Al la enhavo

Kiu konsentas ke EU estas sponsoro de terorismo?

de Серёга, 2022-novembro-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-24 05:27:05

La parlamento de Eŭropa Unio prenis rezolucion ke Rusio estas ŝtato - sponsoro de terorismo...
Kiu konsentas ke EU mem estas sponsoro de terorismo?

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-24 08:45:10

La lasta sinturno de Slobodan Miloŝeviĉ al rusoj, ukrainoj, belorusoj:

"Rusoj! Mi nun alvokas al ĉiuj rusoj, loĝantojn de Ukrainio kaj Belorusio sur Balkanio ankaŭ oni konsideras kiel rusoj. Ekrigardu al ni kaj memorfiksu - pri vi oni faros la samon, kiam vi estos malkuniĝinta kaj demonstrinta malfirmecon. La okcidento estanta ĉena hundo estos kroĉiĝanta al via gorĝo. La fratoj, memoru pri sorto de Jugoslavio!* Ne permesu ke oni farus la samon pri vi!

* Jugoslavio estis la federacio de demokratiaj respublikoj kaj unu el la gvidantoj de la Movado de Nealiancitaj Landoj (do giaj respublikoj estis anoj de nek NATO, nek la Varsovia Traktato, nek alia milito organizacio. Ne kiel nun malgajo.gif ). Gi estas frakasita per helpo de NATO, ĝia principo de neŭtraleco kaj la paca stato de ŝtato estas surtretita.

Metsis (Montri la profilon) 2022-novembro-24 11:16:25

Kontrolu viajn faktojn. Estas kompleta falŝaĵo aserti, ke NATO frakasus Jugoslavion. La kulpulo estas Slobodan Miloŝeviĉ mem.

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-24 12:06:56

Metsis:Kontrolu viajn faktojn. Estas kompleta falŝaĵo aserti, ke NATO frakasus Jugoslavion. La kulpulo estas Slobodan Miloŝeviĉ mem.
Reale, Metsis? Vi tion diris al mi?
Ĉu vi pensas ke mi memoras nek kontinuajn rezoluciojn, nek eksterflugajn zonojn en Jugoslavio kiam super teritorio de Jugoslavio NATO estis paffaliganta Jugoslavian flugmaŝinon. Ĉu vi volas diri ke neniu liveris armilojn kaj alian militan "helpon" en la zonon de konflikto, ke neniu minacis, ke Slobodan Miloŝeviĉ neniam faris timante ĉi tiujn minacojn???
Kio pri militaj pacigantoj, kiu traigis tra si kroatan militistaron kiam ili komencis sian faman la "kroata scenaro"?
Vi kion al mi diris? Ĉu vi mem rezonas?

Ĉu vi, Metsis, loĝis tiam ne en eŭropo se ne memoras nun la histerion de amaskomunikiloj de via eŭropo?

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-24 13:29:03

Ho! Metsis. Kiel laŭde kaj laŭte niaj (aŭ viaj?) amaskomunikiloj kriis pri eŭropaj valoroj kaj pri okcidentaj investaĵoj (kvazaŭ se ni estis ne enspezonta ilin tuj ni estis mortonta kaŭze de malsato) dum 90-aj kaj 00-aj jaroj, kaj kia porkeco vi okazis en reala vivo. Mi neniam dum mia vivo forgesos plilarĝigon de NATO kaj post mia morto rakontos pri tio al Dio.

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-25 06:54:28

EU pensas ke sia moralo superas al cxiu alia. Kontagxi alian je tiu moralo estas beno por homaro; analoge pensus kristano aux islamano pri konversi animojn. Moralo enhavas politikon.

Pri NATO afero pli komplikitas cxar NATO implikas malsuperon de EU rilate al Usono. EU timas Usonon kaj obeas Usonon pri NATO (kompreneble, demokratie).
Mi kiel averagxa okcidenta euxropano vidis 3000-6000 usonajn filmojn en mia vivo kontraux tri rusajn kaj 2 cxinajn. Tre glate, timo esprimigxas kiel admiro al Usono.

Aldone, EU enhavas multajn eks-sovetiajn landojn. Ili estas aparte kontraux-rusiaj, pli ol la okcidenteuxropaj landoj kiuj gxuis pli altajn salajrojn kaj socialajn avantagxojn kiel laboristoj dank al kontagxdangxero de sovetia moralo.

Permilitbaza protekto EUn donas iom da politikan influon al Usono sur EU.
Ni memoru ke Usono geostrategie deziras malfortigi Rusion kaj ankaux EUn (kiu estas ekonomia rivalo kaj ecx morala rivalo). Aktuala konflikto estas tre favora al Usonaj interesoj. Ne nur ukrainiajxo, ankaux klimatbatalo malfortigos EUn.

Kial EU ne estus kontraux-rusia? Deklari Rusion terurisma sxtato donas plezuron al Usono kaj eks-sovetiaj membroj (escepte de Svisio, Serbio kaj Hungario). Kaj pretigas enan kaj eksteran publikan opinion por rekta milito kaj instruas EUan logxantaron pri malamenduloj tiel ke malricxaj EUanoj pagu la militpenon sen civitana debato aux ribelo. Demokratio estas fleksebla koncepto.

Ho via demando! Kompreneble, ju pli forta moralo, des pli forta hipokriteco.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-25 13:43:08

Amigueo, mi sxatas vian stilon kiam vi celas esti komprenata: malabundas volapukajxoj.

La antauxlasta paragrafo lasis min iom perpleksa. Mi ne tre bone komprenis gxin kaj ne vidis kial vi nomas Svislandon ekssovetia lando.

Kiel vi, mi ne tute aprobas la politikon de Usono kaj de EU, sed mi sxatas, ke ni rajtas almenaux kritiki gxin.

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-26 15:24:30

Altebrilas:
La antauxlasta paragrafo lasis min iom perpleksa. Mi ne tre bone komprenis gxin kaj ne vidis kial vi nomas Svislandon ekssovetia lando.
Estas eraro pro koncizemo.
Svisio ne estas ekssovetia. La tri cititaj landoj deziras neuxtralon cxe konflikto ukrainia, kaj ricevas premojn. Konkrete Hungario riskas miliardojn de euxroj.

Kiom gajnis UR kiel piono usona? Kiom gajnos Hungario kiel piono rusia?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-26 17:20:32

Atendante sistemon garantiantan tutmondan pacon, etaj landoj bezonas protekton de pli grandaj. UR (Britio) obtenis helpon de Usono dum la dua mondmilito. Sovetio liberigis Hungarion de germana okupado, kaj okupis mem la landon, kaj reokupis gxin kiam gxi volis alian regximon.

Ni nur povas esperi pli bonan mond-organizo, pli paca, pli justa kaj pli respektema de la planedo.

Reen al la supro