Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-24 08:32:56

4. La popoloj iĝis banditoj.

La kvara supozo estas mala ol la tria. Kun la malpliiĝo de la profito de farmi, farmistoj amase iĝas banditoj, se la kompenso de sango ne ŝanĝiĝas.

Laŭ unu de la fondintoj de la komunisma Ĉinio, ĉirkaŭ la jaro 1921, pro la militoj inter militestroj, la rikolto de farmistoj neniiĝis. Do ili ne havis elekton sed aliĝis en armeojn de militestroj, por vivi.

Post la malvenko de la armeoj, ili tuj iĝis senlaboruloj kiuj estis la ĉefa deveno de banditoj.

Se farmistoj havas kampojn por kultivi, kaj ne frontas la naturajn katastrofojn, ili profitas per farmi. Sed se ili perdas la kampojn, aŭ frontas malbonan rikolton, ili ne havas elekton sed laboras fizike en aliaj industrioj aŭ aliĝas en armeojn. Se ili denove perdas laboron, ili havas nenion. Do ili nur povas strebi por vivrimedoj, riskante sian vivon. Iĝi bandito estas elekto de iuj, kvankam ĝi havas la plej altan riskon, pro kio, ĝi estas la lasta elekto sur la listo.

5. Reformo

La kvina supozo estas la etendiĝo de la unua. Por maksimumigi la profiton de longa tempodaŭro, banditoj volas fondi ordon por protekti la rabatan objekton. Do kiam iu ordo alportas pli da profito ol la aliaj, la leĝofarantoj kaj la regantoj volas reformi, por plialtigi aŭ malplialtigi la protekton.

Malplialtigi la protekton estas ofte vidate en la ĉina historio. La registaraj oficistoj sur diversaj niveloj ofte koruptis kaj ŝanĝis la oficialajn regulojn per la subreguloj.

Ni nun diskutas la grandan reformon de politika sistemo, kaj vidas kiom fore la reformo povas iri.

Laŭ la oficiala dokumento de la Qing dinastio, pri la tria imperiestro (sur la trono dum 1644-1661), "sklavoj kaptitaj en la militoj, estas rekompencotaj al tiuj soldatoj kaj lasu ilin farmi, nutri ĉevalojn kaj fari diversajn laborojn."

En la jaro 1646,dekoj da miloj da la sklavoj fuĝis dum nur kelkaj monatoj. En la jaro 1648 la sklavoj jam fuĝis komplete, kaj la manĉuriaj aristokratoj estis tre malkontentaj. En la jaro 1654, dum nur unu jaro, 30 mil sklavoj fuĝis, kaj nur dekono de ili estis rekaptitaj. Tiuj fuĝantoj iĝis banditoj, kio faris la regantojn cedi kaj ataki.

Pri cedi. En la jaro 1647, la imperiestro faris dekreton ke redonu la kampojn al la antaŭaj posedantoj, por eviti ke farmistoj iĝas banditoj pro ke ili perdas la kampojn.

Pri ataki. En la jaro 1646, la imperiestro faris dekreton ke fuĝantoj estas vipotaj 100 foje, kaj redonotaj al la mastroj. Tiuj kiuj kaŝis la fuĝantojn, estas mortigotaj, kaj la registaro konfiskas ĉiujn posedaĵojn. La najbaroj ankaŭ estas vipotaj 100 foje, kaj ekzilotaj al la limo de la imperio.

Oni surpriziĝas, kial la puno al fuĝantoj estas malpli severa ol tiu al la kaŝantoj? Ĉar la sklavoj estas konsiderataj kiel la posedaĵoj de la mastroj.

400 jarojn antaŭe, la mongoloj ankaŭ faris la saman. En la jaro 1232, mongoloj invadis la centran Ĉinion kaj kaptis multajn, 70%-80% de kiuj fuĝis. La imperiestro mongola faris edikton ke tiuj kiuj kaŝis kaj helpis la fuĝantojn, estu mortigotaj, kaj ankaŭ la familianoj de la kaŝantoj.

Yelv Ĉucai (1190-1244), la Kitana intelektulo kaj la ĉefministro de la mongola imperio, proponis al la mongola imperiestro, ke ne mortigu homojn, kiuj jam estas la regatoj de la imperio. Ili povas alporti multe da enkasigo de impostoj. Kaj la imperiestro aboliciis la edikton.

La manĉuriaj imperiestroj ankaŭ aboliciis la sklavo-sistemon, pro kio la problemo de fuĝantoj ankaŭ estis solvitaj.

Ni povas vidi ke mortigi kaj damaĝi homojn ne estas celo. Por maksimumigi la profiton, oni devas inspiri la motivon kaj la aktivecon de la objektoj ekspluatataj. Do fari kondiĉojn por pliriĉigi la ekspluatatoj, profitigos la ekspluatantojn dum longa tempodaŭro.

La estro de la perforta grupo, povas reformi, kaj volas solvi korupton, por provi eternigi la regadon, kio estas la klopodo maksimumigi la profiton de la kompenso de sango.

Reen al la supro