Al la enhavo

Mi studis 10 jarojn diplomito.

de amigueo, 2022-septembro-29

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 15:01:44

@sudanglo:
Ili pafis ŝin mortintaj - ĉu zombioj nun emas pafi?
Vorte ĉiuj lingvaj elpensoj estas eblaj, ekz. kiel titolo de iu detektiva romano ridulo.gif
Kiel vi komprenas la frazon: Mi vidis ŝin kiam ŝi estas mortinta? Ĉu ŝi estis tiam senviva, aŭ ĉu ŝi en tiu tempo agoniis?
Alie: ĉu mortinta signifas ke iu jam ne estas viva aŭ ĉu iu estis nur en stato agonia sed ni ne scias kio okazis poste, ekz. li mirakle reviviĝis?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 15:07:28

Mi ne bone komprenis la frazojn: kiu signifas kion?

Iu signifas, ke ili pafis sxin kiam sxi jam estis morta, kaj la alia signifas ke ili tion faris, tiel ke sxi estu tia.

Cxu la auxskultanto povas imagi parton de la frazo inter parentezoj, kiel:
Mi preferas mian kafon (kiam gxi estas) varma
?
Kp: mi preferas mian blankan katon
Aux
Mi preferas la Lingvon Internacian
Kvankam
Mi preferus la Lingvon Internacian internacie uzata.

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 15:38:58

@ sudanglo:
mi mem ĉiam preferas mian kafon varma
Via frazo signifas: Mi mem ĉiam preferas kiam mia kafo estas varma

Analogie la frazo Ili pafis ŝin mortinta signifus: Ili pafis ŝin kiam ŝi estis mortinta kaj ne Ili mortigis ŝin per pafo. Ĉu ne?

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 21:23:58

"pafi iun morta"
estas vera enigmo!

1. pafi iun kiam la pafanto estas rilata al morto (plejrilate estas tra stato morto)
2. kef mortintan

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-28 08:56:02

(?)"Pafi iun mortan" povus esti interpretata kiel :
Pafi iun (en) mortan (staton).
Sed mi dubas, ke cxiuj komprenos la frazon sammaniere.

Tamen cxu tio estas vere problemo? "Mortpafi" suficxas en tiu kazo. Cxu estas aliaj pli tiklaj ekzemploj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 21:18:07

"pafi iun morta"
estas vera enigmo!

1. pafi iun kiam la pafanto estas rilata al morto (plejrilate estas tra stato morto)
2. kef mortintan (ke la pafito rezultas mortinta dankal ago pafi).

KEF estas fantazia novvorto kiu funkcias kiel KIEL. KEF prezentas la efikon

Reen al la supro