Al la enhavo

Fermita

la fiska logiko de la dinastio-ŝanĝiĝo en la ĉina historio: ĉu la interveno de la registaro al la merkato, estas nova afero en la ĉina historio?

de 呼格吉勒图, 2022-oktobro-15

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-17 03:46:20

La eta registaro malaperinta

En la komenco de la Han dinastio, la registaro estis eta, la kampoj estis privataj, la impostoj estis malpezaj. La naturaj risurcoj ankaŭ estis libere uiligitaj de popoloj. La kosto de la bŭrokratio ankaŭ estis malalta.

En la fino de la regado de la imperiestro Wu, la bŭrokratio estis granda; la regno iĝis giganta firmao, kiu monopoligis la produktadon de salo kaj fero, la longdistancan transporton. Kaj ankaŭ la aĉetadon kaj vendadon de grenoj kaj iuj aliaj varoj.

La oficistoj ŝanĝiĝis al la komercistoj. Kaj la kosto de la bŭrokratio ankaŭ kreskis pli ol dekoble. La inflacio severiĝis, kaj la registaroj iĝis la plej granda ludanto en la merkato. Multaj komercistoj bankrotis.

Antaŭ la imperiestro Wu, la agrikultura imposto estis la ĉefa speco de imposto. Sed nun la monopolo de monoforĝado, kaj la diferenco de prezo en varocirkulado, ankaŭ estis grava enspeza metodo de la imperiaj registaroj.

Por farmistoj, kvankam la impostoj ne klare kreskis, sed ili devis pagi pli por aĉeti manĝaĵojn,feron kaj salon. La diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj vaste pligrandiĝis. La rangoj de socio altegrade solidiĝis.

Dum la ĉina historio ekde tiam, nur en du mallongaj epokoj, la registaroj ne monopoligis ĉion. La restaj preskaŭ ĉiuj kopiis la dezegnon de la imperiestro Wu de Han.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-18 02:38:04

La unua periodo 221 a.K.~589 p.K.

Ĉapitro Unu: la naskiĝo de la centriĝa imperio ekde la Ĉin dinastio.

La disfalo de la ĉin dinastio, ankaŭ rezultis el la fiska krizo. Ĉar Ĉin konstruis efikan fiskan maŝinon por konkeri la aliajn ses regnojn kaj unuigi la tiaman ĉinion. Do la planekonomio kaj la efika "sango"-ĉerpo el la popola socio estis la ununura elekto de tiama Ĉin imperio. Sed post la unuigo, la efika maŝino ankoraŭ iris senĉese, do la popola socio ne povis subteni la "sangon"-ĉerpon, kaj kolapsis.

Sekve de la Ĉin dinastio, estis la Han dinastio,kiel menciite. Post la disfalo de Ĉin kaj antaŭ la fondo de Han, la tiama socia psikologio estis ke revenu al la feŭdalismon, anstataŭ unuigo. Ĉar ĉiuj pensis ke neniu registaro povis administri tiel grandan imperion, do "pluraj regnoj anstataŭ unu" estis pli bona elekto.

En la jaro 206 a.K., la lasta imperiestro de Ĉin, surtroniĝis. Kaj la imperio Ĉin jam perdis plejparton de teritorio. La ribeloj okazis ĉie en la regionoj kiuj antaŭe apartenis al la antaŭaj ses regnoj; kaj multaj regionoj deklaris sendependon el la Ĉin imperio. Kvardek ses tagojn post la surtroniĝo, la ĉefurbo estis faligita de la armeo de Liu Bang, kiu estis poste la fondinto de la Han dinastio, kaj la Ĉin disfalis. Alia armeo de Xiang Yu, kiu estis la plej forta el ĉiuj ribelantoj, ankaŭ baldaŭ alvenis en la ĉefurbon de Ĉin. Xiang Yu proponis reveni al la feŭdalismo, kaj li ordonis ke la imperio estis dividota en 19 regnojn, kaj ke Liu Bang, kiu faligis la ĉefurbon, estis nomumita kiel la reĝo de Han regno, kies teritorio estis la nuna Si-chuan provinco kaj parto de la nuna Shaan-xi provinco. Sed Xiang Yu ankaŭ ne volis transpreni la tutan imperion de Ĉin. Li nur okupis naŭ prefektujojn, kaj nur volis la rajton de kontrolo kaj arbitracio kiam aliaj regnoj konfliktis unu kun la aliaj. Sed Liu Bang, ne pensis tiel. Li volis denove unuigi la tiaman ĉinion. Li pensis ke la disfalo de Ĉin, ne povis kulpigi la unuigon, sed la efikan "sangon-ĉerpan" maŝinon. Sed ĉi tiu penso ne estis ĉeffluo tiama. Post la unuigo, la regionaj ribeloj neniam ĉesis, kaj ĉiuj volis refondi sian regnon. Krom la denove sendependiĝintaj regnoj, ankaŭ aperis multaj novaj militestroj, ekzemple, kiel menciite, Liu Bang kaj Xiang Yu.Ili eĉ posedis pli fortan povon. Ili ankaŭ volis okupi teritorion kaj iĝis reĝo. Do dividi la imperion en 19 regnojn estis vaste akceptita de la tiamaj reĝoj kaj militestroj. Sed alia problemo estis, kiel konservi pacon inter la 19 novaj regnoj ? Xiang Yu, kiel la plej forta de ili, proponis ke li estu la arbitraciulo, ludanta la saman rolon kiel la nuna Usono.

Ĝuste pro ke tiamaj homoj ne opiniis ke regi tian grandan imperion eblas, do ili pensis ke pli bonas reveni al la feŭdalismon. Analoge kun ke, ekzemple, se oni proponus ke la nuna mondo, la tuta planedo Tero, unuiĝu kaj estu unu imperio, anstataŭ pli ol 200 sendependaj landoj kaj distriktoj, preskaŭ ĉiuj opinius ke la proponanto estas freneza, aŭ havas malbonan intencon.

Ĉar krei unuiĝantan imperion, laŭ iuj historiistoj, bezonas du paŝojn: 1. konkeri per milito, 2.regi per oficistoj kaj unuiĝanta politika sistemo. Ne nur la persa imperio sed ankaŭ la imperio de la granda Aleksandro, sukcesis konkeradon, sed malsukcesis regadon. Same kiel la imperio de Ĉin.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-18 02:56:40

La fiskaj reformoj en la "sep regnoj" epoko, antaŭ la unuigo

Estis sep regnoj, inkluzive de la imperio de Ĉin kaj aliaj ses regnoj, antaŭ la unuigo en la tiama ĉinio. Kiu venkos fine, dependis de la fiska povo, ĉar en la malvarma armila epoko, la potenco de armeoj, multegrade dependis de la fiska povo de regnoj. Do ĉiuj regnoj lanĉis fiskan reformon pro la armila konkurenco.

La plej frua reformo dum la Zhou dinastio, estis farita de la regno Lu, kiu enkondukis la privatan proprieton de kampoj. Antaŭ tio, la kampoj apartenis al la reĝoj de la regnoj. La imperiestro de Zhou, donacis la kampojn al la reĝoj de regnoj, kaj la reĝoj plu rekompencis la kampojn al siaj propraj nobluloj kaj sekvantoj. Post la donaco, la imperiestro ne plu posedis la proprieton de la kampoj, kaj la reĝoj ĉiujare donacis imposto-similan monon aŭ trezoron al la imperiestro. Ene de siaj regnoj, la reĝoj havis kompletan aŭtoritaton kaj regadon. La ununura devo de la reĝoj al la imperiestro, estis provizii armeojn kaj ekipaĵojn al la imperiestro. Sama situacio ankaŭ okazis ene de la regnoj: la nobluloj devis provizii armeojn kaj ekipaĵojn al la reĝo, se la regno militis kun aliaj. Do miksitaj estis la armeoj, kiuj ne estis tiom fortaj.

Sed kun la plifortiĝo de kelkaj regnoj, la reĝoj konsciis ke la miksitaj armeoj ne povis subteni grandskalajn militojn, do ili mem organizis armeojn, anstataŭ dependi de la nobuloj en sia regno. Sed organizi armeojn, alportis fiskan problemon.

Kaj samtempe, pro la lukto inter nobuloj ene de ĉiu regno, multaj malgrandaj regnetoj malaperis. Aŭ la reĝoj estis forta kaj estis diktaroro en sia regno, aŭ la nobuloj estis fortaj kaj la reĝoj ne plu regis efike. Ekzemple, en la regno Ĝin, la reĝo perdis la regadon, kaj tri vicgrafoj kaj unu grafo fakte regis la regnon. Kaj poste la tri vicgrafoj forigis la grafon, kaj dividis la regnon en tri novajn sendependajn regnojn. En la regno Qi, unu vicgrafo ankaŭ anstataŭis la oldan reĝon kaj regis la regnon.

Ili sendis oficistojn rekte preni impostojn el la farmistoj. La feŭdalismo ekis la proceson de kolapso.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-19 12:45:37

Kun la pliiĝo de la populacio, multaj homoj ne havis kampojn, dum samtempe multaj kampoj ankoraŭ ne estis utiligitaj. Do tiuj kiuj ne ricevis kampojn el la registaro, iris kultivi en tiuj ne-posedataj kampoj. Kaj ili ne plu pagis la impostojn pro ke la kampoj ne registriĝis. Do la reĝoj devis fari reformon de kampoj. Ili remezuris kaj registris kampojn en sia regno, kaj kolektis pli da impostoj. Ili ankaŭ devis rezigni ion: antaŭ la reformo, la kampoj apartenis al la reĝoj, kiel menciite, kaj la farmistoj ne havis proprieton sed nur rajton de kultivado. Tamen nun la reĝoj devis agnoski ke la kampoj apartenis al la farmistoj, kiuj devis pagi impostojn por eterne posedi la kampojn. Ju pli da kampoj ili posedis, des pli da impostoj ili devis pagi.

La plej frua reformo de proprieto de kampoj, okazis en la regno Lu. En la jaro 594 a.K., la registaro de Lu mezuris ĉiujn kampojn en la regno, kaj decidis la proprieton kaj la proporcion de la imposto, kio plibonigis la fiskan staton baldaŭ.

Aliaj regnoj vidis la pliboniĝon de Lu, ankaŭ studis la reformon, per kio ili enkasigis pli, kaj pligrandigis la armeojn. Speciale, en tiuj regnoj kies reĝoj estis diktatoroj, la reformo plifortigis plu la regadon de la reĝoj. Sed la regno Ĉin, en la nordokcidenta ĉinio, ne estis aktiva. Ĝis la jaro 350 a.K., nome, 250 jarojn post la reformo en Lu, la Ĉin komencis reformi. Ĉar Ĉin troviĝis malproksime kun aliaj regnoj sed proksime kun nomadaj etnoj. Sed la malfrueco de Ĉin iĝis sia avantaĝo poste.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-19 13:51:47

Komparu la regnon Ĉin kun Qi. En la jaro 288 a.K., la reĝo de Ĉin nomumis sin kiel la okcidenta imperiestro, dum la reĝo de Qi nomumis sin kiel la orienta imperiestro. En la antikva ĉinio, "imperiestro" estis pli alta titolo ol "reĝo". Ili kuraĝis fari tion, ĝuste pro ke ili memkonfidis ke la du regnoj jam estis la plej fortaj inter ĉiuj regnoj. Sed iliaj "forteco"j ne estis pro la sama kialo. La regno Qi plifortiĝis pro la progresinta komerca ekonomio, dum la regno Ĉin pro la efika agrikultura produktado. Sed kial la regno Ĉin fine konkeris ĉiuj aliajn regnojn kiel menciite, kaj unuigis la tiaman ĉinion? Ĉar, en la regno Qi, ekzistis multaj nobluloj, kies proprieto de kampoj estis tre komplika; La reĝo ne povis rekte akiri sufiĉan imposton el la kampoj, do li devis subteni la progreson de komerco por kolekti impostojn el negoco. Sed la regno Ĉin, ne havis tiom komplikan proprieton. La nobluloj ankoraŭ ne estis tiom fortaj, kaj la kampoj rekte apartenis al la reĝo. Nome, la politika sistemo de la regno Ĉin estis centriĝanta ekde la komenco. La reĝo ne donacis kampojn al nobluloj, sed sendis oficistojn rekte regi la kampojn. Ni ankaŭ povis vidi la diferencon tra la reformo en la regno Ĉin, kompare kun la reformoj en aliaj regnoj.

La ekzemplo de reformo de la regno Wei, estis tia:

instigu la viglecon de farmistoj, por pliigi la produktadon de grenoj. Kaj la registaro ankaŭ intervenis la merkaton por moderigi la prezon de grenoj. Ĉar la malalta prezo malpliigis la viglecon de farmistoj, dum la alta prezo faris parton de la popoloj ne povi pagi por la manĝaĵojn. Oni povas vidi ke la reformo estis milda, kio ne povis rapide plifortigi la regnon.

La ekzemplo de reformo de la regno Ĉin estis tia:

1.fari la regnon komplete centriĝanta, kaj la centra registaro posedis la absolutan regadon. Kaj plifortigu la superrigardon de la registaro sur la popola socio.
2. limigu la liberan translokiĝon de popoloj. Kvankam la kampoj apartenis al la farmistoj, kiel aliaj regnoj, sed la farmistoj ne rajtis forlasi siajn proprajn kampojn, kio faris farmistojn maŝinoj kultivantaj sur la tero dumvive, kaj kio deprenis la liberecon de persono.
3. faru la regnon militarismo; la organizo de la socio estis altnivele militarigita. Ĉiuj personoj povis akiri rangojn, nur pro kontribuo en militoj. Estis dudek rangoj, kaj ĉiuj regnanoj devis strebi al la rangoj dumvive.

La historiisto en la Han dinastio, diris ke post la reformo, la ŝarĝo de la popoloj en Ĉin pliiĝis tridekoble kiel antaŭe, dum la enkasigo de la impostoj de la registaro, pliiĝis dudekoble kiel antaŭe, kio montris la efikecon de ĉerpo de "sango" el la popola socio.

4. pro ke la regno Ĉin estis pli juna ol aliaj regnoj, kaj estis abundaj kampoj. Do ili kuraĝigis landanojn de aliaj regnoj, enmigri al la regno Ĉin. Kaj la registaro donacis kampojn al la enmigrantoj, kaj faris ilin farmistoj, kiuj ne devis strebi al rangoj en militoj. Ĉi tiuj novaj ĉin-anoj estis profesiaj maŝinoj de produktado, dum la oldaj ĉin-anoj estis profesiaj maŝinoj de milito por strebi al rangoj.

La menciitaj metodoj faris la regnon Ĉin efika militmaŝino.

Sed la imperio Ĉin nur ekzistis dum 15 jaroj, post la konkero sur aliaj regnoj kaj la unuigo de la tiama ĉinio. Kial ĝi disfalis tiom rapide, se la sistemo estis tiom efika?

Ĉar la sistemo estis por konkeri, ne por regi. Tuj post la unuigo, la nova imperio havis du elektojn: la feŭdalismo kiel antaŭe, aŭ la centriĝanta imperio. Plejparto de la ministroj proponis la unuan elekton. Sed la ĉefministro forte proponis la duan, nome, la tuta imperio estis rekte regata de la imperiestro.

Reen al la supro