Al la enhavo

Ankoraŭfoje pri diakritaĵoj (literoj kun "ĉapetoj")

de SlavikDze, 2022-novembro-01

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-novembro-01 07:59:45

Mi ne scias, kiaj estis antaŭaj konsiloj por tiuj esperantistoj, kiuj daŭrigas uzi literon "x" anstataŭ diakritiloj, sed mi tamen aŭdacu informi ilin, ke en komputila "Word" ekzistas rubriko "Simbol", kie haveblas diversaj diakritaĵoj, kiujn oni povas aktivigi en sia klavaro per kombinacio de klavoj.
Ekzemple por "ĉ" eblas uzi kombinacion "Alt+c", por "Ĉ" — "Alt+Shift+c" kaj tiel plu...

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-novembro-06 00:24:42

@BaseObskuras (kiu nomas sin Altebrilas)
Se vi ne kapablas memstare aktivigi diakritaĵojn en via komputilo, petu ke tion faru iu pli lerta ulo (konatulo, najbaro aŭ parenco).
Vi ja ne estas soleca ermito, rezidanta en ĝangalo, ĉu?

Reen al la supro