Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 13:50:39

Verkita de Nie Zuo-ping, la fama aŭtoro kiu skribis historion per ne akademia stilo.
Estas ok ĉapitroj en lia libro, kaj la sekvantaj afiŝoj estas miaj notoj dum mia legado de la kvin el la ok ĉapitroj.

(En ĉiu de la sekvontaj ĉinaj nomoj, la antaŭa parto estas la familionomo, male ol
la okcidenta kutimo)

Ĉapitro 1: la ok princoj el unu familio mortigis unu la alian kaj detruis la regnon. (dum 291~306)

Ĉapitro 2: Unu fondinto de imperio samtempe estis la tombofosisto de sia regno. (en la 6a jarcento)

Ĉapitro 3: kelkaj figuroj dum la disfalo de la (norda) Song dinastio, kaj la neevitebleco de la disfalo. ( en la jaro 1127)

Ĉapitro 4: imperiestroj kiuj ĝuis mortigon, ĉu ili estis monstroj kiuj reenkarniĝis en la homan mondon? (dum la 4a~la 6a jarcento)

Ĉapitro 5: eŭnukoj en la ĉina historio


Ĉapitro Unu
(1)


En la jaro 280 post Kristo, la generalo de la imperio de Okcidenta Ĝin, venis orienten laŭ la Yangtze rivero ĝis la ĉefurbo de la imperio de Wu, kies imperiestro Sun Hao kapitulaciis. Ekde tiam, Ĉinio denove unuiĝis sub la regado de Okcidenta Ĝin, kies imperiestro Sima Yan estis 45 jaraĝa en tiu jaro. La disfalo de la imperio Wu ne estis surpriziga, ĉar la lasta imperiestro Sun Hao ŝatis forhaŭtigi homojn kiel amuzaj aktivecoj. La ministroj kaj ordinalaj popoloj ĉiuj vivis en timego.

Post la disfalo de Wu, la konkeranto Sima Yan ne tiom ekscitiĝis. Tamen, tiu kiu vere ĝojigis lin, estis ke li trovis kvinmil belulinojn en la palaco de Wu.

Sima Yan havis fortan seksdeziron. Kiam li ankoraŭ preparis invadi Wu, li jam komencis elekti belulinojn. En la jaro 273, li ordonis ke, ĉiuj oficiroj devis sendi siajn filinojn al la palaco, por ke li elektu. Kaj li ankaŭ ordonis ke antaŭ ol li finos la elekton, la elektataj knabinoj, ne rajtas edziniĝi. Li nomumis sian ĉefedzinon, la reĝinon, Yang Yan, kiu ankaŭ estis belulino, kiel ĉefestron de la teamo de belulinojn-elektado. Yang Yan, ofte rifuzis la volon de sia edzo, la imperiestro, Sima Yan. Ekzemple, unufoje Sima Yan volis unu knabinon forte, tamen la reĝino rifuzis per tre ridinda kialo, "la knabino venas el tre honora familio, kaj ne estas taŭge ke via moŝto ricevas ŝin en la palaco. " La imperiestro estis tre kolera, "sub la ĉielo, mi estas la plej honora!" Do li decidis ke li per si mem faris la "laboron" de belulinojn-elektado, kaj fine elektis kvinmil belulinojn.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 22:45:32

(2)

Pro ke la regnoj estis pereigitaj de la Okcidentaj Ĝin, kaj Sima Yan estis la ununura imperiestro de la tiama Ĉinio, li estis tre fiera kaj aroganta. Li ordonis ke ĉiuj armeoj malmuntiĝu, krom ke po 100 soldatoj en grandaj urboj kaj po 50 soldatoj en etaj urboj, ludu la rolon de la modernaj policanoj. Kial li ordonis tiel sennormale? Ĉar la kvinmil belulinoj kiujn li elektis kaj la aliaj kvinmil belulinoj kiuj jam estis en la palaco de Wu, sume dekmil belulinoj, bezonis novajn ĉambrojn loĝi en la palaco de Sima Yan, kio estis multekosta projekto. Do li decidis malpliiĝi la koston de armeoj kaj ŝpari monon por sia projekto de pligrandigi sian palacon.

Pro la nekredebla kvanto de la belulinoj, Sima Yan elspezus tridek jarojn por fini seksumi kun ĉiujn, laŭ kalkulo, se li ĉiutage seksumus kun unu de ili. Tamen, se li vere farus tiel, ne eblas ke li ankoraŭ vivus post tridek jaroj. Do kiel talentulo, li inventis metodon por elekti, kun kiu li seksumos ĉiuvespere. Li ordonis ke la metiistoj faru ĉaron, tiritan de ŝafoj kaj ĉirkaŭirantan en la palaco. Kie la ŝafoj haltis, tie li decidis loĝi tranokte, en tiu vespero.

Tamen, la belulinoj estis tro multa. Unu de la belulinoj kiuj volis ke la imperiestro trovu ŝin, metis antaŭ sia pordo la foliojn de bambuo kaj salon , kiujn la ŝafoj manĝis kaj tute ne volis foriri. Do Sima Yan ofte haltis antaŭ tiu pordo, kaj dormis kun tiu belulino. Sed en la severa medio plena je konkurenco, aliaj belulinoj ankaŭ sciis la metodon, do poste ĉie en la palaco estis folioj de bambuo kaj salo, kies prezo pro tio tro altiĝis en la tiama ĉefurbo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-21 23:06:53

(3)

Pro la ekzemplo montrata de Sima Yan, la tuta lando ekadmiris luksan vivmanieron, kaj malrespektis ŝpareman vivmanieron. La ĉefministro en la imperia kortego, ĉiutage elspezis dekmil Qian (la unuo de la tiama mono) por manĝaĵoj, tiom kiom mil ordinaraj popoloj elspezis por manĝaĵoj dum unu monato tiam. Tamen li ankoraŭ plendadis ke "la manĝaĵoj hodiaŭ estis malbongustaj".

En la tiama ĉefurbo, du el la plej riĉuloj, la generalo de la tiama centra armeo, Yang Xiu, kaj alia generalo, Wang Kai, estis la plej famaj.

Shi Chong, kiu estis guberniestro de iu regiono, volis konkurenci kun la du plej famaj riĉuloj, do krom la ĉiutaga korupto kaj ricevo de subaĉeto, li ankaŭ ordonis ke liaj oficiroj vestu sin kiel rabistoj kaj rabu la komercistojn tra lia regiono. Kaj aŭdinte la kriman konduton, la imperiestro Sima Yan estis tre ĝoja, kaj nomumis Shi Chong kiel konsultanto de la imperia kortego.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-22 10:37:59

Cxu post 30 jaroj la belulinoj tiom allogis la imperiestron? Aux cxu li ne dungis pli junajn?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-22 12:17:21

(4)

En la necesejoj en la domo de Shi Chong, estis dekkelkaj belulinoj kiel servistinoj, servantaj Shi Chong kiam li urinis kaj fekis. Unu tagon, alia oficisto vizitis Shi Chong, kaj volis urini en necesejo. Enirinte kaj aŭdante parolon kaj ridon de belulinoj, li timegis kaj pensis ke li enirus en dormĉambron. Shi Chong ridegis kaj diris," amiko, tiu estas mia necesejo, ne dormĉarmbro."

Kiam Shi Chong gastigis gastojn en sia ĝardeno, li ordinis ke liaj servistinoj, kiuj estis belulinoj, petu la gastojn drinki alkoholaĵon. Se la gasto ne akceptis kaj rifuzis drinki, Shi Chong ordonis haki al la belulino la kapon. Unu tagon, la tiama vic-ĉefministro gastiĝis en la hejmo de Shi Chong, tamen li ne estis kapabla je drinki vinon. Sed li timis ke la servistino servanta ĉe li, estis senkapigota, do li kontraŭvole drinkis kelkajn tasojn. Kaj lia frato, kiu estis generalo kaj tre ŝatis drinki, rifuzis tamen drinki vinon intence, por vidi ĉu Shi Chong vere senkapigos la belan servistinon. Ne surprizige, la servistino estis senkapigita, kaj alia daŭrigis peti lin drinki, tamen li ankoraŭ rifuzis. Do sume tri kapoj de belulinoj estis hakitaj kaj metitaj sur la tablon de la generalo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-22 12:35:24

(5)

Kiam Shi Chong aŭdis ke en la domo de Wang Kai, ili uzis multekostan dolĉan supon por lavi la manĝilojn, li ne sentis ĝoja. Do li ordonis ke en lia domo, ili uzu kandelojn kvazaŭ lignoj por fari fajron. Kaj Wang Kai ankaŭ ne ĝojis, post kiam li aŭdis pri tio. Do li ordonis aĉeti silkon kaj fari ekranojn, metatajn antaŭ sia domo dudek kilometrojn. Shi Chong aŭdis, kaj ordonis aĉeti pli multekostan specon de silko, fari ekranojn, metatajn antaŭ sia domo dudek kvin kilometrojn.

Wang Kai farbis sian domon per spicoj, kaj la odoro disvastiĝis en la tuta ĉefurbo. Do Shi Chong aĉetis multajn multekostajn gemojn, pulvorigatajn, per kio li farbis sian domon. En vesperoj, la pulvoro de la gemoj lumis, kaj ĉiuj en la ĉefurbo povis vidi la lumantan domon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-22 12:55:14

(6)
Wang Kai koleris kaj petis sian nevon, la imperiestron Sima Yan helpi lin. Sima Yan pensis ke la konkurenco estis interesa, do li donacis al Wang Kai unu grandan arbon de koralo, sesdek centimetrojn alta. Wang Kai montris fiere antaŭ Shi Chong. Sed Shi Chong prenis hakilon, hakante la arbon de koralo. Poste, li montris kelkdekojn da arboj de koralo al Wang Kai, kun alteco de pli ol unu metroj, kaj diris "elektu kelkajn kiel kompenson."

Shi Chong famiĝis pro tio.
Kelkaj honestaj ministroj persvadis la imperiestron ke li estu ŝparema. Tamen, la imperiestro tute neglektis la proponon. Post kelkaj jaroj, kiam la financo de la regno estis en krizo, la imperiestro publike vendis postenojn en la imperia kortego. Tiuj, kiuj donis arĝentojn al li, povis esti oficistoj en la imperio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-22 23:02:40

(7)
La imperiestro Sima Yan seksumis multe, tamen li ne havis tiom da filoj. Pli ironie, tiu Sima Zhong, la unua filo de Sima Yan, kiu rajtis surtroniĝi post Sima Yan, estis denaska idioto.

Tiam, ĉinaj ordinaraj popoloj pro malordo kaj malsato, mortis. Sima Zhong aŭdis, kaj konsterniĝante demandis al la ministroj, "kial ili mortis ?" "pro malsato." "Kial ili ne manĝas?" "ĉar ili ne havis manĝaĵojn por manĝi." "Se tiel, kial ili ne manĝas viandon?"
"......"
Se Sima Zhong estus infano kiam li diris tion, mi pensus ke li estis aminda. Tamen li jam estis plenkreskulo kaj jam estis la plej alta estro de la regno dum multaj jaroj. Do la disfalo de la regno absolute antaŭvideblas.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-22 23:19:36

(8)
Lia patro, la antaŭa imperiestro, Sima Yan sciis pri la malsaĝeco de Sima Zhong. Tamen li ankoraŭ decidis ke Sima Zhong estu la heredonto de la trono. Ĉar li estis lia la unua filo; kaj la ĉefedzino, kiu naskis Sima Zhong, postulis ke Sima Yan geedziĝu kun ŝia kuzino post ŝia morto. Sima Yan kiu ŝatis seksumi kun belulinoj, estis tre ĝoja. Tamen kial la ĉefedzino postulis ke ŝia edzo geedziĝu kun ŝia kuzino post ŝia morto? Nur por certigi ke ŝia filo Sima Zhong povos esti la heredonto de la trono, kaj ŝia kuzino povos helpi antaŭenigi aŭ promocii tion post ŝia morto.

Laŭ la proverbo, "pli bonas la edzino de aliulo, tamen pli bonas la filo de sia propra". Sima Yan kvankam sciis pri la malsaĝeco de sia filo, sed li ankoraŭ pensis ke lia filo ne estis TIOM idiota. Unutagon, li decidis ekzameni sian filon, kaj ordonis ke li skribu komentojn sur iuj oficialaj dokumentoj. La edzino de la filo, sciis ke ŝia edzo estis idioto, kaj ne povis legi kaj skribi, do ŝi petis ke unu de la servistoj verku unu perfektan artikolon. Tamen aliaj servistoj diris ke la artikolo povus allogi maloportunaĵojn, ĉar la imperiestro sciis la malsaĝecon de sia filo, kiu tute ne kapablas verki tian perfektan artikolon. Do ili denove verkis alian ne tiom bonan komenton, petis ke la idiota filo kaj heredonto, Sima Zhong, kopiu la artikolon. La imperiestro Sima Yan legis kaj diris, "mia filo ne estas idiota; li nur estas ordinala."; ĝojege kaj firme decidante ke Sima Zhong daŭrigu esti la heredonto.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-23 14:34:29

(9)
La edzino de la idiota heredonto estis du jarojn pli aĝa ol sia edzo. Ŝi estis ankaŭ pli ruza kaj saĝa ol sia edzo; kaj ĝuste pro la malhelpo de ŝi, la idiota heredonto ne havis tiom da ŝanco kiel sia patro, la antaŭa imperiestro Sima Yan havis, seksumi kun diversaj belulinoj, kvankam la palaco estis plena je belulinoj.

Tamen, ĝuste pro ke la palaco estis plena je belulinoj, la idioto Sima Zhong ankoraŭ "akcidente" faris unu belulinon graveda, kio estis normala kaj ofte okazinta en la imperiaj palacoj en la antikva historio. Tamen ĉar la edzino estis ĵaluza, ŝi batis la gravedan belulinon, farante ŝin aborti.

Kvankam ŝi estis ĵaluza, ŝi mem estis malĉasta, speciale post kiam ŝia idiota edzo estis la imperiestro de la regno. Ekzemple, ŝi ofte adultis kun la estro de la imperia malsanejo.

Reen al la supro