kaj interesa afero estis ke altnivelaj intelektuloj rezignis esti registaraj oficistoj, sed elektis esti komercistoj en tiu epoko, kio montris ke la burĝo iĝis sendependa klaso, posedante modernan pensmanieron.

En la jaro 1894, Zhang Jian, kiu akiris la unuan rangon en la nacia ekzameno, tamen rezignis esti registara oficisto en la imperia kortego, decidis fondi fabrikon de teksado, kiu iĝis poste la plej granda en Ĉinio. Lia sperto instigis multajn ĉinojn partopreni en la industriojn.

En la jaro 1900, la alianco de 11 okcidentaj landoj invadis la ĉefurbon de la Qing imperio, Pekino. Por eviti ke la milito pligrandiĝis kaj disvastiĝis ating'al la suda Ĉinio, la estroj de la provincoj en la suda Ĉinio, interkonsentis ke protektu la sekurecon de la fremdlandanoj en la suda Ĉinio, per kio ili montris amikecon al la okcidentaj landoj. La ĉinaj kapitalistoj ludis la rolon de perantoj inter la regionaj registaroj kaj la ambasadoroj de la okcidentaj landoj, kaj fine ili interkonsentis, ke la okcidentaj ambasadoroj promesis ke ili ne invados la sudan Ĉinion. Ĉi tio estas la unua fojo ke kapitalistoj kiel sendependa kaj nova klaso en Ĉinio, rekte partoprenis en politiko, montrante sian saĝon kaj kapablon, ankaŭ estante la signon de la disfalo de imperia povo.

Post la milito, la registaro de la Qing imperio devis pagi 450 milionoj da taeloj da arĝento al la okcidentaj landoj, dum 39 jaroj, kaj sume 980 milionoj da taeloj inkluzive de la grunda kapitalo kaj la intereso. Pro ke la enkasigo ĉiujare de la centra registaro estis 88 milionoj da taeloj, la sumo pagota valoris tiom kiel la suma enkasigo dum 11 jaroj, kio signifas ke la centra registaro jam fakte bankrotis.

Poste la fakta regantino de la imperio, la patrino de la imperiestro decidis fondi modernan politikan kaj ekonomian sistemon. En julio, 1903, la imperia kortego fondis la departamenton de komerco, kiu publikigis la leĝon de komerco en januaro de 1904, kiu estis la unua leĝo de kompanioj en la moderna ĉinio. Laŭ la japana klerulo kiu estis specialisto pri Ĉinio, la jaro 1905 estas la startopunkto de la moderna ekonomio de Ĉinio, kiu eniris la epokon ke la landanoj evoluigis la ekonomion, anstataŭ tio ke nur la registaro faris tion antaŭe .

La registaro tiama ankaŭ kuraĝigis establi komunumojn de komercistoj, kiuj ludis iom parton da rolon de la registaro. En la jaro 1911, estis proksimume 2000 organizoj de komercistoj, kiuj havis membrojn pli ol 200 mil.

Krom komercistoj, la intelektuloj ankaŭ sendependiĝis. En la jaro 1905, Ĉinio anoncis aboli la nacian ekzamenon. La ĉinaj intelektuloj ne plu devis lerni la konfuceismon, kio faris ilian pensmanieron alproksimiĝi al la moderna okcidenta, Aliflanke, la regantoj fine perdis la superregon al la intelektuloj, kiuj fine evoluis al sendependa klaso kontraŭstaranta poste la totalismon.

Kiam komercistoj kaj intelektuloj aliancis ekster la superregado de la registaro, la defio al la ekzistanta povostrukturo okazis neeviteble.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-22 02:41:11

La konstitucia reformo

En la jaro 1904, altnivela ministro Zhang Zhi'dong proponis imiti Japanion fari konstitucian reformon, pro ke la alvoko de politika reformo estis pli kaj pli forta kun la evoluo de la moderniga ekonomio. Samtempe, Sun Zhong'shan kaj siaj adeptoj klopodis detronigi la Qing dinastion per armeoj, por fini la manĉurian reĝimon. Do reformo kaj revolucio konkuris unu kontraŭ la aliaj, kaj iĝis la du ĉefajn solvojn por modernigi Ĉinion tiaman.

Septembro 1an, 1906, la fakta regantino, la patrino de la imperiestro, CiXi decidis fari preparon de konstitucia reformo. Laŭ iuj historiistoj, la komercistoj kaj la intelektuloj ekster la reganta klaso, estis la plej forta instigo de la konstitucia reformo. La komercaj komunumoj iĝis sendependaj kaj aŭtonomaj organizoj, kiujn ili administris per la demokratia maniero, kio estis preskaŭ-britostila. Komercistoj konsciis ke la nuna politika sistemo, nome la centriĝa imperia sistemo, plej malhelpis la evoluon de ekonomio. Kaj la kompanioj de akcioj ne povis evolui en lando kie estis senkonstitucia. Do ili pensis ke prosperigi ekonomion kaj industriojn devas surklini sur la konstitucio, la sendependa jurisdikcio, kaj la registaro kun limigita povo. La rajto de regatoj, devas esti protektata.

La pasio de popoloj estis tute instigita pro la anonco de konstitucia reformo, tamen, la registaro tute ne preparis kaj ne havis planon kaj horaron post la anonco. Dum du jaroj, la imperia kortego prokrastis konferencon de parlamento denove kaj denove, eĉ malpermesis aŭtonomajn komunumojn, akuzante ilin "minaci la reĝimon", kio faris la popolojn seniluziĝi.

En novembro de 1908, la imperiestro kaj la fakta regantino forpasis dum nur du tagoj, kaj la nova registaro en kiu estis plena je Manĉuriaj aristokratoj, forte subpremis la peticiojn alvokantajn konstitucian reformon, kaj ankaŭ tiujn liberalajn ministrojn, kio tute seniluzigis la popolojn. Tiuj kiuj forte subtenis reformon, nun iĝis la solidaj subtenantoj de revolucio.

En la jaro 1911, la manĉuria imperia kortego anoncis depreni la proprieton de fervojoj el la privataj firmaoj, kio faris la ordinarajn popolojn perdi sian monon en la akciomerktato. Ribelis ili, el kiuj la loĝantoj de Sichuan kaj Hunan provincoj, ribelis la plej forte. La soldatoj mortigis centojn da popoloj, kio kaŭzis pli grandan tumulton. La registaro ordonis ke la armeo de la urbo Wu'han eniru en la Sichuan provincon, kaj la restaj soldatoj en la urbo Wu'han ribelis kontraŭ la imperia kortego. Post kelkaj monatoj, la manĉuria imperia familio, ne havis elekton sed anoncis detroniĝi kaj doni la reĝimon al la nova respubliko Ĉinio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-22 03:33:01

La heredaĵo de la reformo en la Qing imperio.

Alexis-Charles-Henri Clérel de Tocqueville diris: "sur la starigo de malbona registaro, la plej danĝera tempopunkto por ili, estis tiam kiam ili komencis reformi sin."

La reformo de la Qing dinastio rekonstruis la strukturon de ekonomio de Ĉinio, faris la fundamenton de la modernaj industrioj. Fonditaj estis la fervoja reto, la telegrama reto, kaj la plej grandaj fabrikoj de ŝipfaro kaj fero en Azio. Ankaŭ bankoj kaj garantiaj kompanioj. Esploritaj estis mineraloj tutlande, kaj farita estis la unua regulo de akcia kompanio, kio kondukis al la apero de la unua leĝo de kompanio de Ĉinio.

Sed,
1.en la reformo mankis la plano el la plejsupra nivelo de la registaro.
Malsame ol la anatŭaj reformoj, ĉi tiu ne esits farita de la centra registaro, kio faris la reformon ne havi la garantion de la sistemo. La ministroj kiuj administris la regionojn, per si mem fondis kompaniojn, fabrikojn kaj trejnis modernigajn armeojn ktp. Kaj la centra registaro, ofte malhelpis la reformon pro ke ili volis konservi la stabilecon de la reĝimo. Pro tio, la reformo en diversaj regionoj, ofte havis malsamajn formojn, kun loteco, kaj estis facile interrompita, aŭ malformiĝis.

2.la reformo neniam tuŝis la temon de kampoj, fisko kaj valuto.
Dum la reformo, la fisko malboniĝis, la arĝenta sistemo preskaŭ disfalis. La kampoj ankoraŭ amasiĝis en malplejparton. Do kvankam la industrioj vaste prosperiĝis, la socia strukturo tute ne ŝanĝiĝis.

3. la reformo ne tuŝis ĉiujn klasojn.
Komercistoj, intelektuloj, regionaj registaroj, estis la elitoj, sed ordinaraj popoloj, en kiuj farmistoj estis la plejparto, ne ricevis profiton el la reformo. Ilia vivo ne ŝanĝiĝis. La centra registaro ankaŭ ne profitis el la reformo, ĉar ĝia enkasigo ankoraŭ estis agrikultura imposto, sala imposto kaj dogano.

4. tute ne moderna ideologio aŭ teorioj dum la reformo.
En la 70aj jaroj de la 19a jarcento, Li Hong'zhang pensis ke Ĉinio havis ĉian avantaĝon, krom la armiloj. En la jaro 1894, Zhang Zhi'dong ankoraŭ pensis ke la ĉina ideologio estu la radiko, kaj la teknologio de la okcidento nur estu la pragmatika uzo. Pro tio, la reformo de la politika sistemo tute ne havis teron por radikiĝi kaj kreski. Post la anonco de ekprepari la konstitucian reformon, la imperia kortego ofte prokrastis konferencon de la parlamento, kio seniluzigis la socion, farante la refomon turniĝi al la revolucio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-22 03:35:09

Konkludo

Se ni ne esploris la historion de ekonomio de Ĉinio, ni ne povas facile kompreni la nunan Ĉinion.
Nia priskribo ĉirkaŭis la sekvantaj kapvortoj : fisko, valuto, kampo, kaj politikoj de industrioj, malantaŭ kiuj, okazis ĉiam la dividiĝo de intereso de la kvar interesogrupoj. La proceduro estis longatempa, surbaziĝante sur la centriĝa imperia sistemo, kaj sur la unuiĝo de la lando.

Ĉinoj emas sopiri al unuiĝo. Dum du mil jaroj, Ĉinio funkciis sub la centriĝa sistemo, kio garantiis unuiĝon kiel eble plej solide. Sed ĉi tiu logiko de administrado nature montras paradokson kun la libera merkato.

La liberalisma merkata reformo neeviteble kaŭzis malfortigi la povon de la centra registaro,. La plej proksimaj dufojaj malcentrigaj "eksperimentoj" mallongdaŭraj okazis respektive dum 1916-1927 kaj dum 1978-1989 en Ĉinio, kio kvankam instigis la evoluon de ekonomio kaj la aktivecon de la socio, sed ne sukcesis konservi la stabilecon de la socio. Se la ĉina socio malcentriĝas, la intenco de sendependiĝo en la foraj regionoj ekzemple Mongolio, Ujguro kaj Tibeto, aperis, kion ne povis alfronti la ĉinaj regantoj . Do, la "unuiĝo" estas la limo, la rando aŭ la ekstremo de la liberalisma eksperimento.

La eksterlandanoj ekster Ĉinio ne povas kompreni tian ideologion. La brita historiisto Niall Ferguson diris ke la unuiĝo de politiko faris Ĉinion sufokita en la areo de evoluo de scienco kaj teknologio. Sed el la perspektivo de ĉinoj, la unuiĝo de Ĉinio faris la regnon evolui pli rapide ol la resta mondo dum almenaŭ unumil jaroj. Sed post la mezepoko de Eŭropo, unuiĝo verŝajnas iĝi la sufoko de la evoluo de Ĉinio.

En la ĉina historio, ni povas vidi ke pro la grandskala teritorio kaj la granda populacio, la reboniĝo de ekonomio de Ĉinio neniam malfacile okazis. Laŭ la historiisto Fu Si'nian, Ĉinio ofte prosperis se ĝi havis stabilecon de 70 jaroj, kio ne superis du aŭ tri generaciojn. Laŭ li, se ne militoj, dum nur dek jaroj, Ĉinio povis renormaliĝis.

Sed ni povas vidi, en ĉiuj dinastioj, la tendenco ĉiam estis ke unue malfermi, kaj poste fermi. Ĉiu dinastio alfrontis problemon ke se malfermi, la socio senstabiliĝis, se fermi, la socio senaktiveciĝis. Kaj la ĉina historio ripetadis tion, ĉar la povo kaj la riĉo distribuiĝis sen-ekvilibre.

Pri la distribuo de la povo, ni ĉefe indikas la distribuon inter la centra kaj la regionaj registaroj, kaj tion inter la registaroj kaj la popola socio.

Pri la distribuo de la riĉo, ni ĉefe indikas tion inter la registaroj kaj la popola socio, kaj tion inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

(la restan parton de ĉi tiu libro, mi volas ellasi, ĉar la aŭtoro ne antaŭvidis la nunan situacion de Ĉinio kaj de la mondo, kiam li skribis la libron. Li pensis ke Ĉinio iros laŭ la jam decidita vojo, sed ni nun povas vidi ke la ĝenerala sekretario de Ĉinio, faris Ĉinion grandskale retrogresi al la fundamentalismo de Komunismo, kio faris la antaŭvidon de la aŭtoro en la libro, jam perdi la valoron. Fine.)

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-23 12:58:26

La principo de la kompenso de sango

Verkita de Wu Si, fama ĉina verkisto pri historio

1. La principo de la kompenso de sango

Banditoj, rabistoj, militestroj kaj diversaj perfortaj grupoj vivas per kio? Per la kompenso de sango, kiu estas la termino kiun mi (la aŭtoro) inventis. La kompenso de sango estas la kompenso pro la perforto, simile al tio ke la salajro estas la kompenso pro laboro, ke la intereso estas la kompenso por kapitalo, ke la lupago estas la kompenso por la kampoj kaj la apartamentoj, ktp.

Tamen la perforto ne rekte generas valoron, do la valoro de la kompenso de sango, dependas de la valoro de la celo, por kiu oni strebas perforte. Se la objekto de la perforto estas persono, ekzemple, en kapero, la valoro dependas de la volo kaj la pagkapablo per kio oni volas eviti la malbonan rezulton. Ĉi tiu estas la principo de la kompenso de sango.

En ĉi tiu proceso, la kerno de la kalkulo estas kiomgrade oni volas riski vivon, por akiri iun kvanton de rimedoj por vivi. Kiomgrade oni volas damaĝi sin mem? Ĉi tiu teorio estas simpla, sed ĝi povas interpreti multajn historiajn fenomenojn en Ĉinio.

Fenomeno 1:Banditoj kultivis sur la kampoj.

En la jaro 1517, la ministro Wang Yang'ming raportis al la imperiestro pri la atingo de subpremi banditojn, kaj ankaŭ pri la ĉiutaga vivo de tiuj banditoj.

Li skribis,
Eksciinte per spionoj ke la registaro trejnis armeon por subpremi ilin, la banditoj kaŝis siajn virinojn kaj posedaĵojn en densan arbaro sur monto, kaj tiuj junaj kaj fortaj banditoj kultivis sur kampoj dumtage, kaj faris patrolon dumnokte.

Kiam ni legas ĉi tiun tekston, ni demandas kial banditoj kultivis sur kampoj kvazaŭ farmistoj?

Fenomeno 2: banditoj protektis popolojn

En la jaro 1922, usona misiisto Anthony Rudy(?) estis kaperita de banditoj en la centra Ĉinio, kaj li skribis sian sperton post kiam li estis liberlasita:

Survoje, banditoj rajtis fari ĉion malbonan sen punoj, sed en la teritorio okupata de ili, la estroj tre prizorgis siajn reputaciojn. Do unu bandito ŝtelis ion el la popolo en la teritorio regata de la banditoj en la nomo de sia estro, kiu poste estis kolera kaj volis la banditon mortigota. Multaj amikoj venis peti pardonon por la bandito, sed tute vanis. Do fine la bandito estis mortigita, kaj la etoso en la stabejo estis malbona, kaj ankaŭ la humoro de la estro.

Kiam ni eliris el la teritorio de la banditoj, ni trovis ke ili faris ĉion malbonan. La vilaĝoj proksime preskaŭ ĉiuj estis detruitaj. Ĉie restis ruinaĵoj, fajro kaj cindroj.

Laŭ la priskribo de la misiisto, ni povas vidi ke banditoj punis malbonan konduton tre severe kvazaŭ policanoj en sia teritorio. Do ili samtempe ludis rolojn de policanoj protektantaj popolojn en sia regata teritorio, kaj de banditoj ekster sia teritorio.

Ĉu ili protektis aŭ damaĝis popolojn, la perfortaj grupoj ĉiam strebis por la maksimuma valoro de la kompenso de sango.

Iu intelektulo skribis en sia libro :
En la jaro 1634, la malvenkitaj banditoj revenis al sia olda stabejo, kaj kaperis homojn por akiri elaĉetan monon. Sed en la printempo, la kultiva tempo, ili paŭzis kaperi ĉar ili sciis se neniuj kultivis kaj enspezis, ili havos nenion por enspezi.

Do la antaŭkondiĉo estas ke ekzistas tio kion ili povas rabi, dum la antaŭsupozo de kaperi estas ke la kaperita persono havas la kapablon de pagi la elaĉetan monon. Ju pli riĉaj estas la kaperitaj personoj, des pli profita estas la kapero. Do el ĉi tiu simpla teorio, oni povas indukti kvin supozojn pri la ĉina historio :

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-24 04:08:57

1.banditoj ekludis rolon de la registaro.

Por strebi por maksimumi la profiton, banditoj volas establi ordon por protekti la rabatajn homojn.

Hou Shao'xuan amikiĝis kun estroj de banditoj, priskribante en sia libro:
Sur la vojego inter la provincoj de Si'chuan kaj Shaan'xi, multaj komercistoj vojaĝis. Sed post la jaro 1913, la vojego estis tute blokita pro banditoj, kio faris komercistojn ne havi elekton sed preteriri sur aliaj vojoj kio plilongigis la vojaĝon. Post iomtempo, la estroj de banditoj trovis ke ne enspezo se ne trapasantoj, pro kio, ili faris kunvenojn diskutante pri kio ke ili regu diferencajn sekciojn de la vojego, kaj kolektu monon el pasantoj kiuj post la pago ricevos biletojn kiel pruvdokumentojn ke ili jam pagis la monon. Kaj la banditoj kiuj regis la aliajn sekciojn ne plu kolektu monon, vidinte la biletojn, tamen supliku protekton, garantiante la trapasantojn sekure kaj sendamaĝate trapasi la tutan vojegon. Ili ankaŭ detale faris regulon pri ke kiom la vojaĝantoj devas pagi laŭ la pezo, la kvanto kaj la specoj de la varoj, kiujn ili kunportis.

Se la trapasantoj estis rabitaj, la banditoj respondecis pri persekuti la rabistojn; se banditoj el aliaj lokoj perturbis la pasantojn sur la vojego, la banditoj respondecis pri forpeli ilin kaj revenigi la ordon. Ili ankaŭ faris aliajn multajn manierojn, kio faris ilin ludi la rolon de registaro kaj policanoj, kaj la mono pagata por akiri protekton ludis la rolon de impostoj.

Por ĉi tiuj banditoj, la mono enhavis du partojn. La unua, kiu ludis la rolon de impostoj, estis la kosto per kiu ili ludis la rolon kiel policanoj. Kaj la dua, kiu superis la koston, estis la pura profito, kiu estis la kompenso kiu instigis ilin iĝi banditojn.

Do en ĉi tiu situacio, ni povas krei la sekvantan formulon:

la kompenso de sango = impostoj - la kosto (kiam la banditoj suplikis komunan servon)

La formulo ne nur povas esti aplikata al la banditoj, sed ankaŭ al imperioj kaj imperiestroj. La impostoj, subtrahis la koston de oferti komunan servon, estis la profito, kiu kuraĝigis multajn personojn havi motivon kaj aŭdacon detronigi unu dinastion kaj fondi sian novan dinastion.

La imperiestroj de Ĉinio, kompreneble neeble estis dungitaj de popoloj, malsame kiel la prezidentoj en la demokrataj landoj. Do ni ne sciipovas per kiom da mono ĉinoj VOLAS dungi imperiestron por "servi" iln, sed ni scias ke la lasta imperiestro de la Ming dinastio, kiu estis fama pro ŝparemeco, konsumis po 520 mil dolarojn ĉiujare, por nur manĝi, laŭ iu kalkulo. Kompare kun la prezidento Clinton en la 90aj jaroj en Usono, se ni rigardas la salajron de Clinton kiun la usonanoj akceptis pagi, kiel la koston de oferti komunan servon, la supera parto estas la kompenso de sango de la ŝparema imperiestro menciita.

Sed la imperiestroj ne servis popolojn, do la valoron de oferti komunan servon ni ne povas ĝuste kalkuli. Do ni nur supozas ke tiom kiom la usonanoj akceptis pagi por siaj prezidentoj, egalas al tiom kiom ĉinoj akceptis pagi por siaj imperiestroj.

Kvankam imperiestroj kaj registaraj oficistoj ankaŭ estas pagindaj, sed ili profitis kelkdekoble tiom kiel tio en la demokrataj landoj, kio faris "esti imperiestroj aŭ registaraj oficistoj" en Ĉinio, tro profita, kaj multaj homoj volis eniri registaron estante parto aŭ ano.

Pri ĉinaj registaraj oficistoj, krom salajro, ankaŭ ekzistas mono el korupto, kiun ili akiras per sia privilegio donata al ili de sia posteno kaj povo. Do en Ĉinio, "subreguloj" signifante ke reguloj kiuj estas nelaŭleĝaj kaj nejustaj reguloj, sed komune akceptataj de iu parto de homoj, kiuj POVAS utiligi ilin por profiti, dum aliaj ne povas nek rajtas utiligi, eĉ estas damaĝataj pro ilin. Do se ni volas neniigi la subregulojn, la plej efika maniero estas ke lasu la regatojn kontroli la regantojn, same kiel tio en la demokrataj lando, kio tamen estas tute neakceptata de ĉinaj regantoj.

Per la unua supozo, ni ankaŭ povas klarigi la ŝanĝon de la ribelanto Li Zi'cheng en la 17a jarcento.

Kiam li komencis ribeli, li detruis ĉie kie li invadis. Sed post kiam li pensis ke li eblus esti la imperiestro pro liaj oftaj venkoj, li ekkonsideris ke la lando estus estonta la lia, do li ordonis ke siaj armeoj kaj soldatoj ne plu mortigu kaj rabu popolojn.

Ni ne povas facile diri ĉu li estis demono aŭ tiu kiu liberigis popolojn el demono, ĉar li faris ambaŭ. Sed estkiel la estro de perforta grupo, li ĉiam strebis por la maksimumo de profito: kiel ribelanto, li strebis por la maksimuma profito de rabo, dum, kiel futura ebla imperiestro, li strebis por la maksimuma profito de longatempa regado de la lando.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-24 08:00:39

2. La registaro iĝis banditoj.

La dua supozo estas mala ol la unua. Por strebi por la maksimuma profito de kurta tempodaŭro, la perforta grupo laŭleĝa ankaŭ povas retrogresi al la banditoj.

Ekde la jaro 1918, estis kelkaj sendependaj militestroj kiuj regis regionojn de la Si'chuan provinco. Ili militis unu kontraŭ la aliaj kaj klopodis pligrandigi siajn teritoriojn kaj forpeli aliajn. En siaj propraj teritorioj, kiuj estis fakte sendependaj subregnoj, ili faris leĝojn, nomumis oficistojn, kaj kolektis impostojn. Pro la viglaj militoj, la estro de iu regiono ofte ŝanĝiĝis. Unu regiono hodiaŭ apartenas al la estro A, sed morgaŭ eble apartenas al la estro B, kio faris la popolojn pagi impostojn al diferencaj estroj kaj devi elteni vastajn ŝanĝojn de politikoj, kaj la malstabilecon de vivo.

Ĝuste pro ke ĉiu estro ne povis regi unu regionon longatempe, ili ofte kolektis tre pezajn impostojn el la lokaj popoloj por profiti maksimume dum kurta tempodaŭro. Ili eĉ vendis drogaĉojn al la lokaj popoloj, por profiti.

Alia militestro diris ke, la kapitalo por subteni armeojn, devenis el la impostoj de kampoj. Ili eĉ anticipe kolektis impostojn de la sekvantaj kvin aŭ ses jaroj. En la jaro 1935, ili eĉ jam kolektis la impostojn de 2012. Ili ankaŭ fondis impostejojn por kolekti doganojn.

Ili ankaŭ fondis novajn specojn de impostoj, kiuj estis dekoble tiom kiel la impostoj de kampoj.

Do ĉu estas diferencoj inter ĉi tiuj militestroj kaj banditoj? Kompare kun la samtempaj banditoj, la militestroj ekspluatis pli severe. Ĉar banditoj ofte timis ke ne estos tiuj kiujn ili povas rabi, do ili ofte havis planon por longa tempodaŭro. Sed la militestroj faris la male, kio ne temas pri moralo, sed pri profito. Ĉar neniu povis regi unu regionon dum longatempo, ili ekspluatis maksimume por nun, anstataŭ por la futuro.

3. Banditoj iĝis farmistoj.

Kun la malplialtiĝo de la profito, banditoj eble iĝas farmistoj kiuj havas pli stabilan sed malpli danĝeran vivon.

Priskribite de Wang Yang'ming en la Ming dinastio menciita, la banditoj kultivis sur kampoj, kio havis du fonojn:

Unu, la registaro faris pli kaj pli severan subpremon, kio plialtigis la riskon de rabo kaj kapero. Du, la kvanto de banditoj pliiĝis dum la kvanto de popoloj malpliiĝis. Do ili havis pli da risko sed malpli da profito.

La fama moderna verkisto Yao Xue'yin vivis en la epoko kiam banditoj estis ĉie. Li skribis en sia libro ke dum 1928-1933, lia hejmloko estis regataj de du grupoj de banditoj. Pro fuĝo de popoloj, estis dekoj da miloj da akreoj da dezertitaj kampoj, sur kiuj estis plena je herboj kun la alteco kiel duona plenkreskulo, kaj estis multaj sovaĝaj bestoj kaj birdoj.

Do ni povas vidi, la banditoj kiuj regis la dezertitajn kampojn, ne povis vivi per rabi. Se ili rabis en aliaj regionoj regataj de aliaj banditoj, ili devis fronti militojn kun tiuj. Do farmi aŭ ĉasi bestojn sur siaj regataj tamen dezertitaj kampoj, estis pli bona elekto: ili ŝanĝiĝis al farmistoj kaj ĉasistoj.

Sed ni devas indiki, banditoj kiuj farmis, ne signifas ke ili estis komplete farmistoj. Fakte, ili ankaŭ kaperis personojn kiuj farmis por la banditoj sen libereco, samkiel sklavoj. En la komenco de la Yuan dinastio fondita de mongoloj, kaj la Qing dinastio fondita de Manĉurioj, ili ankaŭ faris la saman sklavo- sistemon.

Post la sukceso de la subpremo al la banditoj kaj la ribelantoj fare de Wang Yang'ming, la ordo revenis, kio faris la riskon esti banditoj pli alta. Multaj banditoj kaj ribelantoj kapitulacis al la registaro, kaj iĝis farmistoj.

Reen al la supro