Al la enhavo

Al rihla en esperanto

de Altebrilas, 2022-novembro-25

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-25 13:24:35

Mi jxus ricevis la informon, ke la pilko de la mondpokalo enhavas surskribon en Esperanto. Mi miras pri kiu decidis tion kaj kial.

https://en.wikipedia.org/wiki/Adidas_Al_Rihla

Cxu iu havas pliajn informojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-26 13:19:05

Cxu iu legis tiun informon en ne-esperantista pagxaro?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-27 13:37:41

Kiel kontroli, ke tio ne estas misinformo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-29 13:51:28

Finfine, mi konstatis, ke la pilko en Vikipedio ne estas la sama kiel la foto (ne aldonebla en lernu!) kun itala komento.

Do sxerco.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-30 13:42:28

La esperanta skribajxo aperas nur sur la foto, kaj en la pagxaro gxi estas en la angla.

Due, male al la neaperigebla bildo kiun mi unue vidis, la pilkoj enhavas ok triangulojn kaj ses "kajtojn". Sur la alia, estis la kutimaj penta- kaj hekzagonoj.

Frano (Montri la profilon) 2022-novembro-30 14:01:41

Altebrilas:La esperanta skribajxo aperas nur sur la foto, kaj en la pagxaro gxi estas en la angla.
Estas multaj fotoj de la pilko en la padĝaro. Du el ili havas esperantan skribaĵojn.

Frano (Montri la profilon) 2023-marto-04 10:38:39

https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-314demo.pdf
Kovropaĝe: El la ses oficialaj lingvoj de UN sur la pilko “Al Hilm” (La revo”), uzita en la finalo de la futbala mondpokalo 2022 en Kataro, restis kvin: la angla, araba, ĉina, franca kaj hispana. Anstataŭ la sesa, la rusa, la frimao “Adidas” surpilkigis … Esperanton. La matĉon spektis pli ol unu miliardo da teranoj, kiuj povis vidi la vorton “kune” anstataŭ “вместе”.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-04 12:43:48

Se ili povis vidi tiun centimetran helbluan skribaĵon je tia distanco sur rulanta pilko, ili havas mirindan vidkapablon. Eble la okulkuracistaj spertoj de Dro Zamenhof ebligis tian postjarcentan miraklon!

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-marto-05 09:17:30

Iom mirindas, ke oni ne uzis la ukrajnan lingvon anstataŭ la rusa...
Nu, espereble, ĉi tiu "pilka" anti-rusia sankciumaĵo (kiun apenaŭ rimarkis plejmulto da rusuloj) estos ĝojiga por bravaj "majdanutaj svidomitoj".
Miaopinie, esperantistoj en la tuta mondo (inkluzive en Rusio) estus tre kontentaj, se ankaŭ UNO decidus inkludi Esperanton en sian "lingvan sesopon" anstataŭ la rusa lingvo kaj krom tio lanĉus intensan globalan EO-propagandon, ne ĉesigante ĝin ĝis la tago de la "fina venko".
🏐🌍🌎🌏🌐

Reen al la supro