Al la enhavo

Ili nekunas aŭ solas kun unu la alian, sed ĉiu el ili nesolas ĉar kunas.

de amigueo, 2022-septembro-29

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-29 15:33:03

"Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj."

Ili sidis solaj.
Imagu ke ili estas du. Ke ili estas kun unu la alian. "Sola" estas muro kiu separas "la tuton ili du" de la cetera mondo.

Ili estas solaj, sed ĉiu el ili nesolas.

En la hispana oni diras: "Están a solas".

Mi volus atentigi pri tiu diferenco inter kolektiva kaj unuopa eco. Multfoje povas esti ambigue.

Kiuj rimedoj por klare esprimi?

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-03 22:41:20

Ili kiel grupo aux kiel pluralajxo.

Ili ricxas (ili unuope vs ili grupe)

Iluni
Nuni
Vuni

Ilari
Nari
Vari

(Listo de pronomoj treas diskutebla)

Iluni olduloj solas.

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-04 08:04:33

Por klare esprimi kion?

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-04 08:47:37

Nari solas, parolu sentime.
Nuni solas, ne parolu vane.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-04 09:22:05

Miaopinie, la plej efika rimedo por klare esprimi ion estas observi la reagojn de auxskultintoj aux legintoj.

Se vi konstatas, ke ili bone komprenis vin, vi povas plu esprimigxi sammaniere.

Se vi konstatas la malon, provu alian manieron, ekz. imitante tiujn, kiujn oni bone komprenas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-04 09:29:56

Tio funkcias des pli bone kiam estas io komprenenda.

Gramatikaj ekzemploj ne utilas por tiu celo, cxar ili enhavas nek informon nek senton, kaj oni nur povas taksi ilian gramatikecon, t.e. konformeco al ... Fundamento!

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-04 14:15:54

(Ne estas eksterteranoj)
Nopi solas.
Nuni kunas (kelkajn aliajn).

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-04 14:42:03

Proponeto, simile al la angla.

Ili estas sola. (Grupe)
vs
Ili estas solaj. (Individue)

Reen al la supro